Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua poŝtmark-serio pri Interreto
2014-04-22


Poŝtmarkoj pri Interreto

 

    La 20an de aprilo por memorfesti la 20an datrevenon de Interreto en Ĉinio, la kompanio Ĉina Poŝto emisiis la unuan serion de kvar poŝtmarkoj pri Interreto kun la nominala valoro de 5.1 juanoj. La poŝtmarkoj havas desegnojn pri informa interŝanĝo, elektronika komerco, movebla Interreto kaj nuba komputado.

 

    La 20an de aprilo, 1994, Ĉinio efektivigis konektiĝon kun Interreto, kaj tio markis la komenciĝon de la interreta epoko en Ĉinio. En la pasintaj 20 jaroj Interreto rapide disvolviĝas en Ĉinio. Ĝi iris en ĉiujn flankojn de la socia vivo, kaj profunde ŝanĝas la manierojn de produktado kaj vivo. Nun Ĉinio havas la plej grandan nombron da retantoj de la mondo kaj estas granda lando de Interreto.

 

    La poŝtmarkoj per bildstrioj montras la intimajn rilatojn inter Interreto kaj la moderna vivo, kaj la ŝanĝiĝojn alportitajn de Interreto al la vivmaniero.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio