Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Baldaŭ ĉesos savado de sud-korea pramo
2014-04-23


Preĝado por la malaperintoj en la sinko de la sud-korea pramo Sewol  

 

    La 22an de aprilo la Centra Televido de Ĉinio raportis, ke laŭ la plej freŝaj donataĵoj, entute 99 homoj, interalie tri fremdlandanoj, inkluzive de du ĉinoj, mortis en la sinko de la sud-korea pramo Sewol.

 

    Posttagmeze de la antaŭa tago familianoj de la malaperintaj pasaĝeroj akordiĝis kun la sud-korea savteamo, ke la savado daŭros ĝis la 24a de aprilo, kaj post tio komenciĝos elakvigo de la sinkinta pramo.

 

    En la 22a de aprilo la Korea Radio Internacia raportis, ke la savado de la malaperintoj iris en la sepan tagon. Diurne laboris la serĉ-teamo, kiu konsistas el 775 membroj tiutage, inkluzive de 157 nove aliĝintaj soldatoj, per 239 ŝipoj.

 

    Tiutage oni serĉis ĉefe la trian kaj la kvaran etaĝojn de la pramo, ĉar la pasaĝeroj plejparte estis tie, kiam la pramo sinkis.

 

    En la 16a de aprilo pramo kun ĉirkaŭ 450 pasaĝeroj sinkis en la sudokcidenta maro de Sud-Koreio, kaj la plejparto de pasaĝeroj en la pramo estis superaj mezlernejanoj vojaĝantaj al la insulo Jeju.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio