Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Geedziĝo en Antarkto
2014-05-26


Memore al la geedziĝo 

 


Memore al la geedziĝo 

 

    Vespere de la 25-a de februaro (laŭ la pekina tempo), pekinaj gejunuloj Zhang Xinyu kaj Liang Hong okazigis sian geedziĝan ceremonion antaŭ la ruĝa domo de la ĉina stacio Changcheng en Antarkto.

 

    Defioplena velŝipado

 


Ripozo dum la navigado 

 

    La 5-an de julio en 2013, la geamantoj Zhang Xinyu kaj Liang Hong ekveturis per velŝipo de Ŝanhajo kun aliaj kunvojaĝantoj. Ili elektis la plej defioplenan linion kiu devigis ilin surmare veturi tra la Beringa Maro de la norda hemisfero kaj la zono de okcidenta vento en la suda hemisfero. Por atingi Antarkton, ili devis pasigi 231 tagojn kaj vojaĝi 35 mil kilometrojn. Survoje, ili baraktis kontraŭ furioza ŝtormo sur la norda Pacifiko, eltenis fortan froston en glaciiga pluvo de la Beringa Maro kaj ankaŭ sukcese travivis per malmulta dizeloleo en bazo forlasita de la usona armeo sur senhoma insulo.

 

    Kiam ilia velŝipo "Pekino" atingis la cellokon kaj en la radioaparato de la ŝipo aŭdiĝis la son-signo de la ĉina antarkta stacio Changcheng, ili ekploris pro granda ĝojo.

 

    Bondeziroj el diversaj landoj

 


Zhang Xinyu antaŭ la vulkano Marum (fotita de Liang Hong) 

 

    Dum la vojaĝo Zhang Xinyu sendis retmesaĝon pri sia navigado al pluraj ŝtatgvidantoj. Li esperis ricevi bondezirojn de la tuta mondo kiam la amikino Liang Hong fariĝos novedzino. La ŝtatgvidantoj de Germanio, Pollando, Svedio, Ganao kaj aliaj landoj respondis al li. Inter ili, Angela Merkel, la ĉefministrino de Germanio, citis frazon el la Eta Princo de la franca verkisto Antoine de Saint-Exupér kiel la plej taŭgan esprimon pri ilia amo: "Amo ne signifas fikse rigardi unu la alian, sed rigardi en unu sama direkto."

 


La novgeedzoj kun pingvenoj 

 

    Dum la ceremonio, kiam la novedzo malfermis porteblan komputilon kaj laŭtlegis la bondezirojn frazon post frazo, Liang Hong miregis. Sekve, ili elprenis la ringojn kunportitajn el Pekino kaj metis ilin sur la fingrojn unu al la alia. Tiam ili ricevis ne atenditan bondeziron: 3 kunvojaĝantoj samtempe demetis siajn vestojn kaj saltis en malvarmegan marakvon, kaj naĝante kriis al la novgeedzoj: "Feliĉan geedziĝon!"

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio