Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dancdiplomatio en Xi'an
2014-04-16

 

    Dancdiplomatio en Xi'an

 

    Michelle Obama, la edzino de la usona prezidanto Barack Obama, dancas kun popoldancistoj antaŭ la antikva urbomuro de Xi'an. "La unua sinjorino" de Usono alvenis al Ĉinio la 21-an de marto, kaj vojaĝis tra la lando unu semajnon. Dum la restado ŝi ne parolis pri politikaj temoj, sed ĉefe pri sociaj kaj kulturaj agadoj, mola potenco kaj aliaj temoj rilataj al la usona ŝtatprezidanto-edzino.

    ****************

 

 

    Hejmrevenigi soldatajn reklivojn

 

    Ĉina honora gvardio ricevas de sud-koreaj soldatoj ĉerkojn okaze de ceremonio ĉe la Flughaveno Incheon, Suda Koreio, la 28-an de marto. La ĉerkoj enhavas la restaĵojn de ĉinaj soldatoj mortigitaj dum la Korea Milito en 1950-53. Ĉi-foje la relikoj de 437 ĉinaj soldatoj revenis al sia patrolando.

****************

 

 

    Aĥ, freŝa montara aero de...Zhengzhou?

 

    La 4-an de aprilo, en Zhengzhou, la ĉefurbo de la provinco Henan (unu el la plej serioze aerpoluataj urboj de Ĉinio), urbanoj viciĝis por spiri freŝan aeron alportitan el malproksima montara ripozejo. La kampanjon iniciatis, kun celoj parte komerca, parte ekologia, la Kompanio por la Disvolviĝo de la Naturrezervejo Laojun-Monto. Sendepende de la motivoj, ajna klopodo altiri la atenton de la publiko al la malbona stato de aero (en iuj regionoj) en Ĉinio estas paŝo al la ĝusta direkto.

****************

 

 

    Hej pilotoj, jen amik'

 

    Jen modelo de ĉiu patriota avo. Komence de marto Wen Yuzhi, 80-jarulo el Qingdao, la provinco Shandong, muntis grandan plastan modelon de la unua ĉina aviadil-ŝipo Liaoning laŭ la peto de sia nepo. Nun la modelo estas provata por surakviĝo kaj ekipita per batal-aviadiloj. Dankon pro via kolosa laboro, avĉjo.

****************

 

 

    Certe neoficiala

 

    Firmao pri biennegoco en Xuchang, la provinco Henan, uzas karikaturan figuron de la usona prezidanto Barack Obama (plej verŝajne sen permeso) por instigi eventualajn klientojn al aĉetado. La nerajtigita uzo de la persona figuro ne estas neniam aŭskultita en Ĉinio. Do la mastro de la Blanka Domo devus ĝoji, ke li ne reklamas afrodiziigaĵojn aŭ fiŝsandviĉojn de fama krakmanĝejo...ĉu vere?

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio