Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japana ekspremiero YukioHatoyama esperas ke Abe Shinzo kuraĝe alfrontos la historion
2014-07-03

de WANG XIAOYAN

 


Yukio Hatoyama en la intervjuo 

 

    La 21-an de junio la 3-a Forumo por Monda Paco okazis en Tsinghua-Universitato. En ĝi, la trifoja invitito Yukio Hatoyama, japana ekspremiero, ricevis intervjuon de ĉina raportisto. Li diris, ke li esperas, ke Abe Shinzo, nuna japana premiero, montros sian kuraĝon por alfronti la historion, reveni al la startpunkto de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, agi laŭ la kvar bazaj politikaj dokumentoj inter la du landoj kaj bone trakti la nunajn rilatojn inter la du flankoj.

 

    La ĉeftemo de ĉi-foja forumo estas "Akceli komunan sekurecon: pacon, interfidon kaj respondecon". Al la forumo ĉeestis ĉirkaŭ 500 invititoj en- kaj eksterlandaj, inkluzive de pluraj eksaj registaraj gvidantoj kaj famaj politikistoj kaj specialistoj.

 

    Yukio Hatoyama esprimis sian maltrankvilon pri la nuntempaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li diris: "Post la starigo de Abe-registaro, la vizito al la sanktejo Yasukuni kaj gravigo al la konfliktoj pri la insularo kolerigis la ĉinan registaron kaj ĝian popolon. Japanio bezonas la kuraĝon alfronti la historion, ĝi devas bone retrorigardi la historian fakton kaj reveni al la startpunkto de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Nur tiel, la futuro de la dulandaj rilatoj povos esti disvolvita."

 

    Li diris, ke li rimarkis ke Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, menciis en la prelego, ke kvankam inter Ĉinio kaj Japanio kuŝas tiaj kaj tiaj problemoj, tamen Ĉinio daŭre klopodas disvolvi la duflankajn rilatojn surbaze de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj; ankaŭ Japanio devas observi la Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Japanio kaj aliajn sekve subskribitajn dokumentojn, kaj fari kontribuon por bonigi la dulandajn rilatojn.

 

    En sia videa alparolo por la inaŭguro de la forumo, Henry Alfred Kissinger, eksa ŝtatsekretario de Usono, menciis pri la grava signifo de la novaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la influo de la ĉin-usonaj rilatoj al la ĉin-japanaj rilatoj. Yukio Hatoyama diris: "Harmoniaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono helpos la stabilan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Nun, ŝajne ke la kunligo inter Japanio kaj Usono estas pli firma ol tiu inter Ĉinio kaj Usono, sed la fokuso de Usono iĝos pli aŭ malpli frue al Ĉinio. Tiel, Japanio nepre devas konstrui harmoniajn duflankajn rilatojn kun Ĉinio, kvankam tio estas malfacile realigebla sub la regado de Abe, tamen laŭ longperioda konsidero, Japanio ne povas agi kontraŭ la monda tendenco, kaj ĝia politiko certe estos redirektita al alta atento al Azio kaj Ĉinio."

 

    Krome, Yukio Hatoyama petis la raportiston transdoni lian sinceran saluton al ĉinaj popolanoj. Li diris, ke multaj japanoj esperas la amikan kunestadon de la du landoj, kaj li esperas, ke ĉinaj amikoj sciu la bonan volon de la ordinaraj japanoj. Kvankam la politika situacio inter la du landoj estas kriza, tamen tre multaj japanaj popolanoj ŝatas ĉinojn. Li esperas, ke pli multaj ĉinoj vizitos Japanion, kaj fakte tio estas la plej grava temo por li dum tiu ĉi vojaĝo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio