Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Krei pli belan estontecon de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko
2014-06-05

de YIN LIANG

 


Li Keqiang prelegas en la Konferenca Centro de la Afrika Unio. 

 

    La 5-an de majo en la Konferenca Centro de la Afrika Unio en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, ĉina ĉefministro Li Keqiang faris prelegon sub la titolo "Krei pli belan estontecon de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko". En sia prelego li resumis la pozicion de Afriko en la politika kaj ekonomia dispozicioj de la mondo en tri flankoj. Li diris, ke por plue profundigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Afriko, la du flankoj devas firme teni la jenajn kvar bazajn principojn: sincere kaj egale trakti unu la alian, akceli reciprokajn fidon kaj solidarecon, kune projekti tolereman disvolvon kaj renovigi praktikajn kunlaborojn.

 

    Tri gravecoj de Afriko

 


Li Keqiang (meze) kaj lia edzino vizitas ekspozicion pri ĉinaj fervojoj kaj aviado en la Konferenca Centro de la Afrika Unio. 

 

    "Tio estas la unua fojo por mi viziti Afrikon post mia ĉefministriĝo de Ĉinio kaj estas la dua fojo por mi suriri sur tiun ĉi miraklan teron. La nunaj gvidantoj de Ĉinio kreskis aŭskultante la rakontojn pri la nacia sendependeca movado de Afriko kaj zorgante pri la konstruado de la Tanzanio-Zambia Fervojo," Li Keqiang diris: "antaŭ 5 jaroj mi vizitis Egiption, hejmlokon de Faraono, kaj hodiaŭ mi venis al Etiopio, tegmento de Afriko. Mi profunde sentas, ke la ĉina popolo kaj la afrika havas similajn spertojn kaj taskojn en disvolvado kaj interkomunikan serĉadon en spirito." Li resumis la pozicion de Afriko en la politika kaj ekonomia dispozicioj de la mondo en tri flankoj. 

 

    Li diris, ke Afriko estas grava membro sur la politika areno de la mondo. Afriko kun 54 landoj okupas pli ol kvaronon da seĝoj en la ĝeneralaj asembleoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ludis gravan rolon en konservo de la paco kaj stabileco de la mondo. La ĝenerala potenco de la afrikaj landoj senĉese plifortiĝas, la procezo de integriĝo iom post iom rapidiĝas en afrikaj landoj. Solidaraj, ili kune donas siajn voĉojn en la tutgloba disvolvo, klimata ŝanĝiĝo, reformado de la internacia reg-sistemo kaj en aliaj gravaj aferoj.

 

    Afriko kun vasta teritorio, abundaj riĉfontoj kaj diligentaj popolanoj estas nova brila punkto por kreskado de la tutgloba ekonomio. Nun estas ellasata la granda latenta povo de miliardo da afrikanoj. En la nova jarcento Afriko plirapidigas siajn disvolvajn paŝojn, ĝia ekonomio averaĝe kreskas je pli ol 5% ĉiu-jare. Afriko, unu el la regionoj en la mondo kun la ekonomio kreskanta plej rapide, fariĝis brila punkto por la ekonomia kreskado en la situacio de la internacia financa krizo. La totala ekonomia sumo de Afriko atingis 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj kaj Afriko estas rekonata kiel nova merkato tre grava en la tuta globo.

 

    Afriko kun longa historio kaj brila kulturo estas konsista parto de la homa civilizacio. Ĝi estas devenloko de la monda civilizacio kaj havas profundan influon al riĉigo, interŝanĝo kaj disvastigo de la homaj kulturoj. Kaj la komuna "avino" de la homaro Lucy kaj la antikva piramido, kaj la simplaj kaj ritmoklaraj tamburbatoj, kaj la simplaj kaj vigloplenaj dancoj ĉiuj estas belaj nomkartoj de Afriko.

 

    Ses grandaj projektoj pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko

 

    Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Afriko kune skribis brilajn ĉapitrojn kaj nun malfermas la novan paĝon. Nun la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Afriko estas pli vastaj, la bazo por kunlaboroj -- pli firma, kaj la duflankaj kunlaboroj alfrontas bonan historian ŝancon. Rigardante al la estonteco Ĉinio volontas penadi kune kun afrikaj landoj, pozitive antaŭenpuŝi la ses grandajn projektojn kaj plue akceli ĉiuflankajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Afriko.

 


Komence de 2012 la Konferenca Centro de la Afrika Unio helpe konstruita de Ĉinio estis inaŭgurita en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio. 

 

    1. La projekto de industria kunlaboro -- konstrui en Afriko esploran kaj ekspluatan centron de fervojoj por grandrapida trajno

 

    Ĉinio penados por ke en la jaro 2020 la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko atingu ĉirkaŭ 400 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la rekta investado de Ĉinio al Afriko -- 100 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    Ĉinio pozitive partoprenos en afrika konstruado de aŭtovojoj, fervojoj kaj instalaĵoj de telekomunikoj kaj elektropovoj por realigi interligiĝon kaj interkomunikiĝon inter regionoj en Afriko. La ĉina registaro proponas, ke ĉinaj entreprenoj fondu en Afriko kune investitan aerkompanion kaj liveru al ĝi civilajn pasaĝer-aviadilojn por disvolvi aviadan industrion en Afriko. Krom tio, Ĉinio starigos en Afriko esploran kaj ekspluatan centron de fervojoj por grandrapida trajno.

 


Tanzania-Zambia Fervojo kune konstruita de Ĉinio, Tanzanio kaj Zambio  

 

    2. La projekto de kunlaboro en protekto de ekologia medio -- liveri al Afriko 10 milionojn da usonaj dolaroj por protekti la sovaĝajn bestojn

 

    Por protekti la sovaĝajn bestojn de Afriko la ĉina registaro liveros al Afriko monhelpon je 10 milionoj da usonaj dolaroj kaj plifortigos teknikajn kunlaborojn kaj spertajn interŝanĝojn kun la afrikaj landoj. Ĉinio antaŭenpuŝos la konstruadon de la "Komuna esplor-centro de Ĉinio kaj Afriko" en Kenjo por diskuti pri protektado de la biologia diverseco, regado de dezertiĝo, demonstrado de la moderna agrikulturo kaj pri aliaj temoj zorgataj de la afrikaj landoj, senĉese intensigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Afriko en la kampo de eko-media protektado, pozitive disvolvi purajn energiojn kaj renovigeblajn energiojn, evolui protektante kaj protekti evoluante por ke la bela Ĉinio kaj la verda Afriko kune iru antaŭen.

 

    3. La projekto de financa kunlaboro -- pliigi al Afriko krediton de 10 miliardoj da usonaj dolaroj

 

    Ĉinio decidis pliigi al afrikaj landoj krediton de 10 miliardoj da usonaj dolaroj kaj per tio la sumo de kredito promesita de Ĉinio atingos 30 miliardojn da usonaj dolaroj. Samtempe Ĉinio pliigos enmeton de mono al la fonduso por disvolviĝo de Ĉinio kaj Afriko je 2 miliardoj da usonaj dolaroj kaj tiel la sumo de la fonduso atingos 5 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio esperas, ke Afriko bone uzos la krediton por siaj malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, kaj subtenos ilian disvolvon, kaj volas fari intertraktadon kun la disvolva banko de Afriko por starigi monkolektitan fonduson kaj starigi triflanke kunlaboran platformon por afrika konstruado en bazaj instalaĵoj. Ĉinio volas intensigi duflankajn kunlaborojn en reciproka konto-reguligo de mono, interŝanĝo de mono, reciproka starigo de filioj de financaj institucioj kaj en aliaj flankoj.

 


La fabriko de la ĉina kompanio Haixin en Johannesburg de Suda Afriko 

 

    4. La projekto de interŝanĝoj kaj kunlaboroj en kulturo kaj eduko -- liveri registarajn stipendiojn al 18 mil afrikaj studentoj

 

    Ĉinio bone praktikos la "planon pri la kultura kunlabora partnero de Ĉinio kaj Afriko", la "amikan agadon inter civitanoj ĉinaj kaj afrikaj" kaj aliajn programojn, precipe tiujn pri la ĉina kultura centro kaj la konfucea instituto, kiuj profundigis la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio ĉiuflanke antaŭenpuŝos la "planon pri afrikaj talentuloj" kaj en la difinita tempo plenumos la celon liveri registarajn stipendiojn al 18 mil afrikaj studentoj kaj trejni por Afriko 30 mil personoj kun diversaj kapabloj. Ĉinio jam donis 10 milionojn da usonaj dolaroj al la Internacia Mona Fonduso por altigi profesian lertecon de afrikaj laborfortoj. Ĉinio donos al afrikaj landoj helpon per profesia trejnado kaj aliaj manieroj por altigi kvaliton de homforta resurso de Afriko.

 

    5. La projekto de kunlaboro por redukti malriĉecon -- trejni 2 mil administrantojn je agrikultura tekniko

 

    Antaŭ nelonge Ĉinio kaj la Afrika Unio publikigis la Programon por intensigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Afriko en redukto de malriĉeco. Ĉinio volontas dividi spertojn de la afrikaj landoj pri redukto de malriĉeco. Ĉi-jare estas la jaro de agrikulturo kaj sekureco de greno de Afriko. Ĉinio plenumos kune kun la Afrika Unio kaj la afrikaj landoj la "Demonstran projekton de bonkvalito kaj grandproduktado de agrikulturo" por levi la nivelon de agrikultura tekniko de afrikaj landoj kaj produkto-kvantojn de agrikulturaĵoj. Ĉinio plenumos ankaŭ la "Sunbrilan planon de Ĉinio kaj Afriko pri la agrikulturo" kaj trejnos por Afriko 2 mil administrantojn je agrikultura tekniko en la venontaj 5 jaroj. Ĉinio liveros al Afriko pli multe da helpoj en trink-akvo, preventado kaj kuracado de infektaj malsanoj kaj en aliaj kampoj pri la popola vivo.

 


Ĉina agronomo instruas afrikan lernanton administri ekologian agrikulturan ĝardenon. 

 

    6. La projekto de kunlaboroj por la paco kaj sekureco -- helpi Afrikon fondi rapide reagajn trupojn

 

    Ĉinio firme subtenos Afrikon en traktado de ĝiaj aferoj per ĝiaj propraj manieroj. Ĉinio profunde plenumos la "Proponon pri pacaj kaj sekuraj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko", faros pozitivan esploron por liveri al Afriko helpon en fondo de konstanta armeo kaj de rapide reagaj trupoj, subtenos Afrikon starigi kolektivan sekuran mekanismon, pliigos kunlaborojn kun Afriko en trejnado de homoj, divido de informoj, kunaj manovroj kaj ekzercoj kaj en aliaj flankoj, helpos Afrikon plifortigi kapablojn por konservi la pacon, batali kontraŭ terorismo kaj piratoj. Por trakti la humanisman krizon en la Sud-Sudano Ĉinio liveros al la lando humanisman helpon de 50 milionoj da juanoj.

 


Medicina taĉmento de la ĉina packonserva trupo donas kulturan helpon al afrikaj infanoj.  

 

    Ĉinio kaj Afriko kunlaboros por kuna disvolvo

 

    "Kuna penado de araneoj sufiĉas por enretigi leonon", tiu proverbo de Etiopio malkovras la simplan veron: solidareco estas forto. "Vi probable forgesos tiujn, kiuj ridis kune kun vi, sed neniam vi forgesos tiujn, kiuj ploris kune kun vi", tiele taksis la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko Li Keqiang en sia prelego. Dum la disvolva vojaĝo de Afriko, ĝin ĉiam traktas Ĉinio kiel sia parenco kaj amiko.

 


Ĉina volontulo kaj afrikaj lernantoj  

 

    Dum la pasintaj 50 jaroj Ĉinio kaj Afriko skribis brilajn ĉapitrojn kaj nun ili turnas la novan paĝon. La historio kaj realo pruvis, ke disvolviĝo de Ĉinio alportos ŝancon al Afriko, dum Ĉinio profitos el la disvolvo de Afriko. La disvolvo kaj progreso de Ĉinio kaj Afriko faros la mondon pli bela.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio