Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La aktivado "Fremdlandaj fotistoj fokusas Pekinon en 2014" inaŭguriĝis en la Somera Palaco
2014-05-28


En la inaŭgura ceremonio de la aktivado "Fremdlandaj fotistoj fokusas Pekinon en 2014" 

 


Wang Hui en parolado en la inaŭgura ceremonio de la aktivado

 


Wang Hui donas atestilon al fremdlandaj fotistoj. 

 


Fremdlanda fotisto montras sian atestilon ĵur ricevitan.  

 


Renkontiĝo de malnovaj amikoj 

 


Joe McNally (la 5-a de dekstre) el Usono en la Somera Palaco de Pekino 

 


Fremdlanda fotisto en fotado 

 

    La 26-an de majo en la Somera Palaco de Pekino inaŭguriĝis la aktivado "Fremdlandaj fotistoj fokusas Pekinon en 2014" kune organizita de la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Pekino, la Pekina Asocio por Kultura Interŝanĝo kun Aliaj Landoj kaj aliaj organizoj.

 

    Wang Hui, direktoro de la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Pekino, konigis, ke la aktivado "Fremdlandaj fotistoj fokusas Pekinon" estis komencita en la jaro 1999. Ĉiu-jare la organizantoj de la aktivado invitas eminentajn fotistojn el diversaj landoj veni al Pekino por fotado. Dum la pasintaj pli ol 10 jaroj ĉirkaŭ 100 fotistoj el Britio, Rusio, Usono, Italio, Turkio, Kanado kaj aliaj dekoj da landoj partoprenis en la aktivado. Per siaj fotiloj ili registris la urbon antikvan kaj modernan, la paŝojn de ĝia moderna konstruado, diligentan laboradon de pekinanoj kaj ilian feliĉan vivon... La miloj kaj miloj da fotoj akumulitaj dum pli ol 10 jaroj fariĝis valoraj foto-dokumentoj pri ŝanĝiĝo kaj evoluado de Pekino. Samtempe fotado starigis ponton por komunikado de fremdlandaj fotistoj kaj Pekino. La fotistoj montris la belecon de Pekino je siaj apartaj vid-anguloj.

 

    Kvankam la 10 fremdlandaj fotistoj, kiuj venis al Pekino por partopreni en la aktivado, iam vizitis Pekinon antaŭe, tamen ili ankoraŭ estas plenaj je entuziasmo pri fotado de Pekino. Ĉi-foje estas la kvara fojo por Joe McNally el Usono veni al Pekino. Li multfoje ricevis internaciajn premiojn kaj ĉi-foje li volas foti metiistojn de Pekino. Li diris: "Mi volas viziti te-trinkejojn por registri lertecon de te-metiistoj kaj ilian vivon."

 

    Beyhan zdemir el Turkio diris, ke li tre ŝatas la ĉinan historion kaj opinias, ke la turka kulturo kaj la ĉina havas multe da komunaj punktoj. Li diris: "Mi montros al turkanoj la fotojn fotitajn de mi mem en Pekino por ke pli multe da homoj konu la novan Pekinon."

 

    Dum la unu-semajna aktivado la fotistoj celos siajn lensojn al la Ĉiela Altaro, la Imperiestra Palaco, CBD (Centra Komerca Distrikto), la Financa Strato, la Nacia Granda Teatro, la strateto Suda Luoguxiang, la te-trinkejo Laoshe, la Granda Muro Mutianyu, la monto Xiangshan kaj al aliaj lokoj por registri naturajn pejzaĝojn de Pekino, ĝiajn kulturajn trajtojn kaj popolajn morojn.

 

    La aktivado daŭros ĝis la 2-a de junio. Elstaraj verkoj de la fotistoj estos eksponataj en Pekino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio