Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La kvar naciaj naturparkoj kune protektas tibetajn antilopojn en migrado
2014-06-06


Tibetaj antilopoj en migrado 

 


Laborantoj de naturparko en observado de tibetaj antilopoj en migrado 

 

    La 4-an de junio laborantoj de la Kekexili-a Nacia Naturparko en Qinghai, la Qiangtang-a Nacia Naturparko en Tibeto, la Nacia Naturparko en la fonto de la tri riveroj en Qinghai kaj la Nacia Naturparko ĉe la monto Altun en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono unuafoje renkontiĝis en la limo inter Qinghai, Xinjiang kaj Tibeto. Ili kune patrolos sur montoj por protekti la tibetajn antilopidojn en migrado.

 

    Jiu Xie, vicestro de la Administracio de la Nacia Naturparko de Ĉinio ĉe la fonto de la tri riveroj, diris, ke en la jaro 2010 la kvar naciaj naturparkoj kune subskribis la Interkonsenton de la Kvar Naciaj Naturparkoj pri Protekto de Tibetaj Antilopoj. La ĉi-foja patrolado sur montoj estas protekta agado plej grandampleksa kaj plej grandskala en la ĉefaj vivlokoj de tibetaj antilopoj de la jaro 2010."

 

    Jiu Xie diris, ke la ĉefa celo de la unu-monata patrolado sur montoj estas por kontroli kaj kapti kontraŭleĝajn ĉasistojn. Post fino de la patrolado la kvar naturparkoj atingos memorandon pri starigo de protekta mekanismo de kunaj kunlaboro kaj agadoj por savi pereontajn tibetajn antilopojn.

 

    Laŭ konigo de laboranto de la Kekexili-a Nacia Naturparko, ĝis la fino de la lasta jarcento granda nombro da tibetaj antilopoj kiel bestoj unuagrade protektataj de la ŝtato estis ĉasitaj pro altprezo de la felo kaj pro tio la nombro de la bestoj estis nur ĉirkaŭ 20 mil. En la komenco de la kuranta jarcento Ĉinio starigis kvar naturparkojn en la ĉefaj vivlokoj de tibetaj antilopoj. Dank' al tio nun la nombro de tiuj bestoj atingis ĉirkaŭ 300 mil.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio