Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Speciala Renkontiĝo en Nepalo
2014-04-15

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda

 


Fotoj pri la Speciala Renkontiĝo en Nepalo  

 

    Nepalaj esperantistoj organizis tre sukcesan "Specialan Renkontiĝon" de la 6-a ĝis la 17-a de marto de 2014. Partoprenis ĝin ne nur nepalanoj, sed ankaŭ 17 gastoj el Ĉinio kaj eŭropanoj el Belgio, Bulgario, Danio, Francio, Pollando kaj Svislando.

 

    La aventuro komenciĝis en la ĉefurbo Katmanduo. La akcepto estis varma, laŭ la nepala kutimo oni tuj post la alveno ornamis nin per florkolĉenoj. Post la enhoteliĝo en la komerca kvartalo Thamel en la hotelo Marshyangdi oni iom promenis akompane de nepalaj esperantistoj tra urbaj stratoj plenaj je turistoj.

 

    En la sekva tago oni vizitis lokajn vidindaĵojn -- la hindan templon Pashupatinath kaj la budhan stupaon Boudhanath. En la proksima urbo Patan oni promenis kaj admiris artaĵojn faritajn el ligno. Elstaras tie la Kriŝna Templo. Vespere okazis interkonatiĝo kun nepalaj samideanoj. La prezidantino de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) Indu Devi Thapaliya, Mukunda Raj Pathik kaj aliaj membroj post solenaj paroladoj malfermis la eventon. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj el la orienta parto de Nepalo familio Pokhrel, kies ĉarma 13-jara filo bonege parolis Esperanton.

 

    Sabate la 8-an de marto oni vojaĝis al la nacia parko Chitwan -- Koro de ĝangalo. Unue ni pirogumis kaj poste ni vizitis elefantfarmon kaj rajdis elefantojn. Ni estis bonŝancaj vidi deproksime rinocerojn kaj aliajn bestojn. En la parko troviĝas simioj, cervoj, aproj, multaj specoj de birdoj, krokodiloj kaj laŭdire eĉ tigroj, kiujn ni feliĉe ne renkontis. Impresis grandegaj termitejoj. Post la reveno okazis kelkaj prelegoj: pri la Esperanto-instruado laŭ la metodo BEK rakontis Peter Wraae el Danio. Arie Bouman el Belgio prezentis bildojn el Islando kaj parolis pri siaj spertoj dum la 98-a UK en Rejkjaviko. La sekvan vesperon ni spektis tre belan folkloran programon de popolaj indiĝenaj dancoj.

 

    En la urbo Lumbini ni vizitis la naskiĝlokon de Budho. Ni admiris la templon Maya Devi kaj ankaŭ aliajn vidindaĵojn. En Palpa ni tranoktis. En la urbo Pokhara renkontis nin loka esperantisto Himalal Parajuli kaj pretigis por ni la jenan programon: matene ni per malgranda boato navigis sur la lago Phewa ĝis insuleto, kie troviĝas la hinda templo Barahi. Sinsekve ni vizitis la templon Binhdabasini, la kavernon Mahendra kaj la gorĝon Seti. Post la tagmanĝo ni vizitis la Internacian Himalajan Muzeon kaj poste ni ekskursis al la pagodo de Paco. Fine de la tago ni sukcesis vidi ankaŭ la akvofalon Davis. Vespere ni povis ĝui hotelan dancprogramon. Sekvan matenon ni ellitiĝis tre frue kaj veturis al la montara vilaĝeto Sarangkot spekti sunleviĝon kaj vidi la montaron Annapurna. Poste ni havis liberan tempon por promenado aŭ aĉetado. Posttagmeze okazis serio da prelegoj. Peter el Danio prelegis pri la dana filozofo "Martinus", Eduard Kusters el Belgio pri la "Belga kompromiso", Pierre Bouvier el Francio klarigis, kial Esperanto estas pli simpla kaj efika ol la baza angla lingvo. Barbara Pochanke el Svislando prezentis sian Esperanto-karieron kaj ĉe la fino Roman Dobrzynski el Pollando montris ege interesan filmon pri Oomoto, kiun li mem reĝisoris kaj produktis. Post solenaj paroladoj la vespero finiĝis per komuna vespermanĝo.

 

    Sabate la 15-an de marto ni forveturis al Katmanduo kaj vespere ni ĉiuj estis invititaj al solena geedziĝa festo. S-ro Parashar Rijl edzigis sian filon. Ni ĝuis belan festadon kun viva muziko kaj bongusta manĝo. Dimanĉe en Nepalo okazis la festo de koloroj -- Holi. Dum ĝi homoj, sed ĉefe gejunuloj, kolorigas siajn kaj aliulajn vizaĝojn kaj vestaĵojn. Ankaŭ ni ne eskapis tiun eventon kaj estante farbitaj ni promenis inter homamaso. Matene ni vizitis religian la ensemblon Swayambhunath, kiu troviĝas sur arbokovrita monteto. Ĝi estas konata kiel templo de simioj, kaj vere ili kuris ĉie same kiel en Pashupatinath. Ĉi-foje la tagmanĝon pretigis volontuloj en la sidejo de NEspA. Ni ĝoje babilis, kantis kaj dancis. Ankaŭ dum la adiaŭa vespero ni bone amuziĝis. Nepalanoj donacis al ĉiu tipan ĉapon Topi, ŝalon kaj monujon. Maja Gorova el Bulgario prezentis sian landon kaj ĝian kulturon. Ilse Jacques el Belgio dankis al ĉiuj pro la bela renkontiĝo, en kiu ŝi povis preskaŭ tute partopreni malgraŭ sia paŝproblemo.

 

    La Speciala Renkontiĝo en 2014 sub la gvido de Bharat K. Ghimire estis tre sukcesa, ĉiuj estis ravitaj. Ni kore dankas al la organizantoj de tiu ĉi unika evento kaj gratulas ilin pro la iniciato organizi tiun ĉi specan aranĝon. Mi esperas, ke la movado en Nepalo daŭre floros kaj plifortiĝos. Sukceson al vi!

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio