Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Fuzhou de Ĉinio la aktivado de la Monda Oceana Tago en 2014
2014-06-09


En la ceremonio de la aktivado de la Monda Oceana Tago en 2014 

 


Volontuloj en agado de purigo de plaĝo sur la placo Haiyu de la insulo Pingtan

 

    La 8-an de junio la aktivado de la Monda Oceana Tago en 2014 kaj tiu de la Oceana Propaganda Tago de Ĉinio okazis en Fuzhou de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio. La aktivado havas la temon "Konstrui la Silkan Vojon sur maro, kunligi kvin kontinentojn kaj kvar marojn".

 

    Dum la ĉi-foja aktivado oni okazigis ceremonion por disdoni la premion "Oceana Persono de la Jaro 2013", kunligan aranĝon de la projekto "Akceli disvolviĝon de la oceana ekonomio", internacian publikan turniron de bicikloj en 2014 , agadon de "pura marbordo", ekspozicion de kulturo kaj fotoj "La pasinteco kaj nunteco de la Silka Vojo sur maro" kaj aliajn aranĝojn.

 

    Okaze de la Monda Oceana Tago la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio okazigis la 3-an desegnan konkurson de la tutlandaj studentoj kaj mezlernejanoj pri kreo de oceana kulturo, someran kampadon de tutlandaj adoleskantoj pri oceanaj scioj, la 7-an konkurson de la tutlandaj studentoj kaj mezlernejanoj pri oceanaj scioj kaj alian serion da aranĝoj por fortigi la konon de la publiko pri protekto kaj ekspluato de oceano kaj altigi ilian konscion pri oceano.

 

    En la 5-a de decembro de 2008 la 63-a Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la 111-an rezolucion kaj decidis, ke la 8-a de junio ĉiu-jare ekde la jaro 2009 estis difinita kiel la Monda Oceana Tago. La asembleo esperas, ke profitante de tiu okazo diversaj landoj donos atenton al oceano, de kiu la homaro dependas por sia ekzistado, trovos la riĉajn valorojn entenantajn en oceano, samtempe detale pririgardos la malutilan influon de la tutgloba poluado kaj troa konsumado de oceanaj resursoj al la oceana medio kaj ĝiaj estaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio