Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝo tra la insulo Jeju de Koreio
2014-04-30

de YAN MU

 


Kolonoj formitaj de lafo elŝprucita de Hallasan kaj malvarmiga en maro 

 

    Tie domoj staras unuj apud aliaj sur deklivo de monteto kaj inter la domoj zigzage etendiĝas vojetoj interligitaj al plaĝo. De tempo al tempo blovetas venteto kun freŝa aromo. Ĉi tie estas la insulo Jeju de Koreio.

 


Ŝtonaj skulptaĵoj pri Dol Harenbang ĉie videblaj sur la insulo Jeju  

 

    La insulo Jeju plena de senfina magio havas smeraldan maron kaj plaĝojn el blanka sablo, kaj tie belas ankaŭ la akvofaloj Cheonjeyeon. En la kamparo ĉie videblas muroj amasigitaj el ŝtonoj kaj la plej impresa estas ŝtona skulptaĵo -- Dol Harenbang (Avo-Ŝtono). Ĝi estas la unika pejzaĝo de la loko, ĉar tieaj homoj kredas je Dol Harenbang, opiniante ke ĝi protektas ĉiujn vivojn kaj estaĵojn sur la insulo Jeju. 

 

    Matene, la suno brilas varme, velkintaj fragmitoj ĉe la vojo tremas en vento kaj folioj falintaj sur la monta vojo ĉirkaŭita de verdaĵoj flirte vagadas de tempo al tempo post trapaso de veturiloj, etendiĝas marbordo kun longeco de dekoj da kilometroj kaj ondetas vojetoj inter kampoj... La tieaj pejzaĝoj en printempo estas vere allogaj. La insulo Jeju havas origine naturan belecon kiel virta kaj rafinita virino.

 

    La insulo Jeju estas rigardata kiel "korea Havajo", kaj ĉi tiu reputacio devus esti ŝuldata al multe da filmoj faritaj sur la insulo. Koreaj viraj kaj virinaj aktoroj interpretis tre romantikajn am-rakontojn sur la insulo Jeju, tiel kiel la lasta estas markita per romantikeco. En tiuj delikataj kaj longaj rakontoj, la pejzaĝoj ĉarmas kiel akvarelaj pentraĵoj elegantaj kaj freŝaj. Promenante sur la insulo, oni facile sentas sin kvazaŭ heroo aŭ heroino en filmo. En la aero de Jeju elŝvitas puran faktoron de amo, kaj la insulo Jeju estas vere ideala lulilo de amo, pro tio la vizitantoj al la loko plejparte estas geamantoj.

 


Seongsan Ilchulbong  

 

    La monto Hallasan estas grava ne nur pro ĝia longa historio, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas videbla en ĉiu ajn loko de la insulo Jeju, kaj je malsamaj aspektoj. Surgrimpinte sur ĝin oni povas sperti samtempe la veterojn varman, varmegan, malvarmetan kaj malvarman, do vi povas diri ke tie ĉi oni en unu tago travivas la kvar sezonojn de la jaro. 

 


Mar-virino, kiu vandas markreskaĵojn ĉe marbordo  

 

    Seongsan Ilchulbong (Montpinto de Sunleviĝo) similas al giganta bovlo inverse metita inter la maro kaj la ĉielo. Legendo diras, ke koreoj havas kutimon spekti la leviĝon de la suno en Seongsan Ilchulbong dum la nova jaro kaj preĝi por la brila venonta jaro. Ĉe la piedo de la monto staras 12 ŝtonaj skulptaĵoj en malsamaj formoj reprezentantaj sunleviĝon dum 12 monatoj de la jaro. Ĉiu persono povas trovi ĉi tie sian propran malgrandan sunon. Starante sur la supro de Seongsan Ilchulbong kaj rigardante malproksimen, oni povas vidi senliman maron tuŝantan la ĉielon en fora ekstremo. Tie ĉi amantoj brakumas unu kun la alia kaj reciprokas kisojn mildajn kaj dorlĉajn. Ilia estonteco estas tiel bela kiel la tiea ĉarma pejzaĝo.

 


Koreaj rostitaj viandaĵoj  

 

    Mar-virinoj de Jeju ŝajne fariĝis fiero de la insulo. Ili ĉiuj estas lertaj en subakviĝo. Ili plonĝas en la maron ĉefe por kapti halioton. Tio estas tre malfacila. Kelkfoje kvankam oni ne sukcesis kapti halioton, tamen oni ĝuis alian rikolton. Freŝaj markreskaĵoj estas la ĉefroluloj sur la tablo de Jeju. En la pura naturo oni estas ebriaj pro amo, kaj samtempe devas sin satigi per bongustaj frandaĵoj. Preparante pladojn, jeju-anoj preferas apliki sian tradician kuirarton por reteni la naturan guston de la manĝaĵoj, tiele la freŝaj markreskaĵoj kaj ĵus rikoltita greno elsendas aromon de la plej originala bongusto.

 


Paprike spicita saŭco uzata en ĉiuj pladoj de Koreio  

 

    Se oni deziras iom pli da freŝaĵoj, la bazaro de lokaj etmanĝaĵoj ĉe la marbordo de Yongdusan estas bona elekto. Mar-virinoj en vico sur la tiea roko liveras diversajn pladojn faritajn el malsamaj fiŝoj. Ĉi tie frandaĵoj estas multnombraj, kaj ilin ĝui kune kun la amato estas aparta ĝojo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio