Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tibet-nacia junulo absorbiĝanta en tibeta incenso (I)
2014-04-25

de MU YUAN

 

    Renqing Dezhe estas tibet-nacia junulo el Aba-gubernio de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Somere de 2009, kiam mi konatiĝis kun li, li kun kaptuko atenteme pulvorigas krudajn materialojn por la tibeta incenso en sia ĉambro. Li diris al mi, ke li volis starigi sian fabrikon por produkti tibetan incenson. Post unu jaro lia deziro realiĝis. En la fabriko ne estas maŝino, nek laboristo krom li mem. Li eĉ ne diskonigis siajn produktaĵojn per afiŝo, ĉar li firme kredas, ke la kvalito de liaj produktaĵoj estas la plej bona afiŝo.

 

    Lia patro iam estis riĉa komercisto

 

    "Mia patro iam estis unu el la komercistoj plej riĉaj en Aba-gubernio kaj estis la plej granda akciulo de iu lakto-kompanio en Lhasa de Tibeto en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj. Poste pro komerca konflikto mia familio dronis en ŝuldoj. Por reprosperiĝo li iris al Qinghai-provinco kaj tie funkciigis orminon. Pro troa laciĝo li estis atakita de la cerba hemoragio. Kvankam mi kaj miaj familianoj tuj ekveturis al Qinghai, tamen ni ne povis vidi lin antaŭ lia forpaso," rememoris Renqing Dezhe.

 

    Post lia forpaso, ŝuldatoj ofte venis al lia hejmo por urĝi Renqing kaj lian pli aĝan fraton pagi la ŝuldojn. La du fratoj foriris de Aba al Lhasa, kie ilia patro laboris, kaj decidis transporti ĉelarformajn karbobrikojn por pagi la ŝuldojn.

 

    "Ni transportis 500 ĉelarformajn karbobrikojn por unu fojo. Mi jam ne memoris, kiom da ĉaretoj da ĉelarformaj karbobrikoj ni transportis, tamen ni bone scias ĉiujn stratetojn de Lhasa kaj eĉ scias, kie estas kavo."

 

    Post 3-jara penado kaj forvendinte la multe valorajn objektojn en sia hejmo ili finfine pagis la ŝuldojn. La frato de Renqing Dezhe elektis reveni al sia hejmloko kaj li restis en Lhasa.

 

    En lia koro ĉiam estis la revo lerni faradon de tibeta incenso. Nur tiam li kuraĝis bruligi ĝin.

 


Renqing Dezhe kun la de li mem farita tibeta incenso  

 

    Renqing Dezhe fariĝis disĉiplo de pli-ol-70-jara majstro pri tibeta incenso

 

    Dum transportado de karbobrikoj Renqing Dezhe ofte demandis lokanojn, kie estas la plej bona majstro pri tibeta incenso. En la jaro 2002 li komencis vendi karbobrikojn en la regiono Xigaze. Ĉe ĉiu vesperiĝo li iris al la templo Tashilhunpo por turni sanktan skribon kaj fari preĝadon. Do sur la vojo turni sanktan skribon li ĉiam demandadis preterpasantojn, kie estas bona majstro pri farado de tibeta incenso. Iu lamao multfoje demandita estis emociita de la persisteco de Renqing Dezhe kaj konigis al li, ke proksime estas Danzeng, pli-ol-70-jara majstro pri la tibeta incenso. Li diris, ke la majstro kun stranga humoro esploradis tibetan incenson dum la tuta vivo. "Mi ege ekscitiĝis. En la sekvanta vespero mi frapis la pordon de la majstro."

 

    Kiel Renqing Dezhe atendis, ke la majstro Danzeng rekte rifuzis lian peton. Renqing Dezhe ne foriris kaj ekrakontis al li pri siaj spertoj. Li diris: "Mi volas fari veran tibetan incenson, sed ne tiun en malbona kvalito faritan el disrompitaj kartonaj skatoloj kaj remaĉaĵoj de bovoj. Mi faras veran tibetan incenson ne nur por prezenti ilin al majstroj, darmoj de Budho kaj anĝeloj, sed ankaŭ por preventi malsanojn, trankviligi la menson kaj protekti la sanon." Tiel Renqing Dezhe purigis siajn manojn plenajn de karbopolvo, kaj fariĝis lia disĉiplo.

 


Renqing Dezhe en muelado de krudaj materialoj por la tibeta incenso  

 

    La majstro instruis al Renqing Dezhe teknologiojn pri farado de tibeta incenso, ekz. kiel prepari medikamentojn, kiel mueli tibetajn medikamentojn, kiel elekti kaj kombini materialojn por medikamentoj ktp. Li eĉ transdonis al Renqing Dezhe siajn esplorajn fruktojn kaj spertojn akiritajn dum la tuta vivo. "Donis al mi profundan impreson la afero, ke laŭ lia postulo mi prenis telereton de vekta pesilo kaj metis la pezilon ĉe la grado markita je unu liang-o (la tradicia ĉina mezurunuo de pezo egalas al 50 gramoj), poste li prenis iom da krudaj medikamentoj kaj metis ilin sur la telereton. La medikamentoj pezas ĝuste je unu liang-o."

 

    Tuj pasis unu jaro. Iu-tage la majstro Danzeng diris al Renqing Dezhe: "Vi jam ellernis ĉiun lertecon, kiun mi posedas, kaj nun vi povas okupiĝi pri farado de la tibeta incenso. Tamen vi devas memori, ke vi ne povas gajni monon en mia nomo; vi devas persisti en permana farado de la tibeta incenso kaj ne kontaktigos materialojn por medikamentoj kun metalo; vi ne povas gajni ŝancon por vi mem kaj devas strikte fari la tibetan incenson laŭ la recepto."

 

    Renqing Dezhe tre respektas sian instruiston dankindan. Li diris, ke li havas du grandajn bedaŭrojn. La unua estas, ke li ne tute komprenas la recepton pri la parfumo el tibetaj medikamentoj, kaj la dua -- en la jaro 2005, kiam li refoje vizitis la majstron, la lasta jam forpasis.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio