Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la Ministra Konferenco de Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj por Akceli Ekonomion kaj Komercon
2014-06-10


En la Ministra Konferenco de Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj por Akceli Ekonomion kaj Komercon 

 


Yang Jiechi (dekstre) intervidiĝas kun reprezentantoj, kiuj ĉeestos la konferencon. 

 

    La 8-an de junio en Ningbo de Zhejiang-provinco de Ĉinio okazis la Ministra Konferenco de Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj por Akceli Ekonomion kaj Komercon. Antaŭ la konferenco Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, intervidiĝis kun diverslandaj reprezentantoj kiuj ĉeestos la konferencon.

 

    Yang Jiechi diris, ke la reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio eniras en la novan disvolvan periodon. Intensigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj utilos al ludo de reciproke kompletigaj avantaĝoj kaj al realigo de la komuna gajno per kunlaboroj.

 

    Gao Hucheng, ĉina ministro pri komerco, prezidis la konferencon kun la temo "Profundigi praktikajn kunlaborojn, realigi komunan disvolvadon". Dum la konferenco la ministroj profunde interŝanĝis opiniojn pri grandigo de komerca skalo, akcelo de ekvilibra disvolvo de komerco, multigo de reciproka investado, intimigo de kunlaboroj kaj komunikado en ekonomio kaj komerco, larĝigo de monkolekta vojo, fortigo de kunlaboroj en konstruado de bazaj instalaĵoj kaj pri aliaj temoj. Ili atingis vastan komunan konon kaj unuvoĉe aprobis la "Komunan dokumenton de la Ministra Konferenco de Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj por Akceli Ekonomion kaj Komercon".

 

    Gao Hucheng diris, ke Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj havas similan disvolvan nivelon kaj troviĝas en la ŝlosila periodo por disvolvi. Ludi reciproke kompletigajn avantaĝojn kaj profundigi la ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj konformas al respektivaj disvolvaj trajtoj kaj al la postulo de la kunlaboroj. Ĉinio estas plena je fido pri la perspektivo de la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio