Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nia trezoro: Antanas Poška
2014-07-01




 

    La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis la esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur dank' al Esperanto. La pasio al sciado igis lin vojaĝanto, dank' al la kono de Esperanto li ĉie dece reprezentis Litovion. Per sia enhave riĉa vivo Antanas Poška pruvis la praktikan valoron de Esperanto kaj iĝis imitinda ekzemplo por la nuna generacio de esperantistoj.

 

    Antanas Poška naskiĝis la 24an de marto 1903 en la nordlitova vilaĝo Gripkeliai (nuntempe en la distrikto Pasvalys). Same kiel multaj samvilaĝanoj li povus resti simpla terkulturisto. La vivon tamen antaŭdestinis la internacia lingvo!

 

    En 1913, la apenaŭ dekjarulo Antanas ricevis la lernolibron de Esperanto Tarptautinės kalbos vadovėlis. Dum la ŝafpaŝtado li parkeris ĝin. Komenciĝis la Unua Mondmilito. Foje inspektanta germana ĝendarmo ekvidis ĉe la knabo la lernolibron kaj paroligis lin esperantlingve, donis al li adresojn de Berlinaj esperantistoj. De tiuj Antanas ricevis adresojn de esperantistoj en Kaŭno. Tiam ankaŭ aliaj samvilaĝanoj komencis lerni Esperanton. Ilin publike riproĉis la paroĥestro: "la lingvon elpensis judo, kaj al romkatolikoj ne decas lerni ĝin!". La juna Antanas tuj oponis: "Diru, kiun naciecon havis Jesuo!"

 

    En 1921 Antanas Poška translokiĝis al Kaŭno. Ĉi tie li laboris kaj frekventis vesperan gimnazion, vizitis kunvenojn de esperantistoj. La elstara litova esperantisto Adomas Jakštas-Dambrauskas (konata kiel Dombrovski) proponis al la 19-jara gimnaziano iri al Veisiejai por registri rememorojn de lokuloj pri Lazaro Zamenhof. La venigitan materialon Dambrauskas publikigis. Ho ve, en la rememorojn enŝteliĝis kronologiaj kaj aliaj eraroj, kiujn poste korektis aŭtoritataj biografoj de Zamenhof.

 

    La unua Esperanto-kongreso de Poška, la 15a Universala Kongreso en Nurenbergo (Germanio), tre impresis lin. Tie li konatiĝis kun la gefiloj de Ludoviko Zamenhof – Adamo (iam loĝinta en Kaŭno) kaj Lidija. Baldaŭ Poška iĝis ne nur uzanto kaj propagandanto de Esperanto, sed ankaŭ diskoniganto de Litovio. Unue, per radio. Kiam la 12an de junio 1926 en Kaŭno ekfunkciis unu el la plej potencaj Eŭropaj radio-stacioj, la unuajn aŭskultantojn gratulis en Esperanto Antanas Poška, kiu fariĝis gvidanto de la regula Esperanto-programo Nia anguleto.

 

    Foje, de sveda radioaŭskultanto venis demando pri parenceco inter la litova kaj hinda lingvoj. Antanas Poška, medicina studento, decidiĝis esplori la demandon mem kaj veturi al Hindio. Al li, la ĉefdelegito, UEA rekomendis laŭvoje prelegi pri Litovio kaj Esperanto. Tiel en aŭtuno 1929 komenciĝis lia motorcikla grandvojaĝo tra Germanio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio, Bulgario kaj Grekio. De Egiptio kaj Palestino al Irako kaj Irano. En Irano li grave ekmalsanis kaj perdis sian motorciklon. Tehranaj esperantistoj kaj bahaanoj preskaŭ dum duona jaro zorgis pri lia sanstato. Fine, li atingis Bombajon, estis loĝigita en bahaa centro kaj ekstudis antropologion en la Bombaja universitato.

 

    Dum sia kvarjara estado en Hindio Poška kiel antropologo partoprenis sciencajn ekspediciojn. Li interesiĝis pri ĉiutaga vivo de lokuloj, pri la landa kultura heredo. Samkiel en Eŭropaj, ankaŭ en Aziaj landoj Poška en Esperanto prelegis pri Litovio. En Bombajo kaj Kolkato li Ĉe-metode instruis Esperanton kaj tiel kontribuis al la starigo de la Esperanto-movado en Hindio.

 

    La plej malfacila etapo de la vojaĝo estis la reveno tra Turkio. Tie oni suspektis lin esti angla spiono. Lin oni arestis, katenis kaj ligite al ĉevalo pelis tra la lando ĝis la Bulgara landlimo… Mi memoras la vortojn de Antanas Poška: "Plani vojaĝon estas ĝojo. Plenumi la vojaĝon estas bagno. Rememori la vojaĝon estas kompenso por ĉio. La vivo estas vojaĝo".

Nur en 1937, post la okjara migrado, Poška revenis en Litovion. En la sama jaro li iĝis prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, reelektita en 1939. Sed komenciĝis la Dua Mondmilito, vastiĝis nazia persekutado de la judoj. La nobla Poška entreprenis klopodojn por savi familianojn de Zamenhof per prezento de litova civitaneco al ili. Kelkajn judojn li sukcesis savi de la persekuto. Unu el la savitoj estis aktiva Vilna esperantisto Akiv Gerŝater.

 

    Antaŭ la milito en junio 1940 Litovio estis aligita al Sovetunio; komence de julio estis likviditaj ĉiuj nekomunistaj organizaĵoj, ankaŭ la Litova Esperanto-Asocio… Fine de 1944 la sovetia reĝimo revenis. En junio 1945 Antanas Poška kiel "angla spiono" kaj "naciisto" estis arestita kaj ekzilita al Komio, kaj post tri jaroj – al la norda Kazaĥio. Tie, kvankam ekzilito, li povis plenumi arkeologian kaj antropologan laboron. En 1958 li estis rehabilitita kaj post unu jaro revenis en Litovion. En 1964 Antanas Poška estis elektita prezidanto de la Vilna Esperanto-klubo. Ĝis sia vivofino li restis vojaĝanto (Kaŭkazo, Moldovio, Kirgizio, Ĉeĥoslovakio) kaj aktiva esperantisto.

 

    Antanas Poška rakontis:

 

    La vivo ne dorlotis min. Ĉio estis atingita per obstino, laboro kaj celkonscio. Ĝi estis plena de strebo, lukto ne nur por kono, sed ankaŭ por pano <...>. Lerninte la internacian lingvon Esperanto mi havis amikojn en la tuta mondo. Ili estis de diversaj rasoj, religioj, nacioj kaj landoj, sed ĉiuj ili estis homoj – deziris vivi, ĝoji, krei, amikiĝi.

 

    Pri sia epopea vojaĝo Antanas Poška ekverkis libroserion De la Balta Maro ĝis Bengalio. Antaŭ la Dua Mondmilito estis eldonitaj du volumoj. Post la restarigo de la sendependeco de Litovio estis eldonitaj pliaj volumoj de la iama soveta politika prizonulo. La oka, la lasta, aperis en 2012. La alloge priskribitaj jam malaperintaj etnografiaĵoj, sociaj kaj politikaj fenomenoj ankaŭ nun interesas scivolajn legantojn kaj diversajn fakulojn.

 

    En 1979 Poška ekverkis en Esperanto vojaĝlibron Ni ĉiuj estas fratoj. Fragmentojn el ĝi en 1993 publikigis la revuo Litova Stelo. Iam ĝi aperos plene kaj diskonigos la vojaĝanton, ĵurnaliston kaj esperantiston Antanas Poška.

 

    Poška mortis la 16an de oktobro 1992. Post la adiaŭo en la salono de la Litova Verkista Asocio, okazis la lasta vojaĝo de Antanas Poška – al la Vilna tombejo Antakalnis... Tamen malgraŭ la forvojaĝo li restas vivi inter ni!

 

Vytautas Šilas

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/trezoro-2/)

Redaktoro: Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio