Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Koreaj popolanoj donacis multe da mono pro sinko de la pramo Sewol
2014-06-04


Koreaj popolanoj faras manifestacion kontraŭ la registaro.  

 

    Ĝis la 30-a de majo koreaj popolanoj donacis pli ol 78.3 miliardojn da koreaj dolaroj al familianoj de la mortintoj kaj perdintoj en la sinko de la pramo Sewol antaŭ unu monato. Estis 12 donacaj stacioj en la tuta lando, kaj oni planis donaci pli ol 10 milionojn da koreaj dolaroj. Sed familianoj de la mortintoj kaj perdintoj ne konsentas pri la donacado. Ili deklaris, ke oni devas ĉesigi la donacadon, kiu ne estas ilia volonto.

 

    Koreaj popolanoj esprimis ankaŭ deziron por helpi la familianojn, kiuj ne tiel forte malkonsentas kaj esperas, ke la donacado estos ĝusta kaj la granda kvanto da mono -- bone uzata. Post sinko de la pramo, koreaj popolanoj havas seriozan malfidon al la registaro kaj publikaj organizoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio