Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 1-a Media Asembleo de UN inaŭguriĝis en Nairobio
2014-06-25


En la inaŭguro de la 1-a Media Asembleo de UN  

 

    La 23-an de junio la 1-a Media Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj inaŭguriĝis en Nairobio, ĉefurbo de Kenjo. Dum la 4-taga asembleo pli ol 1 200 reprezentantoj el la registaroj de diversaj landoj, komercaj rondoj kaj privatuloj diskutos pri la daŭrigebla disvolvado, protektado de sovaĝaj bestoj, monkolektado por verda ekonomio kaj pri aliaj temoj.

 

    La ĉi-foja asembleo kun la temo "La celo por daŭrigebla disvolvado kaj la disvolva tagordo post la jaro 2005 inkluzive de la daŭrigeblaj konsumado kaj produktado" celas diskuti kaj difini serion da celoj kaj normoj por antaŭenpuŝi realigon de la mil-jara disvolva celo de UN. Zhou Shengxian, ĉina ministro pri medi-protekto, ĉeestis ĝian inaŭguron.

 

    Nairobio estas sidejo de la ĉefstabejo de la Media Programo de UN. Achim Steiner, plenuma direktoro de la programo, diris, ke dum la pasintaj 40 jaroj oni penadis por meti la aferon de medio en la egalan pozicion kun la defioj en la paco, sekureco, financo, higieno kaj komerco. La ĉi-foja asembleo estas mejloŝtono.

 

    Respondante al la alvoko de la Konferenco de UN por Daŭrigebla Disvolvado okazinta en la jaro 2012, en la jaro 2013 la Asembleo de UN aprobis la rezolucion, ke UN levis la Konsilion de Media Programo de UN konsistantan el 58 membrolandoj al la Media Konferenco de UN kun partopreno de ordinaraj membroj por ke la 193 membrolandoj de UN kune diskutu pri la tutgloba medio kaj la daŭrigebla disvolvado kaj faru rilatajn decidojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio