Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova aranĝo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaroj
2014-07-09

de WANG YUZHU

 


Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping parolis en la pintkunveno de gvidantoj de APEK okazinta en la 7a de oktobro de 2013.  

 

    En la pasintaj pli ol 10 jaroj, la kunlaboroj de Orient-Azio iris en tre bona stato kaj la ekonomio de Ĉinio mirakle daŭrigis sian rapidan kreskon en bona etoso dum la regionaj kunlaboroj. Ekde la jaro 2009 Usono komencis antaŭenpuŝi sian strategion pri la Trans-Pacifika Partnereco, tio multe impulsis la kunlaborojn de Orient-Azio. Responde al tiu ĉi strategio lanĉita de Usono, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj prezentis sian propran iniciaton -- la Regionan Plenan Ekonomian Partnerecon, kaj komencis rearanĝi, kontraŭ la Trans-Pacifika Partnereco de Usono, la regionajn kunlaborojn de Azi-Pacifiko. Tio devus esti grava medio de la regionaj kunlaboroj alfrontata de ĉiuj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la jaro 2014. En tiu ĉi situacio, la ĉina registaro lanĉis sian novan ideon diplomatian: du koridoroj kaj du zonoj, t. e. konstruo de la ekonomia koridoro inter Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Birmo, kaj tiun inter Ĉinio kaj Pakistano; konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj tiu de mara silka vojo dum la 21a jarcento, aktive akcelante la novan aranĝon por atingi la komunan evoluon kaj komunan prosperon de la aziaj landoj.

 

    Aktive antaŭenpuŝi la diplomatiajn interrilatojn kun la najbaraj landoj

 

    Kiel grava parto de la internaciaj interrilatoj de Azi-Pacifiko, Ĉinio estas kaj unu el la ĉefaj kaj determinaj fortoj kadre de la regionaj kunlaboroj de Azi-Pacifiko kaj ankaŭ ĉefa celo de la Azi-Pacifikaj kunlaboroj al kiuj aliĝis Usono. En iniciato de novtipaj grandpotencaj interrilatoj kun Usono kaj konstruo de interrilatoj kun aliaj grandaj landoj, Ĉinio donas pli grandan atenton al la kunlaboraj interrilatoj kun siaj najbaraj landoj.

 

    Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping diris en la kunveno pri la diplomatiaj interrilatoj kun la najbaraj landoj, ke Ĉinio devas "pli energie kaj pozitive antaŭenpuŝi la diplomatiajn interrilatojn kun la najbaraj landoj". En la pasintaj pli ol 20 jaroj, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj establis novajn kunlaborajn rilatojn bazitajn sur reciproka profito per fortigo de la ekonomia integriĝo kaj konstruo de la reciproka dependeco. Nuntempe, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj tenas inter si ne nur la politikajn kaj diplomatiajn rilatojn en stabileco, sed ankaŭ fariĝis reciproke plej gravaj partneroj en komercado kaj investado dum la ekonomiaj kunlaboroj. La historio de la kunlaborado de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj montras, ke Ĉinio tute povas gvidi najbarajn landojn atingi la komunan ekonomian disvolviĝon laŭ la kunlabora spirito "avantaĝo, honesteco, reciprok-profito kaj grand-animo".

 

    La "du koridoroj kaj du zonoj" naskitaj de la diplomatiaj interrilatoj kun la najbaraj landoj

 

    En pli ol 30 jaroj post praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo en Ĉinio formiĝis la jena malekvilibra situacio t. e. regionoj ĉe marbordoj havas la ekonomian disvolvon kun multe pli alta nivelo kompare kun tiu en foraj kaj internaj regionoj de la lando. Por atingi la longtempe daŭrigeblan kreskon de la ĉina ekonomio kaj konservi la situacion de la stabila disvolviĝo necesas konduki tiujn regionojn iom post iom al la "ekspreso" de malfermo.

 

    Ĉinio estas granda lando vizaĝe al la oceano sudoriente kaj dorse de la kontinento nordokcidente, sed la longedaŭra ekonomia disvolvo kun eksporto kiel orientilo dependanta de la maro kaŭzis al la lando malfacilan situacion pro nesufiĉo de subteno el interno de la kontinento. En la jaro 2013 la ĉina registaro decidis doni sian atenton al kunlaboroj kun la najbaraj landoj sur la kontinento en la estonteco kaj akceli la diplomatiajn rilatojn kun ili.

 

    La koncepto pri la mara silka vojo el la "du koridoroj kaj du zonoj" montras la volon de Ĉinio ke ĝi ne nur solidigos la sukcesojn atingitajn dum la kunlaboroj kun sudaziaj landoj en la pasintaj 10 jaroj, sed ankaŭ metos la bazon por la kunlaboroj en la venontaj 10 jaroj.

 

    Aliflanke, ĉu konstruo de la ekonomia koridoro inter Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Birmo kaj ĉu tiu inter Ĉinio kaj Pakistano ambaŭ celas antaŭenigi la komunan ekonomian prosperon de Ĉinio kaj Sud- kaj Centr-Azio kompare malfortaj en la regionaj ekonomiaj kunlaboroj aranĝitaj en la pasinteco.

 

    Konektiveco -- grava vojo por enprofundigo de la regionaj kunlaboroj

 

    Kun la enkonduko de la Ĉefa Plano pri ASAL-Konektiveco lanĉita de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) en la jaro 2010, la konektiveco komencis esti akceptita de aziaj landoj kiel grava vojo por enprofundigi la regionajn kunlaborojn. Tio estas ne nur pionira ideo pri la kunlaboroj inter la aziaj landoj, sed ankaŭ iniciato adaptita al la postuloj de Azio.

 

    Pro limigo de la geografia strukturo unuflanke kaj de la nivelo de la ekonomia disvolvo aliflanke, la aziaj landoj, precipe la kontinentaj, havas inter si postrestintan interkomunikadon pri la infrastrukturo, pro tio fortigo de la interfunkciebleca konstruo, precipe la fizika, fariĝis fakte grava premiso por tiuj landoj dum la enprofundigo de la kunlaboroj por atingi reciprokan profiton kaj komunan gajnon.

 


Ĉefoj de la membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo dum ĝia 12a kunveno en Pekino  

 

    Dum la antaŭa periodo pli kaj pli intimiĝis la rilaltoj inter Ĉinio kaj la centr-aziaj landoj kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. La ekonomia zono laŭ la Silka Vojo proponita de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping povas ne nur plifortigi la ekonomiajn interligojn de Ĉinio kun la centr-aziaj landoj, sed ankaŭ kontentigi la enlandajn postulojn dum la reformado kaj pordo-malfermo.

 

    La kunlaboroj inter Ĉinio kaj Hindio, Pakistano, Bangladeŝo kaj aliaj sud-aziaj landoj ne donis ĝojigajn fruktojn pro limigo de la interkomunikado kaj interfunkciebleco. Ĉu la Silka Vojo ĉu la ekonomiaj koridoroj ambaŭ emfazas la interkomunikadon kaj interfunkcieblecon, t. e. plifortigi konstruon de la infrastrukturo surbaze de konvenaj instituciaj aranĝoj pri la regionaj specialaĵoj por plibonigi la interfluon de varoj kaj tiun de personoj kun la celo krei novajn najbarajn interrilatojn prosperajn kaj stabilajn.

 

    Grava subteno al la tute nova evolua strategio

 

    Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj, Ĉinio startigis sian unuan paŝon al granda lando pere de mobilizo de la enlandaj rimedoj kaj homfortoj kaj pere de partopreno en la ciklo de la monda ekonomio iniciatita de la Okcidento. Sed, tiu ĉi disvolvo ne plene enkalkulis la komunan evoluon de la najbaraj landoj kontinentaj kaj formis la enklav-disvolvan efikon. Kiel oni povas plie profitigi la najbarajn landojn de Ĉinio el ĝia disvolvo kaj ŝanĝi la super-fidon je la evolua modelo de la Okcidento? La du koridoroj kaj du zonoj estos grava subteno al la strategio de Ĉinio pri konstruo de novaj interrilatoj kun la najbaraj landoj kaj tiu pri nova disvolvo en la estonteco.

 

    La klopodo de Ĉinio kaj Usono por konstrui novajn grandpotencajn rilatojn inter la du landoj estas ne nur la bazo de la duflankaj kunlaboroj, sed ankaŭ tiu por teni bonajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaraj landoj.

 


D-ro Wang Yuzhu 

 

    Ĉinio plifortigas siajn kunlaborojn kun la najbaraj landoj, tio multe ŝanĝos la situacion akcenti eksterajn kunlaborojn kun ĉemaraj landoj en la pasinteco kaj neglekti la avantaĝojn de la najbaraj landoj kontinentaj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio