Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Biciklado en Ĉinio
2014-04-24

de SHEN HONG

 


Bicikloj estis la ĉefaj trafikiloj en Ĉinio dum la 1970-aj jaroj. 

 


Diversspecaj bicikloj vendataj en la merkato en la komenco de la 1970-aj jaroj 

 


Antaŭe biciklo estis veturilo por la tuta familio. 

 


Pekinanoj rapidas bicikle al sia laboro en la jaro 1988. 

 


Plej frue aperis du-tavola konservejo por bicikloj en Pekino. 

 


Aŭtomobiloj fariĝis la ĉefaj trafikiloj en la 21-a jarcento. 

 


Bicikloj montrataj en iu bicikla butiko en Pekino 

 


Biciklantoj en tradicia strateto de Pekino en 2008 

 


Bicikla vojaĝo fariĝis nova modo por nuntempuloj. 

 

    La biciklo estis enkondukita en Ĉinion fine de la 19-a jarcento. Dum la periodo 1909—1912 ĝi estis simple ludilo de nobeloj kaj riĉuloj. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ĝi fariĝis unu el "la tri nepraĵoj" por la geedziĝo de ĉinaj gejunuloj, kune kun kudril-maŝino kaj brakhorloĝo. Pli poste en la 1980-aj jaroj, la bicikloj produktataj kun la markoj Feige (Fluganta kolombo) kaj Yongjiu (Eterno) jam estis la plej "idealaj" trafikiloj por ĉinoj. Iom post iom biciklado fariĝis kiel la plej grava kaj populara trafika maniero en la lando.

 

    Tiam, torentaj fluoj de biciklantoj kiuj iras al kaj revenas de laborejoj igis Ĉinion "la lando de bicikloj" en la okuloj de eksterlandanoj.

 

    Post la pordmalfermo kaj reformado de Ĉinio komencitaj en la jaro 1978, la vivnivelo de popolanoj altiĝis paŝon post paŝo. En la 1990-aj jaroj, pli kaj pli multaj familioj komencis uzi aŭtomobilon kiel trafikilon, kaj nerimarkite ŝanĝiĝis la rolo de bicikloj en la vivo de popolanoj. Kvankam nun pli kaj pli malmultaj homoj uzas biciklon kiel trafikilon, tamen oni ekhavas novan komprenon pri uzado de biciklo.

 

    Tendenco uzi diversajn trafikajn rimedojn ne signifas, ke ĉinoj tute forĵetis biciklojn. Sekvante la kreskon de la konscioj pri mediprotektado kaj sinsanigo, multaj homoj retrovas biciklon kiel sian trafikilon kun funkcioj senbrua, senpolua kaj saniga. La allogo de bicikloj por sinekzerco kaj sporto same allogas pli kaj pli multajn gejunulojn. Nun diversaj bicikloj fluge kurantaj sur stratoj grandaj kaj malgrandaj estas ne nur simplaj trafikiloj, sed ankaŭ la rajdado estas bona formo por sin ekzerci kaj distri. Samtempe, senĉesa multiĝo de aŭtomobiloj kreadas nombron da problemoj trafikaj, mediaj kaj energiaj. Pro tio, iri eksteren per biciklo jam fariĝis nova kaj furoranta vivstilo kaj modo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio