Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nepino de generalo Claire Lee Chennault: "Tiu kiu neas historion, ne havas estontecon."
2014-06-19

de WEN XIAN

 


La statuo de generalo Claire Lee Chennault antaŭ la Aviada Milita Muzeo Chennault  

 

    La Aviada kaj Milita Muzeo Chennault sidas malproksime de la Regiona Flughaveno de Monroe en Louisiana, Usono. Je la unua rigardo, la muzeo estas tre modesta, tamen ĝi estas malnova sidejo de la aviada lernejo konstruita en la jaro 1942. Dum la Dua Mondmilito la lasta estis la plej granda aviada lernejo de Usono kaj ellernigis entute ĉ. 15 mil pilotojn.

 

    Por ke pli da homoj konu pri la historio de la Dua Mondmilito

 


Generalo Claire Lee Chennault  

 

    Ĉe la enirejo de la muzeo Chennault staras la statuo de generalo Claire Lee Chennault kaj malantaŭ la statuo sidas muro el ruĝaj brikoj. Sur la muro legiĝas rakonto en la angla kaj la ĉina lingvoj pri la nedisigebla ligiteco de generalo Claire Lee Chennault kun Ĉinio. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio, Usono sendis volontulan trupon el sia aerarmeo al la kontraŭjapana batalejo ĉina, birma kaj hinda por defendi la Ĉina-Birman Ŝoseon. Ĉar ili multfoje kreis miraklojn en la kontraŭjapana milito, la ĉina popolo honoris ilin per la nomo "Flugantaj Tigroj", kaj la komandanto de ĉi tiu ĉi usona aertrupo estis generalo Claire Lee Chennault.

 


Nell Calloway, nepino de generalo Claire Lee Chennault, intervjuata  

 


Generalo Claire Lee Chennault kaj lia edzino en Ŝanhajo en la jaro 1948  

 

    Nell Calloway, nepino de generalo Claire Lee Chennault, funkcias kiel direktoro de la muzeo. Ŝi diris al mi, ke post la fino de sia militista kariero, ŝia avo Chennault ĉiam vivis en la urbo Monroe. Kaj ŝia patrino kreis tiun ĉi muzeon en la jaro 2000. "Mia avo amas Ĉinion kaj lia koro neniam forlasis tiun landon."

 


La libro ilustrita Kontraŭjapana Rezistmilito kaj aliaj libroj en la biblioteko de la muzeo Chennault  

 

    En la muzeo pendiĝas tolpeco kun anonco en la ĉina lingvo:"La usona aertrupo venis al Ĉinio por helpi la batalon, kaj ĝi esperas, ke ĉinoj donos al ĝi savon kaj helpon kiam ĝi falas en malfacilon, kaj tio fariĝis amuleto por membroj de la usona volontula trupo "Flugantaj Tigroj". En la biblioteko de la muzeo estas libroj kaj ĵurnaloj en la ĉina lingvo, kiaj la ekstra eldono Japanio akceptis la kondiĉojn por kapitulaco eldonita de The San Diego Union (la unuiĝinta ĵurnalo San Diego) en la 14-a de aŭgusto de 1945, la libroj Ilustraĵoj pri la kontraŭjapana rezistmilito de Ĉinio, Registrado de la japana invado al Ĉinio kaj tiel plu. La standardo, sur kiu legiĝas "Heroaĵoj far 'Flugantaj Tigroj' estos gravuritaj por eterne en la koro de la ĉina popolo", montras la dankon kaj admiron de la ĉina popolo. 

 


Nepino de generalo Claire Lee Chennault rakontas pri militaj legendoj de la usona volontula trupo "Flugantaj Tigroj".  

 

    "La kontribuo de la 'Flugantaj Tigroj' estas parto de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo," diris Nell Calloway. "Informiĝinte pri la Masakro en Nankino, generalo Claire Lee Chennault donis al Ĉinio medikamentojn kaj aliajn helpojn laŭ sia eblo." Nell Calloway emfazis: "Mi plej ŝatas tiun ĉi moton 'Tiu kiu forgesas historion ne havas estontecon'. Fakte, ankaŭ tiu kiu neas la historion ne havas la estontecon. Nia muzeo klopodas por diskonigi al la usona publiko la suferojn de la ĉina popolo dum la Dua Mondmilito kaj la historion pri la kuna batalo de la ĉina kaj usona popoloj, por ke tiuj voĉoj fariĝu pli fortaj kaj superu tiujn kiuj malkonfesas la historion."

 

    Nell Calloway diris ke ŝi kaj ŝiaj kolegoj planas pligrandigi la muzeon. La prezidanto de la donaca konsilio de la muzeo Chennault diris, ke vidante ke iuj neas historiajn faktojn kiaj la Masakro en Nankino, ni intencas per la nova muzeo memorigi al la nunaj homoj ĉi tiun historion kaj la suferojn de la ĉina popolo.

 

    La 57-jara ĝenerala plenuma direktoro de la donaca konsilio de la muzeo Chennault diris, ke la nova muzeo celos per kroniko la historion de Ĉinio de la jaro 1937 ĝis la jaro 1945 kaj konigos al la publiko sendube la gravajn informojn pri la fakto de la Masakro en Nankino okazinta en la jaro 1937. "La milito okazinta en Ĉinio estas nedisputebla fakto, kelkaj japanaj politikistoj volas revizii la historion, sed la historia vero estos fine diskonata de la mondo."

 

    "Mia nuna misio estas rakonti la historion de tiu ĉi epoko"

 


92-jara Richard Sherman, membro de la usona volontula trupo "Flugantaj Tigroj", rakontas pri la pasintaĵoj.  

 

    92-jara Richard Sherman, membro de la usona volontula trupo "Flugantaj Tigroj", en sia ledkostumo dum la milito sidis en rulseĝo kaj akceptis intervjuon. Kun bonaj memoroj pri la pasintaj jaroj li diris, ke li veturigis la bombaviadilon B-25 dum 13 monatoj por la batalo de Ĉinio kontraŭ Japanio kun la ĉefa tasko subteni la ĉinan armeon en aerbatalo kaj ataki en noktoj militŝipojn de Japanio en Ŝanhajo, la Sudĉina Maro kaj en aliaj lokoj en Ĉinio. "Foje mi spertis devigan surteriĝon kaj estis savita de ĉinoj." Parolante, Richard Sherman elprenis siajn kolektaĵojn dum multaj jaroj: en malgranda bruna libro estis skribitaj simplaj dialogoj en la ĉina kaj angla lingvoj, tio estis tre valora por la usonaj armeanoj dum la Kontraŭjapana Rezistmilito; sur malgranda triangula flago en blanka koloro kun ruĝa litero "V" estas plena de ĉinaj nomoj, tio estis adiaŭa donaco de ĉinoj lasita en tiu periodo. Kiel unu el la fondintoj de la muzeo Richard Sherman estis tre emocia, parolante pri tiu ĉi historio: "Mi propraokule vidis multajn kruelaĵojn fare de japanaj trupoj en Ĉinio, kiaj brulego kaj rabado, kaj la mizeran vivon de ĉinoj dum la milito. Evidentas la historia vero. Tiam la ĉina popolo suferegis de la tragikaj katastrofoj alportitaj de la invado de Japanio, jen la kialo ni iris al Ĉinio por helpi la ĉinan popolon. Ĉiu nacio kaj ĉiu lando ne devus forgesi ĉi tiun historion. Homoj kiel mi devas krii kaj eldiri la historion de tiu ĉi epoko, kaj tio estas mia nuna misio.

 


90-jara J. V. Viyard, membro de la usona volontula trupo "Flugantaj Tigroj", rakontas pri siatempaj flugadoj.  

 

    En la muzeo pendiĝas la foto de juna kaj bela J. V. Viyard, eksa prezidanto de la asocio de pilotoj por aerlinio Ĝibo ĉe Ĉinio, Birmo kaj Hindio. Nun, li aĝas jam 90 jarojn. J. V. Viyard kreis legendojn dum la flugigo de la transporta aviadilo C-46 je 87 fojoj laŭ la aerlinio Ĝibo. Ankaŭ li bone memoris kruelaĵojn de japanaj trupoj al la ĉina popolo dum la Dua Mondmilito. Starante antaŭ la mapo kun detalaj markoj pri la aerlinio Ĝibo, li fingre montris la aerlinion kaj rakontis pri la pasintaĵo: en majo de 1942, la japana armeo okupis Birmon kaj invadis la okcidentan parton de la provinco Yunnan de Ĉinio, kaj rompis la Yunnan-Birman Ŝoseon, la strategian transportan linion konatan kiel "la lastan kontinentan sango-transfuzan linion de Ĉinio". Pro tio Ĉinio kaj Usono devige malfermis la aerlinion Ĝibo. La lasta estis la plej danĝera strategia aertransporta linio kun la plej alta altitudo kaj sub la plej malbonaj veterkondiĉoj en la historio de aviadado kaj militoj de la mondo. "Tiam oni devis nepre flugi en ĉiaj ajn veterkondiĉoj, riskante vere sian vivon!" diris J. V. Viyard.

 


La usona volontula trupo "Flugantaj Tigroj" en Ĉinio dum la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento  

 

    Li diris ankaŭ ke "En Usono, kiam oni menciis pri la Dua Mondmilito, multaj homoj scias la batalkampojn de Eŭropo kaj la Pacifikan Militon, sed tre malmulte pri la suferoj de la ĉina popolo kaj la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio, do, necesas determini la naciajn tagojn por memorigi la viktimojn de la Masakro en Nankino kaj la Kontraŭjapanan Rezistmiliton de Ĉinio. Kvankam la nombro de ni, veteranaj soldatoj, kiuj batalis en Ĉinio dum la Dua Mondmilito, estas malgranda, sed por ni tio signifas la tutan vivon. Estas tre grave igi homojn kompreni, rekoni kaj admiri sinoferojn kaj kontribuojn far Ĉinio por la Dua Mondmilito." 

 

    Nell Chennault Calloway diris: "Ne multaj usonanoj scias kiom da ĉinoj estis mortigitaj de la japanaj agresantoj dum la Dua Mondmilito, sed mi volas diri ke la homoj, kiuj forgesis la historion, ne havas la estontecon, kaj same tiuj kiuj neas la historion, ne havas la estontecon, kaj nun iuj homoj forgesis iom post iom tiun ĉi historion, nia celo estas memorigi ilin pri la historio, kio estas ankaŭ la respondo al tiuj kiuj neas la historion. En niaj lernolibroj pri la historio ne troviĝas la paĝoj de serioza rakonto pri la kuna batalo de Ĉinio kaj Usono dum la Dua Mondmilito. Do, nia muzeo strebas por konigi al la usona publiko la suferojn de la ĉina popolo dum la Dua Mondmilito kaj la kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono dum la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio, kaj por fari tiujn voĉojn pli fortaj ol tiuj kiuj neas la historion. "

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio