Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Korea Popol-Demokratia Respubliko pafis 2 misilojn al la orienta marareo de la Korea Duoninsulo
2014-07-01


La du misiloj pafitaj de la Korea Popol-Demokratia Respubliko 

 

    Laŭ la informo donita de la novaĵ-agentejo Yonhap, amaskomunikilo de la Korea Respubliko, la 29-an de junio la Korea Popol-Demokratia Respubliko pafis 2 misilojn al la orienta marareo de la Korea Duoninsulo, la pafdistanco de la du misiloj estas 500 kilometroj.

 

    La armeo de la Korea Respubliko anoncis, ke la misiloj estis ekpafitaj ĉe Wonsan, urbo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, je la 4-a horo kaj 50 minutoj kaj je la 4-a horo kaj 48 minutoj, fine ili falis en la maron oriente de la duoninsulo. Laŭ la pafdistanco, oni divenis ke ili apartenas al la speco Scud.

 

    La Korea Popol-Demokratia Respubliko jam dufoje pafis misilojn en 3 tagoj. La 26-an de junio la Korea Popol-Demokratia Respubliko pafis 3 objektojn kun mallonga pafdistanco al la orienta maro. La armeo de la Korea Respubliko analizis, ke ili estas malsamaj kun la misiloj Scud aŭ KN-02 kiujn havas la Korea Popol-Demokratia Respubliko. Se ili estus pafitaj el la raketkanono kun la kalibro je 300 milimetroj, tio signifas ke la Korea Popol-Demokratia Respubliko povas ataki per la kanono la armean ĉefsidejon de la Korea Respubliko.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio