Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amazon sendos per senpilota aviadilo menditajn objektojn al siaj klientoj en Usono
2014-07-15


La fluganta senpilota aviadilo de Amazono  

 

    La 14-an de julio laŭ la raporto de singapura amaskomunikilo, Amazon, la plej granda e-komerca kompanio, petis la permeson de la usona registaro ke ĝi provu la navigadon de senpilota aviadilo en la landlimo de Usono. La kompanio diris en sia petilo, ke pro la limigo de la usona registaro, Amazon ĉiam devas fari la provadon en ĉambro kaj en aliaj landoj.

 

    Jeff Bezos, kreanto de la kompanio, anoncis la servan planon pri la aviadila sendo en decembro de la pasinta jaro. Li diris, ke se oni permesos, Amazon oficiale komencos la rilatan servadon en la jaro 2015.

 

    Amazon diris: "En la pasintaj 5 monatoj, ni akiris grandan progreson en la esplorado de aŭtomata flugilo." Nun, la senpilota aviadilo desegnita de la kompanio havas la flugan rapidecon je 80 kilometroj hore, ĉiuj aviadiloj kapablas ŝarĝi sin per la pezo je 2.2 kilogramoj. La kompanio planas meti la objektojn en la manojn de la aĉetantoj en 30 minutoj post la mendo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio