Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glacio kaj neĝo en Pekino (II)
2014-07-10

Modaj sportoj sur neĝo

 

    Glacihokeo ŝatata de knaboj en Pekino

 

    Nur post profundiĝo en ĉi tiun apartan grupon, oni povas rimarki, ke glacihokeo estas surprize evoluanta nun en Pekino. La plej granda disvolva trajto de la tiea glacihokeo estas la partopreno de adoleskantoj. Pli kaj pli multe da knaboj ekamis tiun ĉi sporton sub la influo de la gepatroj. La skalo de tiu ĉi grupo havis eksplodan kreskon en la pasintaj 4 jaroj, kaj dank’ al tio la glacihokeo estis puŝita al febro en la ĉefurbo de la lando. La pekina glacihokea asocio estis formita spontanee de grupo da gepatroj, kiuj amas tiun sporton.

 

    Kiam la junulara teamo U18 de Ĉinio elektis siajn membrojn en la jaro 2013, la unua aro da knaboj, kiuj ludas glacihokeon en Pekino, ĝuste atingis la aĝon por partopreni en la elektado, kaj ili fariĝis la unuaj fruktoj de la glacihokeo en la ĉefurbo de Ĉinio. Fine, 12 inter la 22 sukcesintoj en trejnado venis el Pekino. En la lastaj jardekoj, la membroj de la junulara teamo de Ĉinio plejparte venis el la provincoj en la nordorienta parto de la lando, ĉar nur tie troviĝas profesia glacihokea teamo. Li Yingchuan, direktoro de la Pekina Municipa Buroo de Sportoj, esprimis dum la Vintraj Olimpikoj en Soĉio, ke glacihokeo estas la sola kolektiva programo en la Vintraj Olimpikoj. Nuntempe la disvolvo de la pekina junulara glacihokeo estas la plej bona en la tuta lando, kaj Pekino devas konsideri pri starigo de profesia teamo de glacihokeo. Post la finiĝo de la Vintraj Olimpikoj en Soĉio, Zhao Yinggang, direktoro de la Administracio pri Vintraj Sportoj de Ĉinio, publike esprimis: "Kvankam la provincoj en nordorienta Ĉinio renkontis grandajn malfacilojn en disvolvo de la glacihokeo, sed florado de la pekina junulara glacihokeo jam plenigis tiun ĉi mankon."

 

    Nun en Pekino troviĝas 14 glaciaj glitejoj, el kiuj ĉiu havas knaban glacihokean klubon. Ĝi trejnas dufoje po semajno, kaj la kotizo de foja trejnado estas 200 juanoj.

 

    Kiom enua estus la vivo, se oni ne farus sketadon en vintro

 

    En la okuloj de turistoj, la lago Shichahai de Pekino estas unu el la famaj pitoreskejoj en la urbo, sed en tiuj de pekinanoj -- bona sketejo. Fari sketadon sur glacio de Shichahai estas komuna memoro de malnovaj pekinanoj. "En ĉiu vintro svarmis homoj sur la glacio de la lago." 50-jara pekinano Zhou Ping diris rememorante pri la pasinteco: "Kion vi farus en la vintraj monatoj, se vi ne sketadus?" Ankaŭ ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping menciis pri sketado sur la glacio de Shichahai post lecionaj horoj en sia juna aĝo, kiam li vizitis loĝantojn en la strateto Yu Er en februaro de la kuranta jaro. "En mia infaneco mi loĝis en tiu ĉi kvartalo, ofte mi tuj venis al Shichahai por fari sketadon post la lecionaj horoj."

 

    Nun en Pekino multaj grandaj bazaroj havas sketejojn endome, kiuj ebligas al pekinanoj ĝui la sketadon en ajna sezono. Kompare kun la endomaj glitejoj, fakte la subĉielaj en Pekino havas plej distingajn trajtojn. Shichahai, la parkoj Beihai, Taoranting kaj aliaj kiuj havas lagon malfermas siajn glitejojn al la publiko en vintro. Tie lertaj sketantoj kaj komencantoj kune ĝuas la plezuron sur glacio. Surglaciaj veturiloj simplaj aŭ bele dekoraciitaj estas nemankigeblaj sur glitejoj en la parkoj. Tiuj amuzaj instrumentoj sur glacio estas destinitaj speciale por infanoj, kies gajaj ridoj ŝvebas super la tuta glacio.

 

    Skiado -- la plej populara aktuale

 

    Kompare kun sketado, skiado estas nova agado populara en la lastaj jaroj, kaj rapide fariĝis unu el la vintraj sportoj plej ŝatataj de pekinanoj, kaj en antaŭurbo de Pekino funkcias pli ol 10 skiejoj grandaj kaj malgrandaj.

 

    Zhao Yinggang, direktoro de la Administracio pri Vintraj Sportoj de Ĉinio, diris ke en Pekino kaj ĝiaj ĉirkaŭaj lokoj estas multaj skiejoj. La urbo Zhangjiakou en nordo de Pekino, kiu kune kun la lasta faris peticion pri la Vintraj Olimpikoj en 2022, respondecos ĉefe pri la eventoj de skiado. La kondiĉoj de skiejo en ĝia gubernio Chongli estas konsiderataj kiel en la unuaklasa nivelo en la lando kaj kies vizitantoj plejparte venas el Pekino.

 

    En ĉiuj vintroj, krom profesiaj skiejoj, ankaŭ aliaj sportejoj kaj grandaj parkoj en Pekino gastigas diversajn sportaktivadojn sur neĝo kaj glacio. La plej fama estas la Glaci-Neĝa Sezono en la nacia stadiono Birda Nesto. Kiam en la stadiono kovrita per blanka koloro estas konstruitaj pluraj artefaritaj neĝmontoj kaj dekoj da neĝkovritaj vojoj grandaj kaj malgrandaj, la loko fariĝas la plej ideala elekto por la gepatroj kiuj ne volas vojaĝi foren kaj deziras spertigi sian infanon pri skiado. La tiea plej alta skio-kurejo superas dekojn da metroj, la gepatroj povas kune kun sia infano en rondveturilo glitas de la alta supraĵo al la malsupro, ĝuante ĉarmon de la sporto sur neĝo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio