Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel daŭris dinastio Joseon (Chosun) dum 500 jaroj? (IV)
2014-05-09

Tiu ĉi artikolo estas parto de la prelego (17 junio 2010) de profesoro Heo Seongdo de la fako de la ĉinaj lingvo kaj literaturo de Seula Ŝtata Universitato. Per ĝi ni povas kompreni, kiel granda estis la dinastio Joseon (Chosun, 1392-1910) en la korea duoninsulo, la pralando de Koreio.


Matematiko


Hong Daeyong, kiu studis matematikon, verkis la libron Damheonseo (en la ĉinaj ideogramoj).


Ĝi estas tradukita en la korean lingvon, kaj vi povas trovi ĝin en bibliotekoj. La 5-a volumo de la libro estas pri matematiko. Mi diros al vi, kia estis la matematika problemo en la libro eldonita en la tempo de Joseon.


"La volumo de la sfero estas 62 208 'Cheok' (尺). Elkalkulu la diametron de la sfero." Troviĝas tre multaj problemoj, kiujn oni devas solvi per la "cos, sin, tan". En la matematika libro Juhaesuyong troviĝas jena klarigo: "sinA" estas 正弦 (jeong-hyeon, zhengxuan); "cosA" estas 餘弦 (yeo-hyeon, yuxuan); "tanA" estas 正切 (jeong-jeol, zhengqie); "cotA" estas 餘切 (yeo-jeol, yuqie); "secA" estas 正割 (jeong-hal, zhengge); "cosecA" estas 餘割 (yeo-hal, yuge); "1-cosA" estas 正矢 (jeong-sil, zhengshi); kaj "1-sinA" estas 餘矢 (yeo-sil, yushi).


Damheonseo


Por tiuj kalkuloj oni bezonas trigonometriajn funkciojn, ĉu ne? Efektive la trigonometria tabelo estis aldonita ĉe la plej lasta parto de la libro Juhaesuyong. Ekzemple, estas skribite, ke Jeong-hyeon 25°42’51" (= sin25.4251) estas 0.4338883739118.


Mi skribis ĝin ĝis la fina cifero por vidi ĝis kioma loko ĝi daŭras post decimala punkto. Ĝis la 13-a loko. Ĉu vi do ne pensas, ke la matematika libro de Joseon estas sufiĉe bona? Jen unu alia problemo en la matematika libro de Joseon: "La loko A kaj la loko B estas sur la sama meridiano."


Per tio ni povas konkludi, ke en tiu tempo oni jam ĝenerale sciis, ke la Tero estas ronda.


"La loko A kaj la loko B estas sur la sama meridiano, kaj la loko A estas 37° latitude, kaj la loko B estas 36°30'. Kiam oni rekte iras de A ĝis B, 'Goroe' sonis 12 fojojn, kaj 'Jongryo' sonis 125 fojojn. En tiu kazo elkalkulu la distancon de 1 grado de la Tero, kaj ankaŭ elkalkulu la diametron kaj la perimetron de la Tero." Tia estas la problemo.


Kio estas tiuj "Goroe" kaj "Jongryo"? Vi kredeble jam vidis la malnovan mapon Daedong-yeojido, faritan de Gim Jeongho, kiam vi (koreaj aǔskultantoj) estis lernanto en elementa lernejo. Ĉu vi ne pensas, ke la mapo estas tre simila al la nuntempa? Kiel povas esti, ke la malnova mapo de Joseon tiel similas al la hodiaŭa? Tio eblis, ĉar mezurado estis tre akurata.


La mapo Daedong-yeojido uzis la mezuradon de 10 Li-oj. Ĝia 1 skalo (grado) estis 10 Li-oj. Tiam li uzis la ĉaron nomatan "Girigogeo".


Ĝi estis inventita en la tempo de la Orienta Jin de Ĉinio, ĉirkaŭ la 4-a jc. La perimetro de la rado akurate estis 17 Cheok-oj, kiu egalas al pli-malpli 5 metroj. Kiam ĝi rondiras 100-foje, la tamburo sur la ĉaro sonas unufoje, kaj kiam la tamburo sonas 10-foje, la tintilo sur la tamburo sonas unufoje.


La "Goroe" kaj "Jongryo" supre menciitaj estas ĝuste tiuj ĉi. Kiam la distanco estas de 5 km, t.e. 10 Li-oj, la tintilo sonas unufoje. Gim Jeongho uzis tiun ĉaron.


Kaj la reĝo Sejong ofte vizitis la termofonton en Onyang pro sia haŭto-malsano. Kaj en tiu kazo li ĉiam tiris ankaŭ la "Girigogeo", kaj volis elkalkuli la ekzaktan distancon inter Hanyang (tiama nomo de Seulo) kaj Onyang.


Radiko de matematikaj nocioj en Koreio


Kie do estis la semo de matematiko de nia popolo? Ni vidas belajn konstruaĵojn ĉe la templo Bulguksa en la urbo Gyeongju, kaj ankaŭ la admirindan ŝtonan budho-statuon ĉe Seokkuram. Por konstrui la templon oni devis havi almenaŭ arkitektan teknikon, kvankam oni ne havis arkitekturon, ĉu ne? Por havi arkitektan teknikon oni bezonis almenaŭ fizikan teknikon, kvankam oni ne havis fizikon, ĉu ne? Kaj por havi fizikan teknikon, oni bezonis almenaŭ aritmetikon, kvankam oni ne havis matematikon, ĉu ne?


En 682 oni starigis "Gukhak" (nacia lernejo) en la tempo de la reĝo Sinmun. En ĝi oni establis la fakon de filozofio, kie oni edukis administrajn oficistojn, kaj kie oni instruis konfuceanismon ktp. Estas tie alia fako, matematiko, kie troviĝis doktoroj kaj helpinstruistoj pri matematiko.


La nomo de la fako estis "Myeongsan-gwa". "Myeong" signifas klarecon, "san" signifas kalkuladon, kaj "gwa" signifas fakon. En nuna tempo ĝi estas la matematika fako.


"Selektinte junajn publikajn oficistojn talentajn pri matematiko en la aĝo inter 15- kaj 30-jaroj, oni instruis matematikon al ili dum 9 jaroj."


Tiel estas skribite en la historio.


Post la studo ili fariĝis publikaj matematikaj oficistoj. Kaj tiu oficisto estis nomita "San-gwan". Tiu sistemo de San-gwan daŭris de la tempo de Tri Regnoj ĝis la fino de la dinastio Joseon. La publikaj matematikistoj kontribuis tre multe al la evoluo de la korea matematiko. Kion do faris ili? Pri impostado, konstruado de citadeloj kaj ordigo de kultivaj kampoj, ili laboris ĉiam.


Ili laboris pri impostado. Kaj por scii la situacion de tiama matematiko ni bezonas scii la lernbolibron, per kiu oni instruis matematikon.


Mia respektata sinjoro Gim Busik registris en sia verko ĉiujn matematikajn lernbolibrojn tiamajn, nome Samgae, Cheolgyeong, Gujangsansul, Yukjangsansul.


Inter ili hodiaŭ ni povas vidi nur la libron Gujangsansul.


Ĝi estis eldonita en Ĉinio en la antikva tempo, ne certa. Oni supozas, ke la libro aperis plej malfrue en Qin-dinastio (ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K.).


Se temas pri ekvacio, mia koro tremis kun ĝojo, kiam mi unuafoje vidis la esprimon "Bangjeong" (方程, kiu signifas ekvacion en la korea lingvo) en tiu libro. Kiam mi lernis ekvacion (Bangjeong) en mezlernejo kaj altmezlernejo, mi tre scivolis pri la vera signifo de la termino Bangjeong.


Neniu instruisto sciigis al mi la veran signifon de la vorto mem. Kaj kiam mi legis la libron Samguksagi (Rakonto pri Tri Regnoj, far Gim Busik), mi eksciis, ke niaj prapatroj jam uzis la vorton Bangjeong en la epoko de Tri Regnoj (ĉirkaŭ 4-7-a jc.). Sed ĝis tiam mi ne sciis tion kaj nur supozis, ke ĝi estus fremdlanda matematiko.


La nomo de la 9-a ĉapitro estas "Gugo" (勾股, ĉine 'gougu'). "Gu" signifas hokon, kaj "go" signifas femuron.


Ĝi estas la lasta ĉapitro, kie aperas la kvadrata ekvacio, kaj la nombro de nekonataj kvantoj estas ĝis 5. Tio do estas 5-kvanta ekvacio.


Nia popolo jam en la antikva tempo -- de Tri Regnoj -- instruis tiujn funkciojn. Sed ni ne sciis tion kaj nur supozis, ke ĝi estus la okcidenta matematiko. Kaj ankoraŭ nun ni instruas tiel. Jen ni vidu la vorton "Mil-lyul" (密率).


"Mil" signifas sekreton, kaj "lyul" signifas kvocienton. Estas skribite, ke la valoro de Millyul estas 3. Sed en la matematika lernolibro de la dinastio Goryeo ĝi estas 3.14. Kaj en la libro verkita de Lee Sunji, Chiljeongsan Oepyeon, per kiu li elkalkulis la kalendaron, la valoro de Millyul estas 3.14159. Tion nia popolo jam faris en la tempo de Tri Regnoj.


Kial ni hodiaŭ instruas la matematikon, nome pluso, minuso, la dimensio de perfekta kvadrato, la dimensio de cirklo, ekvacio, trigonometria funkcio ktp, kvazaŭ ili estus la matematiko de fremdaj landoj?


Mi forte esperas, ke ni instruos al la lernantoj en la ĉapitroj de "pluso kaj minuso", ke niaj prapatroj plej malfrue jam en la jaro 682, en la tempo de Tri Regnoj, nomis pluson "Jeong" (正) kaj nomis minuson "Bu" (負). Sed por oportuneco ni uzas la universalajn matematikajn simbolojn "+" kaj "–" anstataŭ la ĉinajn ideogramojn 正 kaj 負.


(fino)

Trad. de BAK Giwan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio