Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis la Dialogo Ŝangri-La
2014-06-04


Wang Guanzhong en prelegado 

 

    La 1an de junio en Singapuro fermiĝis la Dialogo Ŝangri-La.

 

    La Dialogo Ŝangri-La estas pintkunveno pri azia sekureco kunaranĝita de la Internacia Instituto pri Strategiaj Studoj de Britio kaj la Ministerio de Defendo de Singapuro. Ekde la jaro 2002 la dialogo okazas ĉiujare en la singapura hotelo Ŝangri-La. Ĝi estas dialoga mekanismo de multflanka sekureca kunlaboro, establita en Azi-Pacifiko post la terorista atako de la 11a de septembro.

 

    Wang Guanzhong, vicstabestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, faris prelegon sub la titolo Starigi azian sekurecan koncepton por kune krei belan estontecon de Azi-Pacifiko. Li prezentis kvin proponojn por antaŭenigi regionan kunlaboron de la defend-sekureco: profundigi dialogojn kaj interŝanĝojn por akceli strategian interfidon; fortigi sekurecajn kunlaborojn por kuna disvolvo; vastigi kunlaborojn en batalo kontraŭ katastrofoj por kune alfronti defiojn; elstarigi marajn kunlaborojn por konservi la maran sekurecon; starigi sekurecan mekanismon por efike regi diverĝojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio