Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glacio kaj neĝo en Pekino (III)
2014-07-11

    Financa sojlo de la Vintraj Olimpikoj

 

    La plimultiĝo kaj perfektiĝo de skiejoj kaj sketejoj en Pekino faciligis al pekinanoj kontentigi la deziron por skiadi kaj sketadi.

 

    Skiado (prenu la duskian kiel ekzemplon)

 

    La Vintraj Olimpikoj havas plurajn skiadajn sportojn, nome alpisma skiado, trakampa skiado, liberstila skiado, nordeǔropa skiado, saltskiado kaj neĝtabulado. La Internacia Skiejo Huaibei estas unu el la plej fruaj en Pekino.

 

    Bileto: 240-400 juanoj por unu tago; 200-300 juanoj por kvar horoj

 

    Ekiptaĵa lupreno (skiilo, ski-vestaĵo kaj kasko): 100 juanoj persone

 

    Trejnado: 200 juanoj persone por unu horo.

 

    Glacihokeo

 

    Glacihokeo, alinome hokeo sur glacio, estis oficiale metita en konkursajn programojn de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 1924. Komence de la printempo de 1981 okazis en Pekino la matĉoj de C-grupoj de la Monda Turniro pri Glacihokeo, tio vekis la interesiĝon kaj fervoron de pekinanoj al tiu ĉi sporto.

 

    Kosto por ekipaĵoj (glitŝuoj, hokeilo, ŝirmiloj): ĉirkaǔ 5 000 juanoj persone

 

    Trejnado en infana kurso: 200-400 juanoj persone por unu horo kaj Trejnistoluado: 100-200 juanoj hore.

 

    Kruĉoludo

 

    En la jaro 1924 kruĉoludo unuafoje premieris en la Vintraj Olimpikoj, kaj en la jaro 1998 ĝi formale fariĝis konkura sporto en la Vintraj Olimpikoj. Ĝi eniris en Ĉinion en la jaro 1995 kaj ankoraǔ restas en la komenca periodo en la lando, kaj en ĝia ĉefurbo Pekino jam estis konstruita la plej profesia kruĉoludejo de la lando.

 

    Ŝtona kruĉo: pli ol dek mil juanoj

 

    Ekiptaĵoj (glitŝuoj kaj balailo): minimume 2 000 juanoj

 

    Ekipaĵo-lupreno: 100 juanoj persone

 

    Trejnisto-luo: 200 juanoj persone por unu horo

 

    Sketejo: 360 juanoj persone por unu horo

 

    Konkurso por komencantoj: 5 500 juanoj por 40 horoj (20 lernohoroj)

 

    Sketado

 

    La Vintraj Olimpikoj havas konkursojn de arta sketado, sketkurado kaj kurtvega rapidsketado. Por pekinanoj ankaǔ sketado estas unu el la populara amuzaĵo en vintro. Laǔ la historio en la dinastio Yuan (1271-1368) jam estis sporto Qimu simila al sketado; en la dinastio Qing (1644-1911) la amuzaĵo Bingxi kiel moro de la lando populariĝis en Ĉinio. En Pekino kiam vintro venis, sur glacio en parkoj kolektiĝas multaj homoj, kaj tiuj endomaj sketejoj ĉiam altiras al si sennombrajn sket-amatorojn dum la tuta jaro.

 

    Bileto por endomaj sketejoj: 10-15 juanoj

 

    Glitŝuoj: 10 juanoj hore

 

    Glitseĝo: 10-20 juanoj hore (unupersona ) kaj 20-40 juanoj hore (dupersona)

 

    Endoma sketejo: 30-50 juanoj por 90 minutoj

 

    Profesie arta sketado / Grupa sketado: 200 juanoj por unu lernohoro je 90 minutoj.

 

    Bobado

 

    Bobado estas unu el la tradiciaj sportoj de la Vintraj Olimpikoj, kaj antaǔ nelonge ĝi kiel mojosa amuzaĵo eniris en skiejojn de Pekino. Fakte en Pekino nur malmultaj skiejoj havas bobadajn vegojn, escepte de la skiejo Nanshan en la gubernio Miyun kaj la skiejo Shijinglong en la gubernio Yanqing.

 

    Kosto en skiejoj:

 

    Senglacia bobado 50 juanoj persone por unu fojo (en la skiejo Nanshan); 80 juanoj hore (en la skiejo Shilong)

 

    Krome ankoraǔ pluraj partoj en Pekino liveras bobojn en vintro, ekzemple en la parko Longtan-Lago la kosto de lupreno de bobo estas 30 juanoj hore.

 

    Luĝado

 

    Estas du sportoj pri luĝado en la Vintraj Olimpikoj en Soĉio de Rusio, nome luĝado kaj ŝtalskeleta luĝado. Nun en Pekino ankoraǔ ne estas sportejo aǔ amuzejo por luĝado kaj similaj sportoj pro ĝia speciala postulo.

 

    P. S. La prezoj supre donitaj estas nur la meznombra kosto de pluraj parkoj kaj tiu de skiejoj aǔ sketejoj. La prezo pri kruĉoludo referencas tiun de la Pekina Kruĉoluda Centro Zhong'aoti.

 

Redaktoro: Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio