Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino oni uzos malmult-sulfuran karbon por plibonigi la aer-kvaliton
2014-07-14


Pekino en hazo  

 

    Lastatempe la Pekina Kontrola Administracio de Kvalito kaj Teknologio anoncis, ke ekde la 1-a de aŭgusto en Pekino oni uzos malmult-sulfuran karbon por plibonigi la aer-kvaliton de Pekino.

 

    Pekino rigole kontrolos la kvaliton de karbo speciale la indicon de sulfuro kaj tiun de volatilaj organikaj kombinaĵoj, kiuj kaŭzos medi-poluadon, laŭ la normo iom alta ol tiu difinita de la ĉina registaro. Ekde la 1-a de julio Pekino jam praktikis la normon pri severa limigo de ellaso de poluaĵoj de benzinaj aŭtoj, dizelaj aŭtoj kaj motorcikloj.

 

    Nuntempe en Pekinio estas 33 normoj pri regado de ellaso de poluciaĵoj. Por regi pm2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas al 2.5 mikronoj) ĉi-jare Pekino ellaboros ellasan normon de poluaĵoj tuŝantan multajn industriojn inkluzive de lignaj mebloj, pakado, presado, industria farbado kaj restoracioj kaj normon pri severa limigo de kvanto de farbo por konstruaĵoj kaj tiu de aliaj volatilaj organikaj kombinaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio