Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel daŭris dinastio Joseon (Chosun) dum 500 jaroj? (I)
2014-04-15

Tiu ĉi artikolo estas parto de la prelego (17 junio 2010) de profesoro Heo Seongdo de la fako de la ĉinaj lingvo kaj literaturo de Seula Ŝtata Universitato. Per ĝi ni povas kompreni, kiel granda estis la dinastio Joseon (Chosun, 1392-1910) en la korea duoninsulo, la pralando de Koreio.


La korea duoninsulo estas tre mirinda loko. Kiam stariĝis dinastio, ĝi daŭris 500, 700, 1 000 jarojn. Kial kaj kiel eblis tio? Racie ni povas diri, ke almenaŭ unu devas esti kontentigita el jenaj du kondiĉoj.


Unua kondiĉo, ke ĉiuj niaj prapatroj estis malsaĝuloj. Kaj tial ili senkondiĉe ĉiam obeis al registaroj kaj perfortantoj. Sed la historio diras, ke niaj prapatroj ne estis tiaj malsaĝuloj. Tute male, ili havis klaran ideon pri homaj rajtoj, kaj tiujn ili pretendis kaj efektivigis.


Jen la dua kondiĉo, ke la regantoj havis almenaŭ minimuman raciecon pri politiko, ekonomio, impostado kaj kulturo. Jes, ĝuste tio.


Niaj prapatroj havis mastro-konscion pri la lando, kaj plue ilia karaktero ne estis obeema, sed defiema. Kaj tial sen tiu minimuma racieco tute ne eblis tiel longtempa subregado.


Spirito de registro


En la Kroniko de Dinastio Joseon ni povas legi, ke okazis popola ribelo post ĉiuj 25 jaroj. La Donghak Ribelo, kiun ĉiuj el vi bone scias, estis tutlanda, same kiel la tutlandskala manifestacio nuntempe.


Ni havis la sistemon de apelacio. Ĉiuj popolanoj, eĉ privataj sklavoj kaj drinkservistinoj, povis sendi leteron rekte al la reĝo. Kaj poste aperis homoj, kiuj malkontentis pri la sistemo, ĉar ili ne povis skribi per ĉinaj ideogramoj, tiam vaste uzataj, tial ebliĝis la apelacio per la korea alfabeto, siatempe nomata Eonmun (nuna Han-geul). Sed ankoraŭ ekzistis malkontentaj homoj.


Ili ne povis skribi eĉ la korean alfabeton. Kaj tial establiĝis Sinmun-go, la apelacia tamburo. Oni povis bati la tamburon anstataŭ skribi leteron. En tiu kazo la deĵoranto de jura ministerio venis kaj aŭskultis la apelacion kaj sekve parole raportis al la reĝo.


Sed ankoraŭ estis malkontento, ĉar la tamburo estis starigita nur apud la reĝodomo. La homoj en kamparoj malkontente diris: "Kial nur la homoj en Hanyang* povas fari tion? Kio ni do estas?" Kaj tial prepariĝis la sistemo "Gyeok-jaeng"**: Kiam la reĝo turneas kamparajn lokojn, oni batu gongojn, aŭ faru grandan afiŝon kaj svingu ĝin. En tiuj okazoj la reĝo rekte aŭskultis la apelacion kaj solvis la problemon.


Ni kutime pensas, ke tiaj sistemoj estas nur formalaj. Sed ne. Ekzemple la reĝo Jeongjo solvis entute 5 000 apelaciojn dum sia 24-jara reĝado. Tio signifas, ke li solvis po 200 problemojn en ĉiu jaro, kaj pli ol unu kazon en ĉiu labortago.


La reĝo Jeongjo regule renkontis popolanojn en fiksitaj tempo kaj loko, ĉar la popolo tre volis renkonti lin.


Tio montras, ke la popolo en la korea duoninsulo ne estis tiel facile regebla sen tiaj sistemoj. Ni do povas diri, ke la popolo de nia lando ne estis malsaĝuloj. Devas ekzisti almenaŭ minimuma racieco. Kio do estas la racieco? De kie la racieco venis?


Registro.


Kie estis reĝo, tie estis ankaŭ registristo. La situacion imagu tiel: Kiam vi ekiras de via domo matene, unu junulo tuj akompanas vin. Kaj li registras ĉion, kion vi diras, kiujn vi renkontas, kaj kion vi parolas ĉe la renkontoj. Se vi estas sola, li skribas, ke vi estas sola. Kiam vi iras al necesejo, li registras tion ankaŭ. Kaj li tion faras ne nur hodiaŭ, sed ankaŭ morgaŭ, ankaŭ en la sekva monato, eĉ ĝis la mateno de via morto. Kia estus via sento?


En Gyeong-guk Daejeon*** estas skribite, ke la reĝo ne povas renkonti iun ajn sen la akompano de la registristo.


Gyeong-guk Daejeon


En la dramoj historiaj ni de tempo al tempo vidas, ke la reĝo persone renkontas iujn homojn sen akompano de la registristo. Tio estas mensogo. Reĝo devas ne renkonti iun ajn sen la akompano de la registristo en oficialaj laborhoroj.


Tio estis tre severa leĝo, kaj la reĝo Injo eĉ montris sian malkomforton pro la registristo ĉiam lin sekvanta, kaj fojfoje foren forkuris, dirante al la korteganoj "morgaŭ mi havos kunsidon en tiu ĉambro, vi do venu tien".


Kiam li havis kunsidon en tiu ĉambro, la registristo maltrafis lin. Kaj la registristo finfine trovis la ĉambron kaj eniris en ĝin kun skribilo. La reĝo demandis lin, kial li venas eĉ al la kunsido en neoficiala ĉambro, la registristo respondis: "Via reĝa moŝto, en la nacia leĝaro de Joseon estas skribite, ke la registristo devas esti ĉe la loko, kie estas la reĝo." Kaj li komencis registri. La reĝo tre malkontentis kontraŭ li, fine li ekzilis foren la registriston kun alia kondamno.


Sed en la sekva tago venis alia registristo kaj komencis registri. Tiel daŭris la registrado dum 500 jaroj. La rango de la registristo estis relative malalta en la kortego. Tia homo ĉiam sekvis la reĝon kaj registris ĉion dum 500 jaroj. Li skribis per ĉinaj ideogramoj kaj vole ne vole li devis skribi tre rapide kaj malbele. Li do tion ree skribis korekte en sia hejmo en tiu vespero. Tio estas la unua historia malneto.


Kaj poste, kiam la reĝo mortas, en unu monato stariĝas komisiono por kompilado de la dinastia kroniko.


(daŭrigota)

Trad. de BAK Giwan


------


* Siatempa nomo de la ĉefurbo Seulo


** "Gyeok" signifas "bati", kaj "jaeng" signifas "malgranda gongo".


*** Nacia leĝaro, publikigita en 1471 por difini la administradon de la dinastio Joseon




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio