Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Raportistoj de arabaj landoj alte taksis la Kvaran Pintkunvenon de KIKRA
2014-05-30

de SHEN XU

 


En la Kvara Pintkunveno de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio 

 


Fremdlandaj raportistoj vizitas la eksperimentan zonon de la libera komerco en Ŝanhajo.  

 

    Dum la Kvara Pintkunveno de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio (KIKRA), kiu okazis en Ŝanhajo la 20-an kaj la 21-an de majo, nemalmultaj raportistoj el arabaj landoj esprimis sian grandan atenton al la pintkunveno. Ili opinias, ke ĝi havos gravan influon por akceli kunlaborojn de la aziaj landoj en la kampo de sekureco.

 

    Ahmed Hamdan, libera verkisto kaj informa komentariisto de Irako, diris, ke nuntempe la sekura situacio en Irako estas iom pli bona ol tiu de antaŭaj kelkaj jaroj, tamen tie ankoraŭ okazas perfortaj eventoj, pro tio konservo de la sekureco ankoraŭ estas la plej grava afero de la iraka registaro. Li opinias, ke oni ne devas izole rigardi la sekurecon de Irako, ĉar ĝia situacio estas intime kunligita kun la sekureco de ĉirkaŭaj landoj kaj tiu de Azio. Pro tio la iraka registaro donis grandan atenton al la ĉi-foja pintkunveno.

 

    Ahmed Hamdan diris: "Nuntempe ĉu por Irako aŭ por aliaj landoj en Azio la sekura situacio ne estas tre ĝojiga. La ĉi-foja pintkunveno havas gravan signifon por la aziaj landoj. Ĝi liveris al la membrolandoj de KIKRA ŝancon por kune interkonsiliĝi kaj ellabori praktikeblan planon pri kolektiva sekureco de Azio, kaj ĝuste pro tio Irako donis grandan atenton al la pintkunveno. Kiel gastiganto de la ĉi-foja pintkunveno Ĉinio tenas bonajn rilatojn kun aziaj landoj kaj kapablas ludi gravan rolon en konservo de la kolektiva sekureco de Azio."

 

    Abill Jamiller, komentariistino de la Mezorienta Radiostacio en Egiptio, diris, ke ankaŭ Egiptio estas membrolando de KIKRA kaj nun ĝia situacio troviĝas en daŭra tumultado. Ŝi opinias, ke la kuna diskutado de la membrolandoj de KIKRA pri la kolektiva sekureco utilos al akcelo kaj restarigo de stabileco de Egiptio.

 

    Abill Jamiller diris: "En la nuna epoko de tutglobiĝo la internacia kunlaboro estas necesa. Mi opinias, ke la sekureco de Egiptio ne nur estas afero de la egipta organizo pri sekureco kaj tiu de la egiptoj, sed ankaŭ estas kunligita kun la tuta regiono. La Kvara Pintkunveno de KIKRA donis al la aziaj landoj gravan ŝancon por interŝanĝi kaj kunlabori. Ĝi donis ankaŭ al Egiptio ŝancon por interkonsiliĝi kun aliaj aziaj landoj por kune trakti la defion de terorismo, konservi la regionan sekurecon kaj utilos al restarigo de la stabileco en Egiptio."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio