Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 5-a foiro "Supra Vino 2014 en Ĉinio"
2014-06-06


Inaŭguriĝis la "Supra Vino 2014 en Ĉinio" 

 


Vin-eksponejo de Francio  

 

    La 4-an de junio inaŭguriĝis en la Ĉina Nacia Kunvena Centro en Pekino la 5-a internacia foiro de vino "Supra Vino 2014 en Ĉinio", kies temo estas "Venu al Ĉinio, gustumu vinon de la mondo". La foiro daŭras 3 tagojn.

 

    Koncernaj entreprenoj okazigas gustumadon kaj diskutadon por diskonigi la kompanion kaj la novan vinon. La plej novaj informoj pri vino estas publikigitaj al la vizitantoj kaj amaskomunikiloj per tiu ĉi foiro.

 

    Kun areo de 22 mil kvadrataj metroj, la foiro altiris al si pli ol 5 mil vin-entreprenojn el 25 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Francio, Hispanio, Italio, Germanio kaj Grekio. Okazos ankaŭ kunveno de vin-gustumado, konkurso de kelistoj, pintkonferenco de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj aliaj pli ol dek aktivadoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio