Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Oficiale funkciis la retejo La Nacia Memoro por funebri pri la viktimoj de la Masakro en Nankino
2014-07-08


La ĉefpaĝo de la retejo La Nacia Memoro 

 


Zhu Chengshan, estro de la Memora Halo por Viktimoj de la Masakro en Nankino, parolas en la ceremonio por funkciigi la retajon La Nacia Memoro 

 

    La 6-an de julio oficiale funkciis la retejo La Nacia Memoro (www.cngongji.cn) en la lingvoj ĉina, angla kaj japana. Ĝi estis kune lanĉita de la Memora Halo por Viktimoj de la Masakro en Nankino kaj la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo.

 

    Por funebri pri la viktimoj de la Masakro en Nankino kaj pri la ĉinoj mortigitaj de la japanaj agresantoj dum la Dua Mondmilito, por malkovri la militan krimon de la japanaj agresantoj kaj por firme memori la tre gravan katastrofon alportitan de la agresa milito Ĉinio decidis, ke ĉiujare la 13-a de decembro estas la Publika Memortago de la viktimoj de la Masakro en Nankino. La decido konformiĝas al la internacia kutimo kaj al la volo de la ĉina popolo. La unua Publika Memora Ceremonio okazos en Nankino la 13-an de decembro 2014.

 

    La malfermo de la retejo La Nacia Memoro celas, ke la ĉinoj en la tuta mondo kaj la internaciaj amikaj personoj, kiuj amas la pacon, konu la historion, funebru pri la mortintoj, rimarkigu ĉiujn homojn ne forgesi la historian lecionon kaj plue transigu la ideon pri milit-opono kaj pac-amo.

 

    Reageco estas unu el la trajtoj de la retejo. Por faciligi al la retumantoj de la tuta mondo funebri pri la viktimoj oni malfermis en la retejo la rubrikon "surlinia memorado". La retumantoj povas rete bruligi kandelojn, prezenti florojn, planti arbojn kaj frapi sonorilojn por la viktimoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio