Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kanto bela kiel vivo
2014-06-11

de KE Lan

 

    La 17an de decembro 2013 Tian Haojiang, ĉina basulo, donis recitalon en Carnegie-Halo, Nov-Jorko, por celebri siajn 30-jaran kantistan karieron kaj 19-jariĝon de kontrakto kun la Metropola Operejo en Nov-Jorko.

 


Tian Haojiang 

 

    "La recitalo estas speciala al mi," diris Tian. "En la recitalo mi ludas la sola, tamen mi povas interagi kun ĉiuj spektantoj. Ni kune dividas ĝojon, triston kaj pasion. Mi perceptas, ke ili kantus, spirus kaj pripensus kune kun mi. Ili povus dividi kune kun mi sian komprenon pri kantoj. Mi ŝatas kanti en operejo, ĉar mi povas fronti al multe da belaj okuloj. El tiuj okuloj mi legas multajn aĵojn. Unuvorte kantado en operejo estas eksterordinara."

 

    Por la revo

 

    En la 17a de decembro 1983 kun laŭta voĉo kaj granda revo 29-jara pekinano atingis Nov-Jorkon. Kiam li eliris el la Internacia Flughaveno John F. Kennedy, li havis ĉemane nur 35 usonajn dolarojn, kaj kapablis paroli nur kelkajn anglajn vortojn. En la sekva vespero li aĉetis kontraŭ ok usonaj dolaroj la enirbileton por ambulatorio de la Metropola Operejo, kaj spektis la operon Ernani ĉefrolulitan de Luciano Pavarotti. En tiu momento li sciis, ke li estas destinita por operkantisto. Li estis Tian Haojiang.

 

    Dek jarojn poste Tian, kiu iam ŝerce nomis sin "sovaĝa knabo", subskribis kontrakton kun la Metropola Operejo, kaj unuafoje ludis la de Giuseppe Verdi komponitan operon Lombardi kune kun Luciano Pavarotti. Pro tio li ekfamiĝis en la opera rondo.

 

    En la jaro 2008 Tian adoptis sian angllingvan biografian kanton Laŭlonge de la Muĝanta Rivero: Mia Sovaĝa Travivado de Mao ĝis la Renkontiĝo en solon, kaj prezentis ĝin en la scenejo de la Metropola Operejo. En la akorda kombinado de rakonto kaj muziko, li rakontis al spektantoj sian neforgeseblan travivaĵon -- en la 1970aj jaroj li kantis amkantojn rigardatajn kiel "dekadenca muziko" ludante akordionon por distri siajn kolegojn, kiam li laboris en la hejtkaldrona fabriko en Pekino.

 


Tian Haojiang (dekstre) ludas nov-versian operon Barbisto de Seville en la Nacia Centro por Prezentaj Artoj.

 

    Tamen ĉi-foje en la recitalo Tian pli fokusiĝis al kantado ol rakontado. "Mi neniam imagis kian vivon mi havos. Mi nur volas esplori novan mondon, kaj esti en nova medio kaj havi novan vivon. Mi ne estas homo kontenta pri la aktuala stato. Mi volas provi malsamajn kaj freŝajn aferojn. Mi estas tre scivolema," diris Tian. 

 

    Klopodado por la estonteco

 


Tian Haojiang (maldekstre) kaj reĝisoro Lin Zhaohua provludas la operon Odo al Mia Frato. 

 

    La recitalo konsistis el kvin pecoj: ĉina popola kanto, ario, kanzono, kantado de Mi Kantas Pekinon kaj ĥora kanto de Mi Kantas Pekinon. Mi Kantas Pekinon estas projekto iniciatita de Tian por trejni internaciajn junajn voĉmuzikistojn kanti ĉine. La projekto, la unua en la orienta kaj okcidenta klasikaj muzikistaj rondoj kaj la rondo de opero, celas trejni okcidentajn kantistojn kanti konatajn ĉinlingvajn muzikaĵojn. Kombinado de la ĉinlingva lernado kaj arto de opero povas veki la entuziasmon de fremdlandanoj lerni la ĉinan lingvon kaj disvastigi la ĉinan kulturon tra la tuta mondo. 

 

    Ĉiuj kantoj estas strikte ligitaj kun lia kantista kariero, kaj ĉiu kanto, precipe la kanto Aŭskulti Panjon Rakonti la Pasintecon estas plena je lia riĉa persona sento. Ĉiufoje antaŭ la prezento sur scenejo Tian kantetis tiun melodion por sin malstreĉi en la vestejo. "Ĉiufoje antaŭ la prezentado sur scenejo mi estas nervoza, kaj mia sekreta solvo estas kanti tiun ĉi melodion por min malstreĉi," diris Tian. "Kanzono povas revenigi min al naiveco, kaj ni ĉiuj devas teni infanecon."

 

    Ĉifoje li kantis la arion, kiun li la unuan ellernis en Pekino. Tiutempe li konis nenion pri opero. Foje Tian estis bonŝance elektita de itallingva opero-majstro, kaj ludis la fragmenton Ŝi Neniam Amis Min en la opero Don Carlo komponita de Giuseppe Verdi.

 

    Tian ankoraŭ klare memoras la scenojn de tiuj tagoj. Fronte al 12-paĝa liniaro, Tian ne sciis kiel komenci. Li ne konis la italan lingvon, kaj estis malfacile trovi registron de la voĉo de tiu fragmento. Tial li senlace ekzercis sin tage kaj nokte. Malfeliĉe, li ne povis akiri agnokson de la opera majstro, ĉar li tute ne konis la enhavon de la ario.

 

    "Mia prononco estas malbona, tamen li diris al mi, ke eble iutage en la estonteco mi bone kantos ĝin. Li ne eraris," diris Tian. Post 20 jaroj Tian sukcese kantis tiun ĉi arion en Italio, kaj fariĝis unu el kelkaj ĉinoj kun la kapablo kanti tiun ĉi arion.

 

    En la recitalo Tian kantis ankaŭ la mongolan popolkanton Dek Mil Galopantaj Ĉevaloj, ĉar li prezentis tiun kanton en la enira ekzameno por la Centra Konservatorio de Muziko en la jaro 1977. "Tiu ĉi kanto ŝanĝis mian vivon, kaj de laboristo mi fariĝis studento pri voĉmuziko," li diris.

 


Tian Haojiang (meze) kantas en fabriko.  

 

    Tian atribuis sian sukceson al sia diligenteco. Diplomiĝinte kiel magistro el la Universitato Denver de Usono, por la ĉiutaga pano li eĉ ludis pianon en drinkejoj. Nun li kunfandas siajn travivaĵojn en la komprenon kaj interpreton de opero. 

 

    Tian diris: "Opero estas eleganta arto kaj apartenas al la okcidenta arto. Sukceso en tiu kampo estas malfacila por ĉinaj kantistoj. Laŭ la ĉina diraĵo tio signifas 'neelteneblan malvarmegon ĉe altaĵo'. La opero estas ĉe altaĵo, kaj tre malmultaj povas grimpi sur la pinton. Mi ne scias, ĉu ĉina basulo povas okupi iun lokon tie. Mi havas nek mondnivelan voĉon nek talenton por muziko. Krome, mi komencis malfrue. Mi iris al Usono en la aĝo de 29 jaroj. Tamen diligenteco plenigas mallertecon, kaj por akiri la hodiaŭan atingon mi elspezis penojn 3-4-oble pli multe ol miaj okcidentaj kolegoj." Pro eminenta interpreto de roloj, li subskribis longtempan kontrakton kun la Metropola Operejo, kaj estas internacie rekonata.

 

    Nun Tian trejnas operajn kantistojn ĉinajn kaj fremdlandajn per la projekto "Mi Kantas Pekinon". Li diris, ke li dediĉas nur sian etan forton, tamen tio probable estas tre utila al la aspirantaj gejunuloj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio