Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glacio kaj neĝo en Pekino (V)
2014-07-10

    Memoro pri glacio kaj neĝo

 

    Enkonduko: Inter glaci-neĝaj sportoj sketado havas la plej fortan ligitecon kun Pekino. Sketado estas la plej grava amuzaĵo de pekinanoj, kaj notoj pri sketado datiĝas de la dinastio Yuan (1271-1368).

 

    Sketado havas longan historion en Pekino. En historiaj dokumentoj de la dinastio Yuan (1271-1368) estas priskriboj pri "rajd-ligno", malnova nomo de sketado (cele al transportado). En la dinastio Qing (1636-1912) sketado estis nomata "glaci-amuzo" aŭ "glaci-ludo", kaj ĝi fariĝis furora ludo en la ĉefurbo. Sketado estis populara ne nur inter ordinaraj homoj, sed ankaŭ la kortego ĉiujare okazigis grandskalan sketadon. Bildo de Glaci-ludo pentrita de kortegaj pentristoj Zhang Weibang kaj Yao Wenhan dum la regado de imperiestro Qianlong (1736-1796) vivvere montras ludojn sur glacio en la ĉefurbo. Nun la pentraĵo estas konservita en la Palaca Muzeo en Pekino.

 

    Tempo flugas, tamen ne reduktiĝas la entuziasmo de pekinanoj pri sketado. Literaturaj verkoj rilataj al Pekino, ekzemple Kvar Generacioj de Lao She, Akvo de Weiming-lago de Deng Yunxiang kaj Rakonto pri Tri Amoj de Zhang Henshui, mencias sketadon en vintra Pekino. En la filmoj priskribantaj Pekinon antaŭ jardekoj, ekzemple En la Varmo de la Suno kaj Romantika Vivo, sketado en Shichahai aŭ Houhai estas nepra sceno. En la jaro 1954 en Shichahai okazis glaciaj sportludoj de Pekino.

 

    En Pekino ne mankas eksterdomaj sketejoj, ekzemple tiuj en la parkoj Beihai, Zizhuyuan, Longtan-lago, Yuyuan-lago kpt, tamen la plej ŝatata sketejo estas tiu en Shichahai. Oni ne scias, kial ĝi estas tiel alloga. Eble la ĉirkaŭaj stratetoj dense loĝataj aldonas al ĝi viglecon. Vintre amatoroj el ĉiuj direktoj kolektiĝas en la sketejo tuj post ĝia malfermiĝo. Iuj veteranaj sketantoj eĉ ludas glaci-hokeon en speciala zono. Krom sketado oni povas trovi preskaŭ ĉiujn aliajn ludojn en glaci-neĝaj amuzejoj de diversaj parkoj en Pekino.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio