Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Omaĝo kaj heredo al la spirito de la Silka Vojo
2014-07-03

de YUAN LIANHE

 


La pagodo Dayan (Sovaĝa Ansero) en Xi'an ĉe la Silka Vojo en Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio  

 


La ruino de la urbo Suoyang en la gubernio Guazhou ĉe la Silka Vojo en Gansu, nordokcidenta Ĉinio 

 


Grotoj de la templo Bingling en la gubernio Yongjing ĉe la Silka Vojo en Gansu 

 


La ruino de la malnova urbo Jiaohe ĉe la Silka Vojo en Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio  

 

    La Silka Vojo estis oficiale enskribita en la liston de mondaj heredaĵoj en la 38-a komitato pri mondaj heredaĵoj en la 22-a de junio de 2014 en Doho de Kataro. Ĉi tiu antikva vojo refoje altiras al si grandan atenton de la mondo. Tio ne nur markas la konfirmon de la mondo al la historio de la antikva Silka Vojo, sed ankaŭ stimulos la konstruon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo en la nova epoko.

 

    Por peticii la Silkan Vojon kiel mondan heredaĵon, Ĉinio kaj centraziaj landoj elspezis 26 jarojn por preparado. De post la starto de la projekto pri ampleksa esploro pri la Silka Vojo lanĉita de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1988, Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio kaj aliaj landoj spertis preparadon kaj atendadon dum longa tempo. La sukceso peticii la Silkan Vojon kiel mondan heredaĵon kunfandis la amikecon kaj fidon inter Ĉinio kaj la supre menciitaj landoj, kaj montras la fidon kaj atendon de tiuj landoj al la kunlaboro en la estonteco.

 

   Antaŭ pli ol 2 100 jaroj, Zhang Qian, sendito de la dinastio Han al la okcidentaj regionoj, malfermis la Silkan Vojon, kiu ligas Ĉinion kun la Okcidento. Tiu ĉi vojo estiĝis unue pro piediro de ĉinoj, sed ĝin kune ĝuis Ĉinio kaj aliaj landoj laŭ ĝia longo. Senditoj kaj komercistoj el Ĉinio kaj tiuj el diversaj landoj de la Centra Azio, Suda Azio, Okcidenta Azio, Eŭropo kaj Afriko vojaĝis kun kameloj, eltenante grandajn suferojn dum la irado, kaj elbakis tiun ĉi vojon, tra kiu interfluis malsamaj civilizacioj, kaj tio favoras al la komuna disvolvo de la homaro. La Silka Vojo portas la deziron de la landoj laŭ ĝia longo pri la kuna ĝuo de la civilizacio kaj la evoluaj ŝancoj. Ĝuste pro tio, la Silka Vojo estas multe atentata de diversaj landoj de la mondo. Respondeculo de la Eŭropa Unio diris, ke la Silka Vojo estas infano multe dorlotata, kaj multaj patrinoj volas ĝin prizorgi."

 

    Doni gravecon al la heredaĵoj de la Silka Vojo alportos grandajn ŝancojn por la reprosperigo de la Silka Vojo. En la pasinta jaro ĉinaj gvidantoj prezentis strategian proponon pri kuna konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj la mara Silka Vojo en la 21-a jarcento. Nur kelkajn monatojn poste tiu ĉi propono vekis el diversaj landoj varmajn diskutojn, kaj la Silka Vojo denove fariĝis varma fokuso de la mondo. Kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev, rusa prezidento Vladimir Putin, kirgiza prezidento Almazbek Atambayev, pakistana ĉefministro Mian Muhammad Nawaz Sharif, itala ĉefministro Matteo Renzi kaj aliaj gravaj personoj sinsekve esprimis subtenon al la propono de ĉinaj ŝtataj gvidantoj, opiniante ke reprosperigo de la Silka Vojo alportos grandan feliĉon al diverslandaj popoloj. De Ĉinio al la Centra Azio, Suda Azio, Okcidenta Azio kaj Eŭropo oni donos grandan atenton kaj gravan atendon al la kunlaboro ĉirkaŭ la Silka Vojo. Per riparo de ŝoseoj, konstruo de fervojoj, pliigo de investado, komercado kaj interŝanĝado, okazigo de seminarioj pri kunlaboroj en la estonteco kaj tiel plu, oni igas la Silkan Vojon denove montri sian vivecon. Estas komencita la regiona kunlaboro, kiu profitigos 3 miliardojn da homoj.

 

    La Silka Vojo allogas al si tiom gravan atenton de la mondo, ĉar ĝi konformas al la komunaj interesoj de ĉiuj landoj. Revivigo de la Silka Vojo malfermos gravan evoluan vojon en la eŭrop-azia kontinento, ebligos al diversaj landoj paŝi al la nova etapo de kunlaboro kaj utilos al realigo de la komuna prosperiĝo de diversaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio