Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yiwu -- "monda superbazaro"
2014-07-09

de ZHANG YAN

 

    Dank' al sia disvolviĝo dum pli ol 30 jaroj de post la praktikado de reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio, Yiwu, antaŭa malgranda urbeto de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, fariĝis merkato por pograndaj etkomercaĵoj, la plej granda en la mondo. El la urbeto Yiwu, kiu servas kiel fenestro por ekstera komercado de la lando kaj ties interŝanĝo kun la internacia komunumo, ĉiutage varoj frabrikitaj de Ĉinio estas sendataj al pli ol 210 landoj kaj regionoj de la mondo. Ĝi kun la areo de ĉ. 1 103 kvadrataj kilometroj kaj pli ol 2 milionoj da loĝantoj vendas varojn je pli ol 1.8 milionoj da specoj en 26 kategorioj en sia merkato, ties totala areo superas 5.5 milionojn da kvadrataj metroj.

 

    Legendo de la "monda superbazaro"

 

    Oni povas priskribi la urbeton Yiwu hodiaŭan per "oceano de malgrandaj komercaĵoj kaj paradizo de aĉetantoj". Tie oni povas aĉeti ĉion kion oni volas. Enirinte en la bazarurbeton de de Yiwu, oni tuj sin dronas en diversspecaj malgrandaj komercaĵoj. Yiwu meritas la nomon: "la plej granda merkato de pograndaj etkomercaĵoj en la mondo". La unuaj industriaj normoj de Ĉinio pri la "Kredita Indekso en la Merkato" kaj pri la "Klasifiko kaj Kodo de Malgrandaj Komercaĵoj" estis ellaboritaj de Yiwu.

 


Kliento en elekto de ĉemizo ĉe aŭtomata elektronika kajo  




 

    S-ro He Meihua, urbestro de Yiwu, opinias, ke kiel startpunkto de la ĉina Silka Vojo pri komercado de malgrandaj komercaĵoj kaj grava apogilo de la ekonomia zono de Ĉinio laŭ la Silka Vojo, Yiwu servas kiel fenestro kaj pordo de la lando en la ekstera komercado kaj internacia interŝanĝo. De la antikva Silka Vojo al la hodiaŭa nova Silka Vojo, ŝanĝiĝis komercaĵoj kaj manieroj de la komercado, sed neniam ŝanĝiĝis la kultura heredado nek la amika interfluo.

 

    Honesteco estas ŝlosilo de la sukcesa komercado de Yiwu. Yiwu havas la negocan kulturon kun longa historio kaj bonan tradicion en la komercado, t. e. doni grandan atenton al la kvalito de la komercaĵoj kaj al la konfido de la negocado.

 


Fremdlandaj investantoj en elekto de varoj en la Yiwu-a Internacia Komerca Bazarurbeto  




 

    Ĝuste pro tio, Yiwu altiras al si multajn homojn el la tuta Ĉinio kaj la tuta mondo por tie loĝi, vivi, komerci kaj turismadi.

 


Dum konsultado en superbazaro por alilandanoj  




 

    Multe okupita "seka haveno"

 

    En la jaro 2013 Yiwu atingis siajn importadon kaj eksportadon en la valoro de 18.61 miliardoj da usonaj dolaroj kun la kresko je 99.1%. En la tutmonda malfavora situacio de la eksterlanda komercado, tiu de Yiwu kreskis ankoraŭ.

 

    Rapida kresko de la komercado alportis grandan premon al laborantoj de la dogano. En la pasinta jaro la dogano de Yiwu instalis inteligentajn pasejojn, inteligentan monitoran sistemon kaj kontrolajn ekipaĵojn por ekzamenado de la grandaj konteneroj FS3000, realigis aŭtomatan trapasadon sen bezoni malfermi la kontenerojn por ekzamenado, kaj tio multe ŝparis la homajn fortojn kaj altigis la efikecon de trapasado tra la dogano.

 


Kamiono tra inteligenta pasejo en la dogano de Yiwu  




 

    Krome, la plenforta kunlaboro de la kontrola departemento de la dogano kaj la glata loĝistika sistemo de Yiwu faris gravajn kontribuojn. La konstruo de la enlanda haveno de Yiwu, lanĉo de la internacia speciala kontenertrajno de la urbo Yiwu al 5 centraziaj landoj kaj oficiala funkcio de la surmara kaj fervoja linio por speciala kontenera transportado de la urbo Yiwu al la haveno Beilun k. a. malfermis al Yiwu gravan kanalon por la internacia loĝistikado kaj metis solidan loĝistikan bazon por konstruado de la nova Silka Vojo en la loko. Antaŭe kiam oni sendis ujon de Yiwu al Alma-ata de Kazaĥio, ĝi devis esti transportita per kamiono al la urbo Ningbo kaj poste sur maro al rusa haveno kaj fine per fervojo al Alma-ata, la totala loĝistika transportado daŭris ĉ. 45 tagojn kaj kostis je 8 mil usonaj dolaroj. Kaj nun pere de la internacia loĝistikado surmara kaj fervoja, la transportado bezonas 12 tagojn por atingi Alma-atan de Kazaĥio, kaj la loĝistikado kostas nur je 5.5 mil usonaj dolaroj.

 

    Urbo de elektronika komerco

 

    En la epoko de interreto, la disvolvo de Yiwu estas kompreneble nedisigebla de evoluo de la elektronika komerco. En la jaro 2012 estis formale lanĉita la Aĉeto en Yiwu -- oficiala retejo de la Yiwu-a Merkato pri Malgrandaj Komercaĵoj. Sur la retejo troveblas ĉiuj komercaĵoj vendataj de ĉ. 70 mil vendejoj en la merkato de Yiwu. La integriĝo de la tradicia merkato kaj la surreta donis pli larĝan evoluan platformon al la negoco de komercaĵoj en Yiwu.

 

    De la manfara kudrado en la komenco al la grandskala maŝinproduktado en la nuntempo, de la familia ateliero al la moderna entrepreno kaj de la tradicia vesto-industrio al la nove starigita industrio kun inteligenta komerca strategio, oni povas diri ke legendaj estas la disvolvo de la Zhejiang-a Berkam-a Inteligenta Komerca Kompanio Limigita kaj tiu de la grupo Neoglory.

 

    Hodiaŭ, la elektronika komerco de Yiwu jam evoluas al pli alta kaj pli grandskala industrio. Ĉi-jare, la translanda elektronika komerco de Yiwu tenas sian rapidan kreskon. En Ĉinio Yiwu okupas la duan lokon nur post Shenzhen de Guangdong inter la 25 urboj kun la plej alta denseco en la retaj operatoroj de la ekstera komerco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio