Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La nova silka vojo formos la trian komercan akson de la mondo
2014-07-09


Xi Jinping faras prelegon.  

 

    En la Universitato Nazarbayev ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon pri fortikigo de la amikeco inter diversaj popoloj, kaj pro tio la malnova silka vojo denove altiris la atenton de diversaj flankoj. Li diris, ke por konstrui pli intimajn ekonomiajn rilatojn inter diversaj landoj eŭropaj kaj aziaj, por pliprofundigi kunlaboradon, por plilarĝigi la spacon por disvolviĝo, Ĉinio konstruos kune kun la koncernaj landoj ekonomian zonon laŭ la iama silka vojo per modelo de kreiva kunlaboro, kaj iom post iom formiĝos vasta regiona kunlaboro.

 

    La tria komerca akso

 

    La nova silka vojo subite kaptis atenton de la tuta socio, kiu tiam rimarkis, ke la eŭrazia kontinento ankoraŭ havas sian ĉarmon malgraŭ ĝia tre longa historio. Se oni malfermas la okulojn al la futuro, oni povas vidi, ke ekzistas la tria akso por internacia komerco laŭ la silka vojo, krom tiuj ekzistantaj sur la atlantika kaj pacifika oceanoj. Estas atentinde, ke en la komercado de la tuta mondo nur tiu silka vojo estas surtera. Pro tio la nova silka vojo povos fariĝi akso de la surtera komerco de aparta terzono.

 

    Ekonomiaj centroj en Afriko lokiĝas laŭ la marbordo pro la surmara ekspansio de okcidentaj landoj en la historio. Tiel ankaŭ estas en Ameriko, kies ekonomio multe dependas de la mara navigado. Nur inter Meza Azio kaj Ĉinio disvolviĝis surtera komerca reto. Bedaŭrinde tiu aspekto estis neglektita ĉu de Ĉinio aŭ de la mondo, ĉar ili blinde sekvis la okcidentajn teoriojn. Sed fakte Ĉinio estas lando kaj laŭmara kaj kontinenta, kaj estas klare, ke dum la sudorienta marbordo de Ĉinio estas taŭga por la surmara komerco, ĝia okcidenta regiono konvenas al la surtera. La du komerc-modeloj estas ambaŭ gravaj kaj devas esti praktikataj samtempe.

 


Mapo de la nova Silka Vojo  

 

    Laŭ la historio, la surtera komerco ĉiam ekzistis. Sed pro la kaŭzoj en la historio, delonge ĝi estis neglektita. Fakte, kompare kun la surmara komerco nuntempe prosperanta, la surtera komerco havas multe pli longan historion. Ĝuste dank' al tiu ĉi komerco naskiĝis antikvaj civilizoj de la homaro, kaj pro ĝi verkiĝis la plej belaj ĉapitroj de la historio inter la oriento kaj la okcidento.

 

    Starigi modelon de la surtera komerco

 

    Kiel solvi konflikton inter la surtera komerco kaj la surmara estas grava defio por Ĉinio en longa perspektivo. Se la problemo estos bone traktita, la nova silkvojo povos fariĝi bona modelo por la tuta mondo, per rekonstruado de sistemo por disvolviĝo.

 

    Kompreneble la komerca akso laŭ la nova silka vojo ne facile formiĝos, ĉar tio rilatas al intensa konkurado de diversaj flankoj en la mondo. Pro la geologia lokiĝo kaj la trajtoj de siaj enlandaj industrioj, Ĉinio povos ludi certagrade gvidan rolon por konstrui la novan silkan vojon. Jen kelkaj ĉefaj kaŭzoj: Unue, la landoj sur la nova silka vojo posedas riĉajn resursojn de mineraloj aŭ petrolo, kaj Ĉinio havas bezonon je tiuj resursoj; Due, la ĉina ekonomio rapide kreskas en sinsekvaj jaroj, kaj altiras multe da investoj el aliaj landoj; Trie, Ĉinio havas avantaĝon en produktaj industrioj kaj eksportas varojn, kiuj estas bezonataj en aliaj landoj sur la silka vojo; Kvare, Ĉinio kiel lando ne miksiĝinta en la konfliktojn de ĉi tiu regiono kaj subtenanta pacon, estas facile akceptata de la mez-aziaj landoj, kiuj havas kompleksajn rilatojn inter si.

 


Chen Gong, prezidanto de la kompanio Anbound 

 

    Se Ĉinio sukcesos akordigi siajn interesojn kun tiuj de la koncernaj landoj, ili ĉiuj povos profiti de la kreota tria akso de la monda komerco.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio