Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinanoj, kiuj amas florojn (II)
2014-04-14

    Hortikulturistino en la Botanika Ĝardeno de Pekino

 

    Antaŭ 30 jaroj ĉe la strato Wudaokou ekfunkciis flor-vendejo, en kiu amasiĝis diversaj floroj. Post la ekfunkciiĝo de la flor-vendejo iu knabino fariĝis ĝia ofta kliento. Kvankam ŝi tre ŝatis tiujn florojn, tamen ŝi ne havis monon por aĉeti eĉ unu.

 

    Antaŭ la Nacia Tago (la 1-a de oktobro) de 2013 en la Botanika Ĝardeno de Pekino stariĝis granda partero "Flugigo" kun 7-metra kajto en figuro de hirundo flugigata de kuranta knabino. Ĝia projektanto estis Wei Yu -- tiu ĉi knabino tre ŝatanta florojn.

 

    En la jaro 1998, diplomiĝinte el la Ĉina Agrikultura Universitato, Wei Yu eklaboris en la Botanika Ĝardeno de Pekino kaj komencis siajn prizorgadon kaj esploradon de floroj dum 15 jaroj.

 

    Prizorgado de floroj kaj herboj estas malfacila laboro. Ordigi florburĝonojn, pritondi herbaĉojn, elimini fiinsektojn... hortikulturistoj ofte faras "korpo-ekzamenon" al miloj kaj miloj da floroj kaj herboj sub la arda suno. Malpli ol unu monaton post kiam ŝi eklaboris en la ĝardeno, la haŭto de ŝia vizaĝo kaj tiu de ŝiaj brakoj deskvamiĝis pro longtempa sunumado. Ŝiaj amikoj ridis pro ŝiaj nigreco kaj malbeleco, kaj ŝiaj kolegoj laŭdis ŝin.

 

    Antaŭ kelkaj jaroj la aranĝoj de floroj en pekinaj parkoj estis monotonaj kaj la specoj de plantoj estis tre malmultaj. Wei Yu konsultis multe da fremdlandaj dokumentoj kaj malfermis du "eksperimentajn kampojn" sub la helpo de la estro de la Botanika Ĝardeno de Pekino. Post kelkaj monatoj en la du kampoj videblis koreopsoj, zinioj, tagetoj kaj aliaj plantoj.

 

    La studado en Usono vastigis la vidkampon de Wei Yu. Ŝi provis kunfandi modernajn elementojn en dekoracion de floroj. Ŝi serĉis inspiron el aranĝoj de grandaj florekspozicioj, projekto de montro-fenestroj en bazaroj kaj el formoj de artaĵoj. En la jaro 2009, la afiŝo-lampokestoj ofte uzataj de komercistoj donis inspiron al ŝia projektado de partero por festi la 60-an datrevenon de la fondiĝo de la nova Ĉinio. Finfine ŝi kaj ŝia projekto-grupo projektis la parteron "Nacia solidareco" ŝanĝeblan en tri alterne aperantajn bildojn -- peonio, la Granda Muro kaj kolombo.

 

    La strato Chang'an beligita de florkulturisto el la gubernio Yanqing de Pekino

 

    Dum la grandaj festoj Pekino fariĝis "maro de floroj", el kiuj plej parto venas el antaŭurboj de Pekino. Tieaj florkulturistoj per sia diligenta laborado faris kontribuon por beligo de Pekino.

 

    Gong Changhe estas kamparano de Sihai-urbeto en la gubernio Yanqing. En iu hazarda okazo tiu terkulturisto, kiu longtempe kulturadis maizon, ekamis florojn.

 

    En la jaro 2006 plantado de floroj estis disvastigita en Sihai-urbeto. Rilata respondeculo de la urbeta registaro proponis Gong Changhe kulturi herbecajn plantojn en vazoj kaj por tio pruntedonis al li 200 mil juanojn.

 

    "Komence mi kulturis nur 300 mil vazojn da herbecaj plantoj," diris Gong Changhe. Antaŭ la Nacia Festo de la sama jaro multaj florkulturistoj vendis siajn florojn al organizoj de Yanqing por kiel eble plej frue ricevi rekompencon. Gong Changhe ne vendis la siajn kiel aliaj florkulturistoj, ĉar li serĉas alian ŝanĉon. En novembro okazis en Pekino la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo. Por bonvenigi la festivalon oni per floroj ornamis la placon Tian'anmen kaj parkojn de Pekino. Pro tio la 300 mil vazoj da floroj kulturitaj de Gong estis uzitaj por bonvenigi la gastojn ĉeestantajn la forumon.

 

    Liaj floroj estis laŭditaj de la publiko. "Antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008 mi ricevis mendilojn kun pli ol 2 milionoj da vazoj da floroj," diris Gong. Tiam li dungis ĉirkaŭ 30 laboristojn. Tiu-jare la vend-sumo de liaj floroj superis 2 milionojn da juanoj.

 

    Dum la Nacia Festo de 2009 -- la 60-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio, Gong Changhe vendis pli ol milionon da vazoj da floroj. Pro sia grandnombra kulturado de floroj li estis fame konata en la urbeto. Gong tre fieris infomiĝinte, ke la de li kulturitaj floroj kaj liaj samurbetanoj estis aranĝitaj ĉe la strato Chang'an, ĉe la olimpikaj sportejoj kaj ĉe la 2-a kaj la 3-a rondvojoj de Pekino. Tamen dum la pasintaj kelkaj jaroj li nur unu-foje iris en urbo-centron por vidi, kiel la floroj kulturitaj de li mem beligis Pekinon. "Kiam oni prenis florojn ĉe mi, mi demandis, kie ili estos metitaj. Dum iu Nacia Festo, la ĉiuj floroj ĉe la strato Xichang'an estis el nia urbeto. Tio tre ĝojigas nin," Gong Changhe diris kun rideto.

 

    Planti legomojn sur balkonoj

 

    En la jaro 2009 senlabora patrino Liu Liu venis al Pekino. Nelonge post ŝia alveno al la urbo okazis serio da kazoj pri sekureco de manĝaĵoj inkluzive de la pulvorigita lakto produktita de la kompanio Sanlu. Tio maltrankviligis ĉiujn homojn. Liu Liu timis, ke ankaŭ legomoj ne estis sekuraj. Iu-tage venis al ŝia kapo la ideo pri memplantado de legomoj. Pro manko de spaco ŝi kaj ŝia edzo Mao Gu decidis fari provon planti legomojn sur balkono. Post la provo ili konstatis, ke tio estas praktikebla. Nelonge poste ili funkciigis ret-vendejon de semoj de legomoj, kiuj taŭgas por kreskado sur balkonoj.

 

    Por fortigi konkurecan fortecon la geedzoj plue klarigis la orienton de "plantado de legomoj sur balkonoj" kaj iom post iom plibonigis vend- kaj servo-manierojn. Kiam venis la dua printempo, la "plantado de legomoj sur balkonoj" estis pli kaj pli ŝatita de homoj kaj la vendokvanto de la semoj superis 10 mil paketojn monate.

 

    La geedzoj malfermis retan forumon pri "plantado de legomoj sur balkonoj", kiu allogis al si pli kaj pli multajn partoprenantojn. Dank' al tio ilia ret-vendejo estis pli kaj pli prospera. Ili starigis ankaŭ interŝanĝo-platformon per la softvaro QQ kaj malfermis mikroblogon en la retejo Sina. Nun la nombro de registritaj membroj de la forumo atingis 100 mil kaj tiu de interŝanĝo-grupoj de QQ multiĝis al 100. "Por aliaj homoj vendi semojn estas vendi varojn, tamen por ni tiu estas vendi servon kaj ĝojon," Mao Gu diris.

 

    Verda Pekino en ciferoj

 

    Enkonduko: Verdeco estas perceptebla same kiel la blua ĉielo de Pekino kaj la sunbrilo, ciferoj estas raciaj kiel altiĝo kaj malaltiĝo de pm2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas 2.5 mikronojn). La disvolvado de Pekino kaj la popola vivo en la urbo progresas tag-post-tage sub la antaŭenpuŝo de la jenaj raciaj ciferoj.

 

    En la jaro 2012 en Pekino estis 70 mil muoj da floroj, kiuj alportis al la urbo jaran produkto-valoron de 1.39 miliardoj da juanoj. Tiam Pekino havis 252 entreprenojn, kiuj okupiĝis pri produktado de floroj, kaj pli ol 30 mil laboristojn en tiu ĉi kampo.

 

    Nun en Pekino estas 1 500 floro-vendejoj, 40 grandaj kaj mezaj floro-bazaroj. La jara vend-sumo de floroj atingis 10 miliardojn da juanoj.

 

    1. La nombro de homoj, kiuj partoprenis en arbo-plantado en Pekino, atingis 82.405 milionojn da hom/fojoj kaj tiu de plantitaj arboj -- 193 milionojn.

 

    2. La verdiga proporcio de Pekino en la jaro 1980 estis 20.08% kaj tiu en la jaro 2013 -- 46.8%.

 

    En la jaro 2013 Pekino havis 83 arbarizajn urbetojn, kiuj konsistigis 45.3% de la urbetoj en la urbo.

 

    En la jaro 2013 oni konstruis en Pekino 15 senpagajn parkojn.

 

    Ĝis la fino de tiu jaro oni verdigis tegmentojn en 6 distriktoj de Pekino je 1.6 milionoj da kvadrataj metroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio