Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 8-a Pekina Internacia Ekspozicio pri Fuelŝparo kaj Mediprotekto
2014-06-10


La aerpuriga maŝino  

 

    La 8-an de junio inaŭguriĝis la 8-a Pekina Internacia Ekspozicio pri Fuelŝparo kaj Mediprotekto, en ĝi fokusiĝis multaj pintaj teknologioj kaj solvaj planoj por la aera pureco alportitaj de en- kaj eksterlandaj entreprenoj.

 

    La ekspozicio kun la ĉeftemo "Fuelŝpari kaj karbonmalaltigi por la aera pureco" okupas la areon de 21 miloj da kvadrataj metroj, kaj allogis sume 346 entreprenojn el 15 urboj de Ĉinio kaj 12 aliaj landoj, inkluzive de Usono, Germanio kaj Svedio. Inter ili, pli ol 120 prezentos al la publiko pli ol 400 produktaĵojn, teknologiojn kaj sisteme solvajn projektojn por aerpurigo, fuelŝparo kaj mediprotekto.

 

    Ekzemple, la mediprotekta grupo Greentec de Pekino eksponis la maŝinojn por fari traktadon kontraŭ organika kombinaĵo kun volatileco (VOCs). Tiaj poluciaĵoj plejparte venas el la petrolkemia industrio, farba ŝprucigo, mebla farado kaj tiel plu, ili estas ĉefa kialo de aperiĝo de PM2.5. La menciita maŝino ne funkcias kiel tiuj simplaj aparatoj kiuj unue purigas la ellasaĵojn kaj poste ilin forlasas, ĝi okside katalizas la traktaĵojn, tio multe malaltigas la kvanton de VOCs en la ellasita gaso, kaj la purigitaĵo povas esti reutiligita. Nun ĝi estas vastigata en la petrolkemia produkto.

 

    Laŭ la konigo, la ekspozicio daŭros ĝis la 11-a de junio. Dum ĝi oni okazigos ankoraŭ ĉin-usonan forumon pri energia efikeco (de ministra klaso), seminarion pri sud-suda kunlaboro, karbon-malgrandigan tagon kaj aliajn 18 programerojn.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio