Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Origina vilaĝeto en la montaro Mengshan
2014-06-05


Mongshan-montaro sub la vespera suno 

 

    La montaro Mengshan sin trovas en la nordokcidenta parto de la urbo Linyi de la provinco Shandong en la orienta Ĉinio. Ĝia ĉefa pinto Guimengding altas 1156 metrojn super la marnivelo. Ĝi estas majesta kun pitoreskaj pejzaĝoj kaj preskaŭ tute kovrita de arbaro inkluzive de ekologia arbaro ampleksanta dudek mil hektarojn. En la arbaro kreskas diversaj vegetaĵoj kun multspecaj kuracherboj, farante la lokon botanika ĝardeno de norda Ĉinio kaj plej grava "verda pulmo" de la duoninsulo Shandong. Ĉi tie pluvas multe, riveretoj disetendiĝas, fontoj troviĝas ĉie kaj termofontoj abundas. En la montaro aero estas tre freŝa. Laŭ mezurado, la oksigena anjono povas atingi 2.2 milionon po kubcentimetro, kaj pro tio ĝi meritas la nomon "natura oksigen-spirejo".

 

    La bona medio faris la regionon fama vivlongigejo kaj sanigejo. Ĉirkaŭ 7 aŭ 8 kilometrojn oriente de la montpinto Guimengding, ni vidis ŝtonan dometon en malgranda vilaĝo sin kaŝanta profunde en la montaro.

 


Origina ŝtondometo 

 

    Ni renkontis maljunan sinjoron Bu. Liaj hararo kaj barbo jam griziĝis, sed liaj paŝoj restas firmaj kaj fortaj dum la korpo rekta. Li, paŝtante kaprojn laŭ monta firsto, rakontas al ni pri la deveno de la ŝtona dometo: Frue en la jaro 1128 kiam ankoraŭ ardis milito inter la dinastioj Song kaj Jin, la prauloj de la familio Bu venis ĉi tien por eviti batalojn. Ili trovis, ke en Mengshan estas densa arbaro, kie eblas kaŝi sin kaj rikolti sufiĉe da fruktoj por sin satigi; ili do konstruis domojn kaj ekloĝis ĉi tie. Pro tio, ke la plej frua domo estis starigita ĉe staranta ŝtonego, oni nomis la vilaĝeton "Lishiwu (ŝtonstara dometo)". Ĉar "Lishi" samsonas kiel "familio Li", oni misnomis ĝin ŝtona dometo de la familio Li. Sed fakte ĉi tie neniu vilaĝano havas la familian nomon Li; ili havas la sekvajn tri familiajn nomojn: Bu, Zhao kaj Liu.

 

    En proksimaj valetoj restas ankoraŭ kelkaj "ŝtonstaraj dometoj" kiuj plejparte estas forlasitaj. Sed la vilaĝanoj ŝatas la dometojn, ili kolektas ŝtonojn de proksimaj montoj kaj konstruas el ili simplajn dometojn sur la montaj deklivoj. Oni ne uzas koton nek cementon, sed nur stakigas la ŝtonojn unu sur alia. La dometo ŝajnas tre simpla, sed ĝi estas fortika kontraŭ ventoj kaj pluvoj kaj efike reguligas la temperaturon. Eĉ fama poeto verkis poemojn pri tiuj dometoj.

 


Loka maljunulino 

 

    Se iuj iras en la vilaĝon laŭ vojeto farita el ŝtonplatoj, oni povas vidi ŝtonmurajn kortojn kun pordoj plektitaj el vergoj, muelilojn ĉe mura angulo, lante herbmaĉantajn bovojn kaj kaprojn, kunludantajn hundojn kaj katojn sub tegmentoj kaj manĝserĉantajn kokinojn ĉe brullignaro...ĉio estas nature harmonia. Se oni paŝas laŭ la malebena ŝtonvojeto supren, tie vidiĝas diversformaj ŝtonoj kuriozaj kaj tamen belaj. Ili kuŝas aŭ ĉe krutaĵoj, aŭ en rapida akvofluo; kaj sur la randoj de teraskampoj videblas aŭ verdaj folioj, aŭ aromaj floroj kaj fruktoj...

 


Turisma loko en la montaro Mengshan 

 

    La origina medio kaj amikaj popolmoroj ŝajne gardas ĉi tiun lokon kontraŭ ekstera bruo. La loĝantoj persiste loĝas en la trezora loko postlasita de siaj prauloj kaj insistas pri siaj agoj honestaj kaj puraj. Kamparanaj metiejoj de patkukoj, toufu-oj, vino, oleo, mantoo kaj mielo estas dissemitaj en diversaj anguloj de la antikva vilaĝeto, kaj el ili aŭdiĝas kantoj pri natura vivo de la lokanoj. La modernuloj kiuj vivas en urboj kun dense starantaj domoj, torenta trafiko kaj palpebrumantaj reklam-lumoj certe envios la vilaĝanojn pri ilia paco, trankvilo kaj komforto, kaj la urbanoj certe rigardos ĉi tiun lokon kiel arkadion anim-refreiŝigan.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio