Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Mararmeo kaj Ĉina Aerarmeo unuafoje kune serĉis la aviadilon MH-370 en la sama marareo
2014-04-16


Ĉinaj aviadilo kaj ŝipo kune faras serĉadon.

 

    La 14-an de aprilo la serĉa taĉmento de la Ĉina Mararmeo kaj tiu de la Ĉina Aerarmeo unuafoje kune serĉis la pasaĝeran aviadilon MH-370 de la Malajzia Aerkompanio en la sama marareo. Tiu-tage la aviadilo IL-76 de la Ĉina Aerarmeo flugadis super la difinita marareo por fari serĉadon kune kun la ŝipo Jinggangshan de la Ĉina Mararmeo. La ŝipo respondecis pri serĉado de suspektindaj flosaĵoj per observado de serĉantoj kaj ekipaĵoj sur la ŝipo kaj la aviadilo fluganta je alteco de pli ol 200 metroj super la marsurfaco pri observado.

 

    Zhou Mingke, estro de la rilata komandejo de la Ĉina Mararmeo por surmara serĉado, diris, ke la kuna serĉado estas la plej efika maniero. Li diris: "Se la aviadilo trovus celon, ĝi povos tuj peti la ŝipon veturi al rilata loko por fari pluan konfirmon."

 

    Angus Houston, ĝenerala kunordiganto de la kunordiga centro de Aŭstralio por serĉado de la aviadilo MH370, diris en la gazetara konferenco la 14-an de aprilo, ke la teoria vivdaŭro de la baterio de la nigra kesteto de la aviadilo MH370 jam superis la templimon kaj oni ne esploris iun ajn signalon pri la kesteto dum la pasintaj 6 tagoj. Pro tio Aŭstralio decidis fini la esploradon per enĵetado de sonar-buoj kaj komencos marfundan serĉadon per la aŭtomata subakva veturilo Blu-naĝilo-21.

 

    Angus Houston diris, ke la altkvalita internacia kunlaboro en la serĉado de la aviadilo donis al li profundan impreson. En la nomo de la aŭstralia registaro li dankas Ĉinion pro ĝia granda penado por la serĉado. Nuntempe la landoj, kiuj partoprenis en la serĉado, daŭre laboras por tio kaj neniu lando retiriĝis el la serĉado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio