Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lia vivo kaj amo daŭras en la korpo de lia patrino
2014-04-29

de CHEN YUAN kaj TONG XUAN

 


La knabo aŭskultas la librolegadon de sia patrino. 

 


Avino ĉe sia nepo 

 


La patrino ĉiam restas ĉe sia filo kiam ŝi ne ricevas kuracadon. 

 


Antaŭ la grefto, la patrino larmas en sia malsanula ĉambro. 

 


Kuracistoj adiaŭas la knabon antaŭ ol forpreni lian nefron. 

 


Dum la grefta operacio 

 


Chen Xiaotian je la aĝo de 1 jaro 

 

    En la ĉielo li ne estas sola, tie li povas senti la varmon de sia patrino...

 

    Frumatene de la 2-a de aprilo, Chen Xiaotian, 7-jara knabo naskita en la provinco Hubei de suda Ĉinio, forpasis pro cerba kancero. Laŭ lia lasta volo, kuracistoj greftis lian maldekstran renon al lia patrino kiu baraktas en nefra prostracio, kaj samtempe liaj dekstra reno kaj hepato estis uzataj por savi la vivon al aliaj du junaj pacientoj.

 

    Je sia 5-a jariĝo, la knabo estis atakita de cerba kancero, kaj malgraŭ operacio la malsano revenis kaj oni fine trovis ĝin nekuracebla. Lia patrino siaflanke havis uremion, kaj nur nova reno povus ŝin resanigi. Lia avino en angoro proponis, ke post la morto de la nepo, oni savu ŝian bofilinon per lia reno. Zhou Lu, la patrino de la knabo, forte oponis ĉi tiun ideon. Sed la knabo diris al sia patrino: "Mi volas savi panjon! Mi volas gardi panjon!"

 

    Por ke la vivo de la filo daŭru en sia korpo, finfine la patrino konsentis la organgrefton.

 

    Je 4:15 de la 2-a de aprilo, la knabo forpasis kaj postlasis esperon por la plua vivo al sia patrino. Je la 10-a horo en tiu tago, sukcese finiĝis la organgrefta operacio en la hospitalo Tongji. La reno de la knabo bone funkcias en la korpo de lia patrino.

 

    Samtempe, laŭ la aranĝo farita de la ŝtata retsistemo, la dekstra reno kaj la hepato de la knabo estis donitaj respektive al du samprovincanoj, 21-jara junulino kaj 27-jara junulo. La knabo do rebruligis al 3 personoj la lumon de la vivo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio