Kiel daŭris dinastio Joseon (Chosun) dum 500 jaroj? (Il) | ||||||
2014-04-16 | ||||||
Ankaŭ la registristo povas fari eraron, kaj tial la komisiono ĉion ekzamenas kaj konfirmas. Kaj poste ĝi tuj publikigas ĝin en 4 ekzempleroj.
Por fari tiujn 4 ekzemplerojn oni ellaboris lignajn prestipojn kaj poste eĉ metalajn prestipojn. Kiel vi pensas pri tio? Ĉu ellabori ĉiujn prestipojn por 4 ekzempleroj estas ekonomie, aŭĉu skribi per mano estas ekonomie?Permana skribo estas multe pli ekonomia.
Kial do oni presis la libron? Se oni skribas permane, povas esti eraro eĉ malgranda.Se oni postlasas tiel faritajn 4 ekzemplerojn, povas okazi, ke ĉiuj el la 4 ekzempleroj estas malsamaj.
En tiu kazo la posteuloj ne povas scii, kiu estas la korekta versio. Kaj tial oni faris 4 presitajn librojn tute samajn. Povas esti, ke ekzistas ia eraro, sed eĉ en tiu kazo ĉiuj libroj estu samaj. Tio estis la intenco de tiama komisiono.Tiel niaj prapatroj postlasis la 500-jarajn registrojn.
Unesko ekzamenis tion.
Unesko kontrolis la registrojn dum 500 jaroj tiel severe kaj detale faritajn fare de la oficialaj registristoj, kaj trovis, ke nur la dinastio Joseon havas tian registron en la mondo. Tio entute estas 64,000,000 literoj. Tiu sumo estas tiel granda, ke se vi legas ĝin, unu literon en unu sekundo dum 4 horoj ĉiutage, vi bezonas 11.2 jarojn. Ni do povas diri, ke en Koreio ne ekzistas homo, kiu oficiale studis la tuton de la Kroniko de Dinastio Joseon.
Eble vi povus demandi, ĉu la registristo vere skribis ĉion juste? Ankaŭ li estas homo, do li povus skribi ne juste. Mi do diros al vi, kian sistemon havis la dinastio Joseon, por ke la registristo skribu juste kaj objektive.
Post la surtroniĝo de la reĝo Sejong li tre multe volis legi la kronikon de Taejong, sia patro. Li havis grandan scivolon, kiel skribis la registristo. Li do diris, ke li volas legi ĝin.
Jen venis la kortegano nomata Maeng Saseong.
“Via reĝa moŝto, bonvole ne legu ĝin.”“Kial?”“Se vi legas la kronikon de la patroreĝo, la registristo ne povas skribi objektive pro timo.”
Li do eltenis kaj ne legis ĝin.
Post kelkaj jaroj li denove sentis grandan scivolemon, kaj denove diris, ke li volas legi ĝin. Kaj ĉi-foje li postulis ĝin pretekste, ke li devas lerni de ĝi por pli bona regado.
Kaj jen venis la kortegano Hwang Hui.
“Via reĝa moŝto, bonvole ne legu ĝin.”
“Kial?”
“Se vi legosĝin, la sekva reĝo ankaŭ volos legi ĝin, kaj ankaŭ la sekva reĝo volos legi ĝin. En tiu kazo la juna registristo ne povos objektive skribi la historion. Kaj tial bonvole ne legu ĝin, kaj plue bonvole faru reĝan ordonon, ke neniu reĝo de ladinastio Joseon legu la dinastian kronikon eterne.”
Ĉu la reĝo jesis, aŭ ne? Li, jesis.
“Jes, vi pravas.” Kaj li publikigis reĝan ordonon, ke li mem ne legos ĝin, kaj neniu reĝo de la dinastio Joseon legu ĝin eterne.
Sed verdire la reĝo Jungjong foje legis ĝin kaŝe, kaj tio ankaŭ estis registrita en la kroniko. Sed la principo estis, ke neniu reĝo devas legi ĝin.
Se la reĝo ne povas legi ĝin, ĉu aliaj korteganoj povas? Tute ne. Se la korteganoj ne povas, ĉu la provincaj registoj povas? Ne. Kaj doĉu la popolanoj povas? Tute ne.
Jen ni devas profunde pensi. Por kiu kaj por kio ili do tiel penoplene kaj detale registris ĉiutagajn spurojn de la reĝo dum 500 jaroj? Jes, por ni, por nuna korea popolo.
Mi komprenas ilian sintenon jene.
Tiu ĉi lando daŭros eterne, kaj niaj samsangaj posteuloj senĉese vivos en tiuĉi lando. Ni do devas postlasi nian historian registron de la kulturo, sistemo, kaj stilo, esperante, ke ili povu krei pli belan kaj pli fortan landon poste.
Se ili ne havis tian historio-konscion, kiel ili povos sukcese transdoni al ni la 500-jaran kronikon, kiun povis legi neniu reĝo, neniu popolano?
La ‘Kroniko de Dinastio Joseon’ estas ne nur la trezoro de Koreio, sed ankaŭtiu de la tuta homaro. Unesko nomis ĝin ‘monda kultura heredaĵo de registro’.
Seungjeong-won Taglibro.
Seungjeong-won estas sama kiel nuntempa prezidenta sekretariejo. Vere la plej altnivela potenco-organizo.
La organizo ĉiutage havis kunsidon kaj diskutis pri la raportaĵoj sendotaj al la reĝo hodiaŭ, kaj ankaŭ la reĝaj ordonoj ricevitaj hieraŭ, kaj ankaŭ tio, kion ili devas diri al la reĝo.
Ili skribis la taglibron dum 500 jaroj. La reĝa kroniko estis ordigita kaj korektita ĉiuvespere, kaj la Seungjeong-wonTaglibroestis tiel farita ĉiumonate. Oni skribis ĝin ekzakte ĝis la fina jaro de la dinastio Joseon, t.e. ĝis la jaro 1910.
Por kiu ili faris tion? Por ni, korea popolo. Unesko kontrolis ĝin kaj trovis, ke nur la dinastio Joseon havas tian registron en la mondo. Sed tre bedaŭrinde la duono de ĝi estis forbruligita dum la milito Imjinwaeran, la milito inter Joseon kaj Japanio, kaj nun restas nur la parto de 288 jaroj.
La sumo de la restanta parto estas entute 250,000,000 literoj. La ‘Nacia Instituto de Korea Historio’ kontrolis por traduki ĝin, kaj konkludis, ke ili povos fini la laboron plej frue en 50 jaroj, kaj se ne, en 80 jaroj. Tiel grandan registron postlasis niaj prapatroj.
Ilseonglok
Jen alia registraĵo, nomata Ilseonglok, taglibro de reĝoj.'Il' signifas tagon, 'seong' signifas rekonsideron, kaj 'lok' signifas libron.
La reĝo Jeongjo komencis tagskribi, kiam li estis kronprinco, kaj li daŭrigis tion post la surtroniĝo. Kaj post li ĉiuj sekvantaj reĝoj tagskribis tiel same kiel li. Ĝis la fina jaro, 1910, ili skribis tion.
Mi jam diris al vi, ke la reĝoj ne povis legi la Kronikon de Dinastio Joseon, kaj ĝuste pro tio la reĝo Jeongjo faris memdecidon, ke li tagskribu pli sisteme kaj pli strukture, por ke la sekvantaj reĝoj scipovu, kiel regis la antaŭaj reĝoj.
Li skribis tre strukture dividante diversajn fakojn, ekzemple la fakoj de nacia defendo, ekonomio, nacia ekzameno, edukado, ktp.
Karaj legantoj, ĉu vi povus trovi iun landon, kiu havas la reĝan taglibron dum 150 jaroj? Ne. Nur ni havas ĝin. Ni, koreoj ofte sentas sin humiligitaj, kiam ni vojaĝas en eŭropaj landoj. Sed mi pensas, ke ni ne bezonas senti tiel. Mi havas unu sonĝon.
Ni traduku ĉiujn tiujn librojn skribitajn en la ĉinaj ideogramoj per la korea alfabeto. Inter ili la ‘Kroniko de Dinastio Joseon’ estas jam malnete tradukita, sed la aliaj tute ne.
Post la traduko ni do plue traduku ilin en aliajn lingvojn, nome en la anglan, en la finnan, norvegian, danan, svahilan, en ĉiujn lingvojn de la mondo.
Kaj ni publikigu ilin en interreto, kaj grandskale reklamu en gravaj mondaj ĵurnaloj.
“Ĉiuj mondo-civitanoj, bonvole notu, ke en Koreio ekzistas 150-jara reĝa taglibro, kaj 288-jara taglibro de la plej altnivela potencorganizo, la reĝa sekretariejo, kaj ankaŭ 518-jara dinastia kroniko. Ĉu vi ne volas vidi kaj legi ilin? Bonvole klaku jenan retadreson, vi do povas legi ilin en via lingvo.”
Kaj tiel, se la nombro de la legintoj atingos 10 milionojn, 1 bilionon, 2 bilionojn, kiel do ili pensos pri koreoj? Ili kredeble miros pri niaj registroj, kaj admiros nian popolon.
Kaj ĝuste tio estas la ‘nacia prestiĝo’. La marko ‘Koreio’ altiĝos en la mondo. Niaj prapatroj postlasis al niĝuste tiajn aferojn, sed nun ni ne bone utiligas ilin.
Mi esploris pri la registroj de tertremo.
En Samguksagi[1] troviĝas entute 87 registroj pri tertremo.
En Samgukyusa[2] troviĝas 3 registroj, kaj en Goryeosa[3] 249 registroj.Kaj en la Kroniko de Dinastio Joseon entute 2,029 registroj.Sume 2,368 registroj de tertremo.
Mi pensas, ke ni devas konsulti tion, kiam ni konstruas nukleoenergiajn centralojn kaj forĵetejojn de radiadantaj substancoj. Se ni statistikos per tiuj registraĵoj, ni povas trovi, kie okazis tertremo post ĉiuj 155 jaroj, kaj kie okazis post ĉiuj 200 jaroj, ktp.
Kaj ni do povas eviti tiujn lokojn, kaj povas konstrui tiujn centralojn kaj forĵetejojn en la lokoj, kie neniam okazis tertremo dum 2000 jaroj.
Se ni tiel konstruos tiujn fabrikojn, kredeble venos multaj homoj el diversaj landoj por inspekto. Kaj ni povos konstrui ankaŭ akvoenergian centralon en tiuj lokoj, kun jena klarigo ĉe la pordo:
“Laŭ la 2000-jara registrado de nia popolo tiuĉi loko estas sekura je tertremo dum 2000 jaroj. Kaj pro tio ni konstruas ĝuste en tiu ĉi loko la nukleoenergian kaj akvoenergian centralojn kaj forĵetejon de radiadantaj substancoj.”
Kaj la vizitantoj demandos, ĉu ni vere havas tiujn registrojn de 2000 jaroj. Por tio ni devos meti en ties reklama registrejo kopion de la libroj, kiujn mi diris supre. Kaj plue la registroj de tertremo estas tre konkretaj.
Jen mi donos ekzemplojn. La plej malalta grado estas: “Tremis la folioj de saliko apud puto.” La laŭgradaj esprimoj estas jenaj: “Troviĝis fendoj ĉe la tera muro. Falis tera muro. Troviĝis fendoj ĉeŝtona muro. Falis ŝtona muro.Falis tegoloj de sur la tegmento. Falis domo kun tegolita tegmento.”
La tertrema akademio kalkulis la ‘Richter’ skalojn per tiuj registraĵoj, kaj malnete elkalkulis la fortajn tertremojn, 11 fojojn ĝis antaŭ la periodo de unuiĝinta Shilla, ankaŭ 11 fojojn en la dinastio Goryeo, kaj 26 fojojn en la dinastio Joseon.
Entute estis 48-fojaj fortaj tertremoj en nia lando dum 2000 jaroj. Niaj prapatroj postlasis al ni la fundamentajn materialojn por tiu kalkulo.
(daŭrigota) (trad. de BAK Giwan)
--------------------------------------------------------------------------------
[1]Historio de Tri Regnoj (ĉirkaŭ 4~7 jc). [2]Rakonto de Tri Regnoj. [3]Historio de Goryeo (918∼1392).
|