Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Biciklado en Ĉinio por protekti la medion
2014-06-16


Mediprotektantoj ĉeestas la verdan aktivadon en Taiyuan, ĉefurbo de la provinco Shanxi. 

 


Pli ol 200 volontuloj ĉeestas la aktivadon en la provinco Hunan.  

 

    La 15-an de junio okazis la verda aktivado "La Monda Spira Tago: Veturi per biciklo tra Ĉinio", kun la celo iniciati verdan transportadon, batali kontraŭ poluado kaj atenti pri laborantoj kun pneŭmonokoniozo. Tio estas la 2-a foja aktivado de la Monda Spira Tago, kiu okazis en 56 urboj de Ĉinio.

 

    Pneŭmonokoniozo nun estas la plej serioza profesia malsano en Ĉinio. De antaŭ 60 jaroj, estis raportitaj en Ĉinio 676 541 kazoj, el kiuj 22.04% mortis. Kamparanaj migrintoj estas la plej granda grupo da homoj, kiuj suferas de pneŭmonokoniozo.

 

    La Monda Spira Tago estas aktivado organizita de la Ĉina Socia Asist-Fondaĵo por akceli atenton pri spirado kaj iniciati bonstatajn aktivadojn protektantajn la medion. La aktivado celas veki atenton pri la homoj, kiuj suferas de pneŭmonokoniozo. Oni devas agadi por la spira sano.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio