Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio refutis la diron de japana gvidanto pri la kolizio de ĉina kaj vjetnama fiŝŝipoj
2014-05-29


Qin Gang en respondo de demandoj 

 

    La 27-an de majo en la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, responde al la diro de japana gvidanto pri la kolizio de ĉina kaj vjetnama fiŝŝipoj, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la japana gvidanto, kiu publikigis la diron ignorantan la fakton, penedas profiti el senorda situacio, havas kaŝitan intencon kaj avidas nenion krom tutmonda ĥaoso.

 

    Iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke laŭ rilata informo, akceptante intervjon en la 23-a de majo japana ĉefministro Shinzo Abe diris, ke la ĉina ekspluatado en la akvoj, pri kies teritorio Ĉinio kaj Vjetnamio havas siajn proprajn opiniojn, kaŭzis pluan streĉiĝon de la dulandaj interrilatoj kaj Japanio ne toleros ŝanĝi la nunan staton per forto aŭ minaco.

 

    Qin Gang diris, ke de la antikveco Xisha-insularo estas teritorio de Ĉinio kaj la esplorado kaj putoborado de Ĉinio estas disvolvitaj en ĝiaj propraj akvoj nediskuteblaj. Ĉinio faras sian aferon en siaj akvoj kaj neniun incitis kaj ofendis, sed estis absurde kaj kontraŭleĝe ĝenataj de iuj landoj kaj estis senrespondece riproĉitaj de iuj landoj. Tio estas senprincipa kaj absolude neakceptita de Ĉinio.

 

    Qin Gang rimarkigis Japanion ne forgesi, ke Xisha-insularo de Ĉinio estas perforte okupita de Japanio dum la Dua Mondmilito kaj post la milito Ĉinio reprenis sian suvenerecon super Xisha-insularo. Pri tio Japanio neniam havas disputon. Qing Gang urĝas Japanion respekti la fakton, ĉesigi kreon de malakordoj kaj ne publikigi nerespondecajn dirojn.

 

    Qin Gang diris, ke japanaj gvidantoj ofte klaĉis pri la forto de Ĉinio. La forto de Ĉinio estas por defendi ĝiajn suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon. Ĝi estas pozitiva energio por akceli la pacon, stabilecon kaj disvolvon de la mondo. Iuj landoj kaj iuj personoj revas, ke Ĉinio eble glutos la malbonan rezulton de detruiĝo de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de sia ŝtato. Se iuj demandas, kion la forto de Ĉinio ŝanĝas, Ĉinio povas respondi al ili, ke tio, kion la forto de Ĉinio ŝanĝis, estas la revo de iuj landoj kaj iuj personoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio