Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dai Jianrong, trejnisto de la ĉampiono de la Specialaj Olimpikoj (II)
2014-06-04

de NIAN XINHONG

 

    Persisto -- "Mi neniam pensis pri forlaso de la lernejo"

 

    Dai Jianrong diris, ke instruisto ne nur estas simpla titolo de profesio, "instruistiĝo en speciala lernejo iasence signifas elekti tian vivmanieron."

 


Dai Jianrong kaj liaj lernantoj en la konkursejo de la Specialaj Olimpikoj en Ateno 

 

    En pluraj jaroj antaǔ ol eniri en la lernejon Xinmeng, Dai Jianrong havis la kutimon fari sieston, tamen por pli bone zorgi pri siaj lernantoj, li volonte restis ĉe la lernantoj por akompani ilin dum tagmezo. Iutage unu el la lernantoj abrupte falis en epilepsion, ŝaǔmo sputiĝis el la buŝo. Vidinte tion Dai tuj traktis la aferon por li kaj dum la tuta tagmezo li restis apud li por la zorgado, kaj diris: "Mi estas trankvila, se nur mi restas ĉe li."

 

    Dai Jianrong diris, ke en la pasintaj dudek jaroj li neniam pensis pri forlaso de la lernejo, "foje venis al mi ŝanco por alia laboro kaj alia vivmaniero, tamen kiam mi eniris en la klasĉambron kaj vidis la naivajn vizaĝojn de la lernantoj, mi antaǔsentis melankolion pro la propabla foriro. Dai daǔrigis, ke senkonscie li jam rigardis la lernantojn kiel siajn proprajn infanojn, "ili ne povas forlasi min kaj ankaŭ mi tion ne povas!"

 


Fama ĉina korbpilkisto Yao Ming signaturas por la lernantoj. 

 

    Rikolto -- "Ora medalo ne estas celo, mia fina celo estas altigi ilian vivkapablon"

 

    En la oficejo de la lernejo Xinmeng estas multaj pokaloj, medaloj kaj honoraj diplomoj. Kiam oni demandis pri la kvanto de tiuj premioj, Dai Jianrong nur respondis simple: "Mi ne kalkulis ilin."

 

    La ciferoj el la lernejo montras, ke Dai Jianrong gvidis 125 hom/fojojn partopreni en konkursoj, nome specialaj olimpikoj de la mondo, tiu de Azi-Pacifiko kaj de Ĉinio. En tiuj konkursoj la de li gvidata teamo gajnis 59 orajn medalojn, 50 arĝentajn kaj 49 kuprajn, interalie 6 oraj kaj 7 kupraj medaloj venis el la mondnivelaj konkursoj. 8 lernantoj ricevis premion de la Plej Bona Sportisto de Specialaj Olimpikoj de la lando.

 


Medaloj kaj diplomoj rakontas la diligentecon kaj rikolton de Dai Jianrong.  

 

    Alfronti tiel multajn honorojn Dai Jianrong nur simple diris: "Surface mi instruis al ili pilkofrapetadon, tamen fakte tra tiu sporto ili spertis la ŝanĝiĝon de nekapablo de sinvestado, manĝado kaj duŝado al la kapabliĝo en tiuj agadoj." Li daǔrigis: "La konkurso ne celas gajnon de la ora medalo, sed altigi ilian vivkapablon kaj fine eniri en la socion."

 

    Liaj lernantoj post diplomiĝo trovis okupon aǔ en fabriko de ŝtala fenestro, aǔ en vestovendejo, aǔ en supermerkato, aǔ en laktotea butiko, "Estas la plej fiero por mi, ke la lernantoj kapablas sin zorgi mem kaj trovi laboron," Dai Jianrong esperas, ke la socio povas akcepti ilin kaj donas al ilin pli da ŝancoj. Ilia simpla revo estas vivi kiel ordinaraj homoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio