Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Matteo Renzi: konstrui la ekonomian zonon laŭ la Silka Vojo kaj fortigi interligon inter la Oriento kaj Okcidento
2014-06-23

de LIU YU

 

    Antaŭ nelonge en Romo de Italio, itala ĉefministro Matteo Renzi akceptis intervjuon de ĉina raportisto. Li diris, ke li tre aprobis la ideon pri konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo. Li esperas, ke diversaj landoj kaptos la ŝancon por plifortigi interligon inter la Orientaj kulturo kaj politiko kaj la Okcidentaj.

 


Matteo Renzi, itala ĉefministro  

 

    Laŭ invito de ĉina ĉefministro Li Keqiang, Matteo Renzi faris oficialan viziton en Ĉinio de la 10-a ĝis la 12-a de junio. Tio estas la unua fojo por li viziti Ĉinion post lia ĉefministriĝo en la pasinta februaro.

 

    Akceptante la intervjuon Matteo Renzi diris, ke li aprobis la ideon prezentitan de Ĉinio pri konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj tiu de la Silka Vojo sur maro en la 21-a jarcento. Li diris, ke diskuti pri aranĝo de forumo por komercaj kunlaboroj inter Italio kaj Ĉinio estas la ĉefa tasko de lia ĉi-foja vizito al Ĉinio. Li opinias, ke la Silka Vojo estas unu el la gravaj markoj de interŝanĝoj de civilizacioj Orienta kaj Okcidenta, kaj veki la memoron de homoj pri tiu tempo estas ideo tre konstruiva. Li esperas, ke konstruo de la nova "Silka Vojo" povos konstribui fortojn por konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo.

 

    "La konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo devas esti rigardata kiel bona ŝanco por plifortigi kulturan kaj politikan interligon inter la Oriento kaj Okcidento. Mi esperas, ke mi uzos la ŝancon prezidi la Azi-Eŭropan Konferencon okazontan en Milano de Italio en la dua duonjaro de la kuranta jaro por fari kontribuon por ke la eŭropaj kaj aziaj landoj kune projektu disvolvadon," diris Matteo Renzi.

 

    Ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la fondiĝo de ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Italio kaj Ĉinio. Matteo Renzi opinias, ke dum la pasintaj 10 jaroj la rilatoj inter Italio kaj Ĉinio glate disvolviĝis, la duflanka komerca sumo rapide kreskis, la interŝanĝoj inter la du landoj havos belan perspektivon kaj la estontaj kunlaboroj inter la du landoj estos tre gravaj kaj ĝojigaj. Italio esperas grandigi eksporton al Ĉinio kaj esperas ankaŭ, ke Ĉinio prenos Italion kiel pozicion por grandigi kunlabrojn en ekonomio, komerco kaj tiujn en aliaj kampoj.

 

    "La afero okazinta antaŭ 8 jaroj donis al mi profundan impreson. Tiam farante kontraston de la Oriento kaj Okcidento usona amaskomunikilo elektis David, markan figuron de Italio kaj tiun de Ĉinio --argilajn figurojn de militistoj kaj ĉevaloj de Ĉinio. Tio montris, ke la reprezentantoj de la dulandaj interrilatoj estas interŝanĝoj de la du civilizacioj Orienta kaj Okcidenta, kaj la kulturaj interŝanĝoj povos akceli kunlaborojn de la du flankoj en ekonomio kaj en komerco... Mi kredas, ke la kunlaboroj inter la du landoj havos belan perspektivon," diris Matteo Renzi.

 

    Matteo Renzi diris, ke Italio esperas, ke la Eŭropa Unio ne nur faros interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio en komerco, edukado kaj aliaj kampoj, sed ankaŭ fortigos interkomunikadon kun ĝi en kulturo kaj aliaj flankoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio