Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La revo de Li Zhen pri mediprotekto
2014-06-18

Teksto de HUANG LIWEI kaj fotoj de CHEN JIAN

 

    En la du-etaĝa domo de la loĝkvartalo Jinsong proksime de la tria rondvojo oriente de Pekino energie laboras Li Zhen kaj liaj kolegoj. La profesio praktikata de tiu eleganta pekina junulo estas klasifikado de rubaĵoj, tio ne estas nobla okupo en la okuloj de multaj homoj.

 


Li Zhen en diskonigo de klasifikado de balaaĵoj en la strato Jinsong 

 

    32-jara Li Zhen estas fondinto de la Pekina Zhonghuan-a Kompanio por Scienca kaj Teknika Novigo. La kompanio entreprenas ĉefe rekuperadon de klasifikitaj rubaĵoj kaj ilian resursan traktadon. La klasifikado de rubaĵoj estas mediprotekta maniero vaste proponita de la moderna socio. Ĝi estis popularigita en la evoluintaj landoj antaŭ multaj jaroj kaj en Ĉinio ĝi estis ĵus komencita. Kvankam Li Zhen renkontis multajn malfacilojn en mobilizado de loĝantoj klasifike meti forĵetaĵojn, tamen li ĉiam penadas por iom post iom realigi klasifikadon de rubaĵoj en Ĉinio.

 

    Kolekti rubaĵojn post studado en fremda lando

 

    En la jaro 2000 Li Zhen revenis de Usono al Ĉinio post studado pri administrado. Li iam okupiĝis pri telekomunikado, repako de aŭtoj kaj pri aliaj okupoj. Finfine li rezignis laboron kun multa enspezo kaj elektis la okupon "kolekti rubaĵojn".

 

    La motivo de rubaĵo-elektado venis el tio, ke en la jaro 2004 Li Zhen partoprenis en la projekto por dungiĝo de kripluloj lanĉita de la registaro. Lia ĉefa laboro estis organizi kriplulojn rekuperi forĵetaĵojn. Foje li vidis, ke iu medihigiena laboristo ordigas rubaĵojn amasiĝantajn kiel monteto malgraŭ malpureco kaj malbonodoro. Tiam li pensis: "Estus bone, se la balaaĵoj estus klasifikitaj antaŭ ilia transportado." Tiel Li Zhen rezignis sian laboron kun stabilaj enspezoj kaj decidis okupiĝi pri rekupero de reutiligeblaj resursoj. Li volas fari aferon, kiu havas signifon laŭ li mem.

 

    Tamen startigo de la entrepreno ne estis tiel facila kiel decidiĝo.

 

    En la sama jaro la grupo por helpi kriplulojn gvidita de Li Zhen starigis kunlaborajn rilatojn kun la loĝkvartalo Jinsong kaj komencis klasifike rekuperi rubaĵojn. La loĝkvartalo fariĝis unu el la unuaj eksperimentejoj de Pekino pri klasifika rekuperado de rubaĵoj. En la komenca periodo la klasifikado de rubaĵoj ne estis komprenita nek aprobita de la lokaj loĝantoj. Por persvadi ilin Li Zhen foje-refoje iris en ilian hejmon por fari diskonigon, demonstradon kaj disvastigon.

 


Li Zhen (dekstre) kaj lia kolego 

 

    Farante klasifikadon de balaaĵoj, Li Zhen trovis ke en la plastaj sakoj estas diversaj miksitaj balaaĵoj neklasifikitaj. Ĉar tiam la koncepto pri la klasifikado de rubaĵoj ankoraŭ ne formiĝis en la menso de la loĝantoj. Ŝajnis al hok-ĉifonistoj, ke Li Zhen okupis ilian lokon kaj forrabis ilian vivrimedon. Ili intencis minace forpelis lin. Multaj homoj, eĉ liaj familianoj, ne povis kompreni lin, kiu kolektas rubaĵojn post studado en fremda lando.

 

    Vizaĝe al la embaraso, Li Zhen ne retiriĝis. Post la Pekinaj Olimpikoj en 2008 la ĉina registaro komencis doni grandan atenton al la klasifika rekupero de rubaĵoj. En la fino de 2009 Li Zhen fondis sian kompanion en la loĝkvartalo Jinsong kaj de tiam lia afero havas bonan ŝanĝiĝon.

 

    Ĝuigi al pli multe da homoj puran medion

 

    Li Zhen konigis: "Laŭ la industria angulo la rekupero kaj traktado de rubaĵoj povas esti dividitaj en tri paŝojn -- kvantoreduktigo, senmalutiligo kaj resursigo. Pro la limigo de mia kapablo mi povas nur okupiĝi pri la tria paŝo. La antaŭa detala klasifikado de rubaĵoj sendube utilos al iliaj posta traktado kaj enterigo."

 

    La detala klasifikado de rubaĵoj ne nur povas refoje havigi valorojn de la forĵetaĵoj, kiuj parte aŭ tute perdis siajn uz-valorojn, sed ankaŭ estas tre efika metodo por mediprotektado. Per unu tuno da eluzita papero oni povas produkti 850 kilogramojn da uzebla papero, ŝpari lignon je 300 kilogramoj kaj redukti poluadon je 74% kompare kun produktado de egalkvanta papero. Post bio-teknika traktado, unu tuno da balaaĵoj el kuirejoj kaj manĝtabloj, inkluzive de forĵetitaj manĝaĵoj, ostoj, radikoj kaj folioj de legomoj kaj ŝeloj de fruktoj, povas fariĝi 0.3 tuno da organika sterko.

 


Li Zhen en gvido de loĝantoj klasifike meti balaaĵojn 

 

    Por ke la loĝantoj akceptu kaj memvole partoprenu klasifikadon de rubaĵoj, sub la helpo de la loka registaro kaj tiu de siaj amikoj, Li Zhen lanĉis la "verdan dometon" por klasifike rekuperi rubaĵojn. 

 


Loĝanto en ŝanĝo de vivbezonaĵoj en la verda dometo 

 

    Li disdonis al la loĝantoj poento-akumulajn kartojn. Post ilia metado de klasifikitaj rubaĵoj en koncernajn ejojn en la verda dometo sub la gvido de tieaj laborantoj, ili povas ricevi konvenajn poentojn laŭ la pezo de la balaaĵoj kaj ŝanĝi la poentojn en malgrandajn vivbezonaĵojn aŭ librojn. Ekzemple oni povas ricevi du poentojn kontraŭ unu kilogramo da balaaĵoj el kuirejoj, kaj ŝanĝi unu sapon kontraŭ 16 poentoj. La faro estas aplaŭdata de la loĝantoj.

 

    Dank' al la penado de Li Zhen kaj liaj kolegoj, la "Poento-akumulaj Kartoj" estas uzeblaj en legomo-vendejoj, akvo-vendejoj kaj greno-vendejoj de la loĝkvartalo Jinsong. Dum la pasintaj pli ol 3 jaroj la tiej loĝantoj jam iom post iom kutimiĝis al la klasifikado de rubaĵoj.

 


La rondiranta aŭto de la kompanio por kolekti balaaĵojn  

 

    Nun ĉiu-tage Li Zhen kaj liaj kolegoj povas kolekti unu kaj duonan tunon da rubaĵoj kaj la totala kvanto de la rubaĵoj en la loĝkvartalo Jinsong estis reduktitaj je 30% kompare kun tiu en la pasinteco. La nombro de la familioj, kiuj partoprenis en la klasifika rekuperado de rubaĵoj, atingis pli ol 1.7 mil. La kompanio de Li Zhen havas ĉirkaŭ 100 laborantojn kaj nun ĝi iom post iom ekhavis profiton. 

 

    Nuntempe Li Zhen kaj liaj kolegoj faras preparon por starigi rekuperajn staciojn de rubaĵoj en malnovaj loĝkvartaloj de la regiono Chaoyangmenwai, en ofic-domegoj de la strato Jinsong kaj en Huangcun de la distrikto Daxing, limo de la urbo kaj la kamparo. Ili esperas krei modelon pri efika rekuperado de rubaĵoj kaj fari sian kontribuon por la media konstruado de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

 

    Dum la pasintaj pli ol 10 jaroj Li Zhen spertis multajn malfacilojn sur la vojo de rubaĵo-kolektado, tamen li persistis en sia revo. "La rekupero de rubaĵoj utilas al la ŝtato kaj al la popolo. Ĝuigi al pli da homoj puran vivmedion estas mia revo."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio