Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UK en 2016: Slovakio invitas
2014-04-15

 

    La 23–25an de marto Slovakion vizitis delegacio de la Centra Oficejo de UEA – ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) Clay Magalhães.

 

    Ili venis por esplori la eblojn okazigi la 101an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en 2016, en la slovakia urbo Nitra. La delegacion de Roterdamo akompanis Ján Vajs kaj Peter Baláž; parte ĉeestis ankaŭ Evka Fitzelová, Michal Matúšov kaj Dorota Rodzianko.

 

    La oficistoj de UEA renkontiĝis kun la urbestro de Nitra Jozef Dvonč, kiu esprimis sian apogon por okazigi la kongreson ĝuste en la plej malnova slovaka urbo, kaj promesis helpon pri la okazigo de UK. Poste oni konatiĝis kun la kunsidejoj de la ekspoziciejo "Agrokomplex", kie la ĉefa parto de la kongreso devus okazi. Sekve oni vizitis la apudan "Agroinštitút", kiu havas ankaŭ plurajn prelegsalonojn. La sekvan tagon la vizitantoj renkontiĝis kun la direktoroj de la studenthejmoj en la proksimeco de la kongresejo. Evidentiĝis, ke ekzistas pli ol 4000 lokoj nur en studentaj domoj, krom pluraj hoteloj diversnivelaj, do la urbo estas bone ekipita kaj preparita por gastigi la kongreson.

 

    UEA devus decidi pri la lando de la 101a UK jam en aprilo.

 

    Ni esperu, ke UEA decidos por okazigi en 2016 UKon ĝuste en Nitra, kaj ke Slovakio povos la unuan fojon gastigi la Universalan Kongreson de Esperanto!

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio