Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Altteknikaj aparatoj en Mondpokala Futbal-Konkurso (II)
2014-07-14

 

    5. Golejlinia tekniko

 

    En la ĉi-jara futbal-konkurso la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj ankaŭ decidis apliki falk-okulan sistemon de golejlinia tekniko por pli justa juĝado.

 

    La falk-okula sistemo estas, ke ĉe ĉiu golejo estas instalitaj sep monitoroj kun 14 rapidaj fotiloj, kiuj transsendas diĝitajn fotojn. Post daten-analizo la rezulto estas sendita al speciala brakhorloĝo de arbitraciisto. Kiam la pilko estas transpasinta la golejlinion, la brakhorloĝo rivelas la vorton "golo". Per tio la arbitraciisto povas eviti misjuĝon.

 

 

    6. Superaltdifina transmisio de la televida signalo

 

    4K-superaltdifina transmisio de la televida signalo ne estas fremda al ni retumantoj, kaj ni jam alkutimiĝis al 4K-superaltdifinaj televidiloj, fotiloj kaj poŝtelefonoj. Tamen 4K-superaltdifina televid-elsendo ankoraŭ ne estas ofta. Dum la Brazila Mondpokalo la firmao Sony provas 4K-elsendo de tri matĉoj kun du specoj de bilddifino, 3840×2160 bildopunktoj kaj 4096×2160 bildopunktoj. Unu el la tri matĉoj estas la finalo. Antaŭ tio en la jaro 2013 Sony jam provis la teknikon dum la Konfederacia Pokalo de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj.

 

 

    7. Masaĝa ĉemizo

 

    Krom la du gigantoj Adidas kaj Nike, ankaŭ la germana firmao Puma aliĝis al la futbal-konkurso. Ĝi sponsoris naŭ teamojn per uniformoj, inkluzive de la itala teamo, kiu frenezigas sennombrajn faninojn.

 

    La uniformo de la itala teamo havas la tradician stilon striktan kaj seksallogan, kaj ĉi-foje al ĝi estis aldonita la funkcio de masaĝo. La firmao Puma diris, ke masaĝ-tolo sur la ĉemizo estis desegnita por maksimume levi muskolo-forton kaj mildigi la streĉecon. Ĉu ĝi vere utilas, oni devas demandi al Mario Balotelli Barwuah.

 

 

    8. Uniformo farita el reciklitaj plasto-boteloj

 

    La uniformo de la brazila teamo estas rezulto de grava novigo de materialoj, ĉar por la ĉemizoj, ŝortoj kaj ŝtrumpetoj oni uzis poliesteron ekstraktitan el reciklitaj plasto-boteloj -- 18 boteloj por ĉiu kompleto da vestoj.

 

    Krome, Nike aldonis ankaŭ la teknikon de temperatura reguligo en la vestofaradon, tial je 56% pliiĝis la aerofluo de la vesto. 94% de la materialoj estas poliestero, kaj nur 6% estas kotono. Pro tio la vesto estas komforta kaj povas reguligi varmecon.

 

 

    9. Ekzoskeleto-maŝina vesto

 

    Juliano Pinto, 28-jara brazila handikapulo en ekzoskeleto-maŝina vesto, piedbate inaŭguris la konkurson. La speciala vesto, esplorita de 156 sciencistoj el la tuta mondo, povas apogi kaj kurbigi lian femuron per motormetalo. Elektrodo enplantita en la cerbon povas sondi elektrajn signalojn de la cerbo kaj sendrate transmisii ilin al komputilo instalita ĉe li, kaj fine ili estas konvertitaj en konkretajn agojn.

 

    Por sekureco sur la kapo de Juliano Pinto estas ĉapelo kun sensilo, kaj lia krura protezo estas ekipita per infraruĝa sensilo, kiu povas sensi fortojn de pilktuŝo kaj "piedpremo" kaj sendi la sensaĵon al la ekŝotanto per vibranta motoro por ke li agu pli nature.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio