Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La dolĉa vivo de abelbredantoj
2014-06-12

Teksto kaj fotoj de LI BIN

 


Zhang Zhongren en purigado de ĉelarokribrilo 

 


Zhang Caihua en preparado de tagmanĝo 

 


Pli ol 80 abelkestoj metitaj apud ŝoseo  

 


Ĉiutage Zhang ŝanĝas ĉelarokribrilon. 

 


Zhang Zhongren elfosas abelreĝinan ĵeleon. 

 


Unu boteleto da abelreĝina ĵeleo vendiĝas je 100 juanoj, kaj la geedzoj Zhang ĉiutage povas kolekti du boteletojn da abelreĝina ĵeleo. 

 


Zhang en ekzameno kaj kontrolo de ĉelarokribrilo 

 


Zhang Caihua uzas tiun ruĝan spegulon jam 30 jarojn. 

 


La geedzoj per sia diligenteco daǔrigas la mielan laboron.  

 

    La 21-an de aprilo la abelbredantoj Zhang Zhongren kaj lia edzino Zhang Caihua kolektis mielon ĉe la montpiedo de Caoshan-monto en la urbo Bengbu de Anhui-provinco. Jam pasis 30 jaroj, de post kiam ili komencis sian abelbredan vivon.

 

    En la pasintaj 30 jaroj, 68-jara Zhang Zhongren kaj lia 65-jara edzino Zhang Caihua trairis preskaǔ duonon de Ĉinio por kolekti mielon.

 

    Same kiel siaj samlokanoj, en ĉiu marto ili kun siaj 80 kestoj da abeloj iris norden kaj trapasis provincojn Anhui, Shandong, Hebei, Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang por serĉi florojn... Ili iras tien kie floroj pompe disfloras. Por abelbredantoj plimulton de sia tempo ili pasigis en portempa loĝejo ekster hejmloko sen akvo kaj elektro. Ili eĉ ne havas kondiĉon vivteni hundon. Nun tia situacio iom pliboniĝis. Ili ekhavis akumulilon aǔ povas konekti elektro-kablon el la proksimaj najbaroj. Pro tio, ke abeloj havas la saman vivkutimon de homoj, nome kolekti mielon tage kaj ripozi nokte. Do nur kiam nokto venas, la abeloj revenis al la ĉelaro, kaj post ilia enĉelarado la geedzoj Zhang povas hejmenreveni. Krome por trovi bonkvalitan mielan fonton li kaj lia edzino devas forlasi la hejmlokon, tranokti en portempa loĝejo kaj tie trapasi tre simplan vivon, tian vivon ili havas 9 monatojn ĉiujare. Ĝis kiam aǔtuno venas, ili povas reveni al al hejmloko.

 

    Same kiel aliaj abelbredantoj Zhang Zhongren kulturis abelojn en la speco Zhonghuafeng kun malgrandaj korpoj, por tiuj li neniam uzis abelan medikamentojn.

 

    Ĉifoje Zhang Zhongren kaj lia ekzino elektis la montpiedon de Caoshan por portempa loĝado kaj tie ili restis jam unu monaton. Kompare kun la movoplena vivo en metropolo, la vivo tie estas tute alia: ili loĝas en tendo, kaj ilin akompanis nur la manĝila ŝranko uzata jam 40 jarojn, kaj por ili ĝi iasence fariĝis atesto de ilia amo.

 

    Tage kiam abeloj laboras, la geedzoj kolektas abelreĝinan ĵeleon, malgranda boteleto da abelreĝina ĵeleo vendiĝis je 100 juanoj. Tamen elfosi ĝin el truoj ja estas malfacila laboro kaj provo de ilia pacienco kaj vidkapablo.

 

    30 jaroj pasis, la geedzoj jam eniris en sian maljunecon. "Ni emeritiĝos post ĉi tiu florada tempo", kun ĝojo la geedzoj tion diris.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio