Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Volapuko havas novan Cifal!
2014-05-30

 

    La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).

 

    La nomo Volapük (kion Zamenhof esperantigis Volapuko) signifas "monda lingvo". Ĝi estis la unua internacia lingvo, parolata inter homoj de multegaj nacioj. Johann Martin Schleyer (1831-1912), germana pastro, la unua Cifal, kreis la lingvon en 1879. Subtenantoj baldaŭ havis movadon tra Eŭropo. Post dek jaroj estis anoj ĉie, ekzemple en Japanujo, Ĉinujo, Afriko, Usono, Aŭstralio. Estis pli ol 250 kluboj, pli ol 50 revuoj, kaj pli ol 500 eldonaĵoj. Ĝi estis tiel populara, ke du vaporŝipoj en Rejno nomiĝis Volapük. Multaj el la unuaj esperantistoj estis antaŭe entuziasmaj volapukistoj.

 

    La Volapuka movado malfortiĝis post la morto de Schleyer, ĝis en 1931 d-ro Arie de Jong eldonis gramatikon kaj vortaron, kaj restarigis la lingvon. Li ankaŭ fondis internacian revuon, kiu aperis ĝis la 1960aj jaroj.

 

    Brian Bishop, la sepa Cifal ekde 1984, starigis novan Zänabür Volapüka (Centra Oficejo pri Volapuko) por kunigi kaj disponigi ĉiuspecajn Volapukajn materialojn, inter kiuj multaj eroj estis hereditaj de antaŭaj prezidantoj. La havaĵo de la Centra Oficejo nun restas ĉe la biblioteko Butler de la Esperanto-Asocio de Britio. Krome, troviĝas multaj volapukaĵoj en la Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno, en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj aliloke. Reinhard Haupenthal eldonas multajn librojn pri kaj en la lingvo ĉe sia Iltis Verlag. Post la centjara datreveno de Volapuko en 1979, Ralph Midgley fondis novan organon Vög Volapüka (Voĉo de Volapuko). En 2007 la movado oficialiĝis kiel Sog Bevünetik Volapüka (Internacia Societo de Volapuko).

 

Brian Bishop

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/volapuko/)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio